Koncerto : Kaj Tiel Plu

Publié le vendredi 12 décembre 2008 par admin_sat , mis a jour le lundi 16 février 2009

Originoj

Ĉe Castelfranco-Veneto IJF-1986 okazis la unua koncerto de la duopo Pep Tordera kaj Xavier Rodon, ĝerma konsisto de la nuna grupo. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj, en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio... kaj, kompreneble, Katalunio. Dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis (Josep M. Milla kaj Carles Vela).

Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la grupo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto). Ekde 1992 sekvis longjara silento (koincide kun la migrado de Pep al Usono). Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero 1998 la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj ĝis la nuntempa eldono de du albumoj.

Revigligo

Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero en 1998, la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj, la eldono de du albumoj kaj regula koncertado kaj dancigado en esperantistaj kaj ne-esperantistaj medioj precipe katalunaj kaj okcitanaj.

Repertuaro

Tradiciaj kantoj kaj dancoj precipe okcitanaj kaj katalunaj, sed fakte ĉieaj kaj ĉiamaj (mezepokaj, sefardaj, trobadoraj, aŭtoraj...) ludataj proprastile, kaj por aŭskulti ilin kaj por danci ilin. En verdaj etosoj, kutimas interpreti la kanzonojn en Esperanto. Alimaniere ĝi interpretas la kanzonojn en la originala lingvo : okcitana, kataluna, latina, kastilia, judhispana, amaziga…