Kial kaj kiel helpi al Ĉaĉak ?

Publié le vendredi 6 août 2004 , mis a jour le mercredi 16 mai 2007

La urbo Ĉaĉak, en Serbio, estis ĉe la avangardo de movado kiu strebis restarigi la demokration en Jugoslavio. Ĝia urbestraro ĵus aprobis kaj decidis subteni trijaran planon kiun proponis la neregistara organizo "Civitana Parlamento de Chachak" sub la nomo "Iniciativo por la junaj" kaj en kiu la esperantistaj projektoj "Interkulturo" kaj la lingvaj festivaloj okupas gravan lokon.

La malfacilaĵo, kiun frontas tiu plano estas apatio, senceleco, vagstato kondukantaj la junan generacion al narkotaĵoj kaj adoleska krimeco en la postmilita stato de detruita ekonomio kaj socia krizo en la lando. Tiaj problemoj, kiuj ja ekzistas ankaŭ en la riĉaj landoj, atingas en tiuj cirkonstancoj multege pli zorgigan dimension, kiu emas nur plivastiĝi.
Ĉu la esperanto-asocioj kaj kluboj de la landoj de Eŭropa Unio ne povus ludi pozitivan rolon invitante siajn urbestrarojn subteni eĉ modeste tiujn projektojn, kio estus la plej bona esprimo de solidareca rilato ?

Kial prefere Ĉaĉak ?

Pro tio ke tiu ĉi urbo forĵetis la rezignon kaj submetiĝon fronte al despota kaj koruptita povo. Pro tio ke la bezono de homoj kiuj havas firman humanecan senton kreskos kun la nerenversigebla procezo de tutmondiĝo. Pro tio ke helpo estas sencohava nur tie kie ekzistas firma volo venki la malfacilaĵojn. Nu, tia volo ekzistas en Ĉaĉak.
En la plano de la Civitana Parlamento de Ĉaĉak kuŝas jenaj projektoj :

 seminarioj kaj laborgrupoj (laborejoj) pri :

* sanprotektado (jam envojigita per prelegoj kaj informado),

* infanaj kaj homaj rajtoj,

* protektado de minoritatoj,

* libero de parolo kaj penso,

 kampanjo "honesta civitano" (jam envojigita),

 informadika edukado (baldaŭ okazos staĝoj),

 lernejo por gepatroj,

 junularaj gazeto kaj radio-stacio,

 gastejo "Mia ĝardeno" sen alkoholaĵoj kaj kun kulturaj programoj,

 konsilejo kaj urĝa (SOS) telefono por narkotikuloj (funkcios baldaŭ),

 "Infana Domo" en la urbo

 "Feliĉa Farmo" ekster la urbo,

 novaj sportejoj,

 belartejoj, ...

Ĉiukaze, jam komenciĝis preparoj por la septembra lingvofestivalo en Ĉaĉak.
Bezonataj estos prelegantoj pri (ne nur) eŭropaj lingvoj.

Pli speciale notindas por la esperantistoj, kiuj partoprenos en la kongresoj de Zagreb (UK) kaj Nagykanizsa (SAT), ke Chachak situas 150 km sude de Beogrado.

Kontakto : "Gradjanski parlament Cacka" mailto:parla_ca@eunet.yu kaj Radojica Petrovic’ mailto:radp@ptt.yu

Diversaj tradukoj de la teksto de la Iniciato por la junuloj estos iom post iom enretigitaj ĉe : http://www.gael.ch/collectif/cacak/...
Eblas ankaŭ konsulti la retejon de la urbo Ĉaĉak : href="http://www.cacak-dis.org.yu/