Kvinpetalo, Bureso (86)

Internacia esperanta kultur-centro en departemento Vieno (86)

Kongresojn ne eblas ĉeesti la tutan jaron. Tamen eblas ĉeesti malmultkoste internaciajn renkontiĝojn en esperanto-centroj kiel Kvinpetalo, kiu proponas la tutan jaron staĝojn por vasta publiko.

Kvinpetalo estas esperanta kulturcentro administrata de la asocio SYM (Société Yvonne Martinot). Ĝi organizas staĝojn por instrui pri esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (muziko, teatro, piedmigrado, botaniko, heraldiko, kuirarto, por citi nur ĉi jaran programon) per esperanto.
Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni ne amuziĝas, male...) kaj konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj. Sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la centro.

Kompreneble eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI , okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.

Kvinpetalo enhavas en sia propra ampleksa biblioteko, interalie, la librarojn postlasitajn de du elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj nur surloke.

Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj plej novajn eldonitaĵojn.

Kvinpetalo ankaŭ organizas perkorespondan kurson kvarnivelan. La unua nivelo taŭgas por komencantoj, la dua por progresantoj, ktp. La aliĝintoj ricevas lecionojn kaj taskojn, kiujn ili plenumas kaj resendas por korektado.

Jen la venontaj staĝoj :

Septembro 22a-26a  Kvankam ambaŭ staĝoj okazos kunligite, ili ne direktiĝas al la sama publiko, kaj ne eblos partopreni en ambaŭ samtempe. Tial, enskribiĝante, bonvolu klare indiki, kiun staĝon vi elektas.

Vizitu kaj ekĝoju kvinpetalumi !

KVINPETALO

Esperanto-Centro

15 Rue du Lavoir

F-86410 BOURESSE

Tel: 33 (0)5 16 95 13 30

Ret: informoj(ĉe)kvinpetalo(punkto)org

[http://www.kvinpetalo.org/->http://www.kvinpetalo.org/">Teatra ateliero

http://wwwlego-klubo.blogspot.com