Kontraŭmilite

Publié le lundo 23a aŭgusto 2004 par admin_sat

"La devo de la grandaj Ŝtatoj estas servi kaj ne superregi la mondon."
Harry S. TRUMAN

"La milito ekzistos ĝis la malproksima tago, kiam la obĵetanto pro konscienco ĝuos la saman prestiĝon kiel la militisto. "
John Fitzgerald KENNEDY

"La milito, la arto mortigi grandskale kaj fari kun gloro tion, kio, farita etskale, kondukas al la pendumilo. "
Jean Henri FABRE
(franca entomologiisto, 1823-1915)

Ne en nia nomo !

En solidareco kun 30 000 usonaj intelektuloj kiuj rifuzas ke Buŝ parolu en ilia nomo kaj subskribis alvokon "Not in our name !" (Ne en nia nomo !), jam miloj da francaj intelektuloj (artistoj, verkistoj, kineistoj, komediistoj, pentristoj, serĉistoj, universitatanoj...) kaj ankaŭ civitanoj, fondis francan kolektivon "Pas en notre nom !" dum la usona militŝiparo estas survoje al la nordo de la Golfo.

Eltiraĵoj :

"Ni kredas ke la popoloj kaj nacioj rajtas decidi pri sia propra destino ŝirmite kontraŭ la militista trudodevigo kiujn la grandaj potencoj praktikas."

"Ni konsideras tre serioze la gvidantojn de Usono kiam ili parolas pri milito kiu daŭros tutan generacion kaj kiam ili parolas pri nova interna ordo."

Al Buŝ kaj kunkulpuloj : "Ni rifuzas al vi la rajton paroli en la nomo de ĉiuj Usonanoj. Ni neniam forlasos nian rajton je rea pridiskuto. Ni ne fordonos al vi niajn konsciencojn interŝanĝe kun falsaj promesoj pri sekureco. Ni deklaras al vi : "NE EN NIA NOMO ! ".

"Ni rifuzas esti asociitaj al tiuj militoj kaj ni forpuŝas ĉiun supozon ke ili estos farataj en nia nomo aŭ por nia bonstato. Ni tendas la manon al tiuj, kiuj, tra la mondo, suferas pro tiu politiko : ni montru nian solidarecon per la vortoj kaj per la agoj."

Kiuj deziras precizigojn en la franca, tiuj turnu sin al Jean-Pierre Barrois, 56, av. Diderot, 94100 St Maur. Retadreso :

Telekopio : 01 48 89 18 37

<http://www.pas-en-notre-nom.org/>

Cyber @cteurs (interretaj aktoroj, aŭ kiber @ktoroj) lanĉis kontraŭmilitan kampanjon kies teksto aperas ĉi poste en traduko de Claŭde PIRON. Pliaj versioj estas riceveblaj de Cyber @ction ankaŭ en la angla kaj la germana.

Blankaj standardoj kontraŭ la milito

Ĉar la usona registaro preparas masivan militon kontraŭ Irako, tutmonde signi nian proteston estas io urĝa.
Ekde la 15-a de novembro kaj ĝis la fino de la jaro ni volas konigi nian "NE" al tiu milito fiksante blankajn tukojn ĉe niaj loĝejaj fenestroj ĉiu-vilaĝe kaj ĉiu-urbe en ĉiuj landoj de la mondo.

Tiun facile realigeblan agadon iniciatis neniu speciala centro, ĝi baziĝas sur neniu ideologio kaj estas ligita al neniu politika partio.
Ĝi verŝajne ricevos intensan atenton en ĉiuj stratoj kaj en ĉiuj amaskomunikiloj, kaj tiel evidentigos, ke la plej granda parto de la homaro profunde malkonsentas kun Usono pri ties volo militi.

Por efektivigi tutmondan disvastiĝon, bonvolu sendi ĉi tiun tekston al ĉiuj viaj amikoj. Kaj fiksu al viaj fenestroj, ekde la 15-a de novembro, la blankan tukon, kiu markos vian proteston kontraŭ tiu milito.

Por pli efika sekureco : transmetu la tuton de ĉi tiu teksto en vian retmesaĝan programon kaj aldonu la adresojn nur en la BKK (blindan karbonkopion) en la supraj horizontalaj fenestretoj de via retmesaĝa kadro.
Dankon.