La eta muso en Bretonio

verkis : François-Xavier Poulain, bildoj : Olivier Bailly, elfrancigis Michel Dechy

Formato : 15 x 21 cm, bindita Prezo : 8,90€

ISBN 979-10-95684-00-8 eldonis rosebois.fr 2017

En Francio kaj en multaj aliaj landoj, kiam infano perdas laktodenton, li/ŝi ŝovas ĝin sub sian kapkusenon, por ke en la nokto la Eta Muso venu, forprenu ĝin kaj kompensu per monero aŭ donaco kaj ĉefe per multaj belaj sonĝoj.

La Eta Muso vojaĝas tra la mondo por interŝanĝi la laktodentojn perditajn de la infanoj. Multaj aventuroj okazas dum tiuj vojaĝoj. Tamen ŝi ĉiam elturniĝas dank’ al ruzo, kuraĝo kaj bonhumoro.

Ek al Bretonio, Eta Muso ! La filino de lumturgardisto ĵus perdis sian unuan laktodenton. Adam’ kaj Lali’ malkovros la belecon de la bretonaj marbordoj kaj kolektos mirindajn memoraĵojn. Tamen ili devos ankaŭ elteni tempeston kaj fronti kelkajn neatenditaĵojn.