Kiel atingi la kongresejon ?

Publié le vendredi 14 décembre 2007 par admin_sat , mis a jour le vendredi 8 février 2008

Jen ĝenerala vido, sur kiu videblas granda parto de la Se-Parko (Parc de Sceaux) kun okcidente la lernejo Centralo (kie ni tranoktos kaj manĝos) kaj sud-oriente la Restadejo Johano Zajo, kie troviĝas la kongressalono.


Per ĉi suba mapo (pri kiu vi povas laŭplaĉe grandigi/malgrandigi la skalon) videblas ĉefe la Restadejo Johano Zajo, nia kongresejo, kaj facile troveblas la loĝejo en Centralo permuse ŝovante la bildon (norde videblas la Se-Parko, do la inĝeniera lernejo Centralo troviĝas okcidente de ĝi).


Ĉi sube nord-okcidente troviĝas Centralo (loĝado kaj manĝoj). La universitatan restadejon Johano Zajo (résidence universitaire Jean Zay) vi vidos iom pli oriente de Centralo, sude de la Se-parko.


Por veturi ĝis Ecole Centrale

 per la N 20, venante de la "PORTE d’ORLÉANS", veturu direkte
al "Antony" ĝis la vojkrucejo "Croix de Berny" ; dekstren al
"Versailles (Châtenay-Malabry)", 500 metroj poste, dekstren sur
D67 direkte al "Sceaux" (avenue Sully Prudhomme)
 per la N 118, venante de "PONT DE SÈVRES", sekvu la A 86
direkte al "Créteil", elirejo n°29 "Châtenay-Malabry Robinson".
Sekvu la N186 kiu trapasas Châtenay. Veturu maldekstren sur la
D67 direkte al "Sceaux" (avenue Sully Prudhomme)
 per la A86, venante de "CRÉTEIL", elirejo n° 26 direkte
"Châtenay-Malabry" (N186). Poste 800 metroj veturu dekstren sur
la D67 direkte al "Sceaux" (avenue Sully Prudhomme)

Alveno en Parizo

Por atingi rekte Centralon :
 RER-B direkte al "Saint Rémy les Chevreuse"
ĝis la haltejo "Antony" (ĉe haltejo "Croix de Berny" estas tuj la kongresejo)
 Poste, Buso 395 direkte al "Clamart - G. Pompidou",
ĝis la haltejo "Carrefour de l’Europe".

Alveno en flughaveno

 De Orly
Uzi ORLYVAL kiu kondukas ĝis "Antony"
 De Roissy
Uzi RER-B direkto "Saint Rémy les Chevreuse" ĝis la
haltejo "Antony"

Aliromapoj kaj klarigoj

Ĉiujn informojn, inkluzive de detalaj aliromapoj, vi trovos en la ĉi kuna elŝutebla dokumento.