LA DUNO PILAT

Publié le mercredi 7 mars 2007 par kongreso2007 , mis a jour le samedi 10 mars 2007

 Ni domaĝu tiun naturtrezoron

La miliono da vizitantoj kiuj ĉiujare pene grimpas ĝis ia supro kaj danke al kiuj ĝi estas unu el la plej viziteblaj lokoj en Francio, devas nepre ne difekti ĝin kaj diligenti por certigi ĝian pludaŭradon per elementaj antaŭzorgoj. Ĉar oni scias, ke la duno retroiras je unu ĝis kvar metroj ĉiujare, kaj iom post iom pli malaltiĝas ĉiutage, nepre necesas ĝin zorgeme protekti, tiel ke dum longa tempo aliaj vizitantoj havu la bonŝancon profiti de tiu mirinda donaco de Natura Moŝto.

La duno Pilat

Sed atentu ! Kvankam ludado kaj banado favoras senzorgemon kaj facilanimecon, necesas singardeme aliri la lokon : tie ĉiuj motorveturiloj estas strikte malpermesataj. Ni domaĝu tiun belan Naturmoŝton, ĝi ne forgesos nin centoble rekompenci. Konsistanta el 60 milionoj da kubmetroj da sableroj la duno, eksterordinara natura monumento, juvelo de la komunuma heredaĵo de la regiono Arkaŝona Golfeto, plene meritas sian titolon Grand Site National (Eminenta Nacia Pejzaĝo) posedata de post la jaro 1978.

Kaj kvankam tiu plej alta duno en Eŭropo kontribuis per sia bonfamo al kono kaj evoluo de la Arkaŝona Golfeto, fakte ĝi entute situas sur la municipo La Teste de Buch en Ĝirondio.
Ĉefverko de Naturo, ido de ĝiaj elementoj, pruvo de ties forto kaj povo, ĝi meritas devojiĝon kaj pro sia unikeco, kaj ankaŭ pro spektindaj kaj eksterkutimaj atutoj, kiujn ĝi malkaŝas al ni.

La duno Pilat

Ĝi estis diverse nomita tra jarcentoj :
“Sabloney”, “Les Grands Tucs”, “La Grave”. Sed en la 16a jarcento ĝi definitive ricevis la nomon “Pilat”. Tiun nomon devenantan de la gaskona “Pilot” (t.e. amaso, stako), komence havis la sablobenko, kiu atingis la marbordon kontraŭ la loko de la nuntempa duno. Do oni skribas la vorton “Pilat” kun fina “t” kiam temas pri la duno.

 Kiel formiĝis tiu duno ?

Sian formiĝon la duno ŝuldas al evoluo de la enirejo de la Golfeto kaj al

La duno Pilat

etendiĝo suden de la kabo “Ferret”. Ĝia nuna formo rezultas el detruo de grandega sablobenko, kiu etendiĝis antaŭ la marbordo en la 17a jarcento, kaj de la sencesa alportado de tiu sablo per eolaj transportoj kaj maraj fluoj.

Antaŭ ol atingi sian definitivan formon, kian ni nuntempe vidas, pluraj grundotavoloj sinsekve amasiĝis. Tion atestas la interna arkitekturo de nia duno. Eblas identigi tiujn diversajn periodojn danke al nigraj platoj respondantaj al tavoloj el sedimentoj nomataj paleogrundoj, kies ondo-formo videblas ĉe la okcidenta flanko de la duno.

 La duno estas vivanta !
De la fino de la 19a ĝis la 20a jarcento, ĝia alto kreskis de 80 metroj ĝis 117 metroj. La duno havas orientan flankon, kruta kaj trafita de sablofluoj, kaj okcidentan flankon multe malpli kruta, vidalvide la enirejajn ŝanelojn al la Arkaŝona Golfeto, kies bazon erozias la maro. Pro efiko de la vento ĉiujare la duno retroiras je 1 ĝis 4 metroj superkovrante la arbaron ĉe sia orienta flanko.

La duno Pilat

Mara erozio atakas ĝian okcidentan flankon malkovrante vestiĝojn englutitajn de pluraj jarmiloj. Tiele en februaro 2005 estis eltrovita sur
la strando arbostumpo (de alno 3600 jarojn aĝa), atesto de iama marĉo situanta malantaΩ la duno. Malgraŭ pluraj intervenoj celantaj stabiligon de la duno, ĝi restas ĉam vivanta kaj daŭrigas sian rulmovon. Ĉar la
sablokvanto fontanta el Arguin-benko ne sufiĉas, la duno mem nutras sin per la sablo el okcidenta flanko. Ĝis post 100 jaroj ĝi verŝajne atingos la laŭmarbordan ŝoseon al Biscarosse surkovrante vastan arbarareon. Kompense, sude de la duno, ekformiĝas nova duno pli vivanta. Tiun lunecan pejzaĝon poluis blokhaŭsoj starigitaj de la okupaciantaj trupoj en
1942 por malebligi al la aliancitaj armeoj elŝipiĝon sur niajn marbordojn.

Kontraŭ tiu perforto la duno vigle reagis. Fakte, pro sabloglitado kaŭzata de mara erozio, ili viktime ne plu okupas sian dekomencan lokon ĉe la supro, sed kuŝas ĉebaze de la duno, kiu tiele denove havas normalan aspekton.

 Neforgesebla spektaĵo !

La laciga suprenirado per ŝtuparo rekompence donacas mirindan vidpunkton, kvazaŭ majesta teatro, de kie eblas kontempli plej eksterordinaran vidaĵon. Superante Atlantikon iuflanke kaj Landezian arbaron aliflanke, la duno dismontras siajn trezorojn antaŭ viaj
mirigitaj okuloj.

La duno Pilat

Ĉe la unua plano, videblas Benko Arguin, aro da sablobenkoj, kies konturoj ŝanĝiĝas laŭ tajdoj, fluoj, ŝtormoj. Klasifikita kiel natura rezervejo, ĝi estas ĉefa loko por nestado de migraj birdoj. Ĝi gastigas
ĉirkaŭ 3000 parojn da ŝternoj kaj estas disŝutita de fostetoj limigantaj ostrobredejojn.

Çe la fono, skiziĝas la duoninsulo Cap Ferret (Fere-kabo), kies lumturo
kulminas je 53 metroj super maro.

Krome, malantaŭ vi etendiĝas kvazaŭa maro da pinarboj, alloga kadro el verdaĵo por malstreĉiga kvieto, tre ŝatata de la klientoj de arego da tendumejoj. Bonvole enspiru maran aeron, allasu mildan venteton karesi vin, admiru la pejzaĝon kaj ĉefe ĝuadu tiun profundegan senton
pri libero. Ŝajnas ke tempo haltas en tiu loko favora por milda revado, kiu tiel agrable eltiras vin el trudaĵoj, tumultoj, streĉigaj devigoj de la moderna mondo.

Supren