Kálmán Kalocsay, la tradukartisto

Publié le dimanĉo 3a decembro 2006

Multaj opinias, ke Esperanto konvenas nur al ĉiutaga komunikado kiel turisma lingvo, kvankam pri la simpleco konata lingvo dum sia centjara ekzisto evoluis ĝis riĉa, literatura lingvo.

Zamenhof, la iniciato de la lingvo konsciis, ke same kiel la evoluo de naciaj lingvoj, ankaŭ Esperanton nur ĝia literaturo povas vivteni. Ĝuste tial — donante ekzemplon ankaŭ li mem — senĉese instigis siajn adeptojn al la traduka laboro. Li emfazis, ke la kultivantoj de la lingvo ne kontentiĝu per la facilaj taskoj, ĉar nur la tradukaj malfacilaĵoj povas malkovri la mankojn de la esprimkapableco de la lingvo, kiujn devas kompletigi.

La kultivantoj de la Internacia Lingvo — inter ili ankaŭ Kálmán Kalocsay — sur ĉi tiu vojo ekirante, paŝo post paŝo progresis en la evoluigo de la lingvo. Pluraj tragedioj de Shakespeare, eposoj de Homero, la DIA KOMEDIO de Dante, teatraĵoj de Molière kaj Schiller, LA TRAGEDIO DE L’ HOMO de Madách, dramoj de Ibsen, romanoj de Tolstoj, fabeloj de Andersen, internaciaj antologioj, la poemoj de Goethe, de Baudelaire, de Heine, transplanto de multaj perloj de samtempaj aŭtoroj signas la vojon faritan.

En sia literatura agado Kalocsay konsideris kiel ĉefan taskon la tradukon, ĉefe tradukon de la poezio. Ĉi tiu primara rimedo de la riĉigo kaj polurado de la lingvo estas la plus malfacilaĵo de la verkista laboro. En la propra teksto la aŭtoro povas eviti la komplikajn esprimojn, uzas anstataŭ ili pli simplajn.

Kiel ĉiu pretendema tradukisto, ankaŭ Kalocsay klopodis kiom eble plej fidele interpreti la enhavon kaj atmosferon de la originalo. Pacience li serĉis kaj plej ofte trovis la konvenan, ankaŭ la nuancojn fidele perantan esprimon. Lia konscienca traduka laboro --- kiun kelkaj nomis "nuanc-manio" — multe kontribuis al la maturiĝo de Esperanto.

Li neniam evitis la malfacilaĵojn. Ĝste tial decidis konkeri la INFERON de Dante. Multaj dubis pri la sukceso de tiu entrepreno kaj ironie citis la timigan surskribon de la infera-pordego : "Lasciate ogni speranza, voi ch’ entrate !" (Ĉion esperon lasu ĉe la enpaŝo). Ĉe la traduko de la INFERO la ĉefa zorgo estas la konservo de la originala versformo. Ĝuste ĉi tiu malfacilaĵo spronis la ambicion de Kalocsay. La sukceson de la traduko pruvis ankaŭ la vortoj de la itala lingvo-profesoro Bruno Migliorini : " La tercinoj de Dante en la interpreto de Kalocsay estas digna traduko de la INFERO".

Eble tiu traduko estis plej elokventa pruvo de la literatura kapableco de Esperanto.

Kalocsay transplantis al Esperanto poemojn de multaj nacioj kaj epokoj, kiujn en du antologioj — kvazaŭ enbukedigite — povas enmanigi la leganta publiko de la Internacia Lingvo.

La traduk-volumoj de Kalocsay vekis ankaŭ la intereson de la ne esperanta literatura mondo.
De Goethe la ROMAJ ELEGIOJ, LA FLOROJ DE L’ MALBONO de Baudelaire, LA TRAGEDIO DE L’ HOMO de Madách, romancoj de Heine, la arta interpreto de tri Shakespeare-verkoj (REĜO LEAR, SOMERMEZNOKTA SONĜO, LA TEMPESTO) denove pruvas la literaturan kapablecon de la lingvo Esperanto kaj pruvas la talenton de la tradukanto,

Hungara originalo : Csiszár Ada : IN MEMORIAM Dr. KALOCSAY KÁLMÁN (1891-1976).
p. 34-35.