Kongresglumarko haveblas !

Publié le dimanĉo 6a januaro 2013 par Vito , mis a jour le vendredo 22a marto 2013

La tradicia kongresmarko, sub formo de kolora gluetikedo uzebla por ornami kovertojn ks, jam estas mendebla pere de la aliĝilo k rekte ĉe la OKK (vidu adreson paĝopiede). Jen ĝi (desegnita de S. Sir’, realigita de J.F. Blin) :

Por tiu "lima" kongreso emblemas loka urogalo (ankaŭ nomata "taŭra koko"), ĉar ja birdoj prifajfas landlimojn !
Alia simbolaĵo de tiu kongresmarko estas la neĝostelo meze de la Eo-stelo, kiu estas fakte la emblemo de la urbo Metabjeo, kies uzadon la urbodomo afable permesis.

 La prezo estas 1 eŭro por 10 ekzempleroj.

Bedaŭrinde la anoncitaj poŝtmakoj ne estos disponeblaj. Ni proponos repagon aŭ aliajn kompensojn al tiuj kiuj jam mendis.