“La homo kiu defiis Babelon”, legaĵo rekomendinda al la junularo

Publié le lundi 4 juin 2007 , mis a jour le mercredi 10 octobre 2007

“La homo kiu defiis Babelon“

René CENTASSI kaj Henri MASSON

La unua eldono de tiu verko aperis en septembro 1995 ĉe Ramsay, Parizo : ISBN 2-84114-114-4. Temis pri la unua originala biografio, en la franca, en libreja (komerca) eldonejo, de D-ro Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ĝi estis bone akceptita flanke de amasinformiloj, escepte de la televido, kiu prisilentis ĝin.

La dua eldono, ISBN 2-7475-1808-6, aperis en novembro 2001 ĉe L’Harmattan, Parizo, samtempe kun ĝia esperantlingva traduko : "La homo kiu defiis Babelon" ISBN 2-7475-1807-8..

En oktobro 2005, en kunlaboro kun Korea Esperanto-Asocio, la Universitato Hankuk de la Fremdlingvaj Studoj de Seulo eldonis de ĝi korealingvan tradukon, kiun la korea eldonmedio jene rekomendis : “Libro rekomendinda al la korea junularo — 2005”. ISBN 89-7464-371-5

La hispanlingva eldono, publikigita en Madrido fare de Gram Ediciones, en kunlaboro kun la Esperanto-Liceo de Madrido estis vendata ekde la komenco de novembro 2005 sub la titolo "El hombre que desafió a Babel". ISBN 84-88519-15X

Ĝia apero en la litova povis esti efektivigita dank’ al Litova Esperanto-Asocio, ĉe Mokslo ir enciklopediju leidybos institutas (Instituto de eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj verkoj) sub la titolo "Zmogus, metes issuki Babeliui". La unua publika prezentado havis lokon en februaro 2006 en la Salono de la Libro de Vilnius, Litovio. ISBN 5-420-01588-9

La rekomendo de la korea eldonmedio estas ĝis nun la plej forta subteno, kiun ricevis tiu biografio redaktita de René Centassi, eks-ĉefredaktoro de la franca informagentejo "Agence France Presse" (AFP), kaj Henri Masson, Ĝenerala Sekretario de SAT-Amikaro (Parizo) kaj prezidanto de Espéranto-Vendée.

Ĉeĥlingva traduko aperis komence de oktobro 2007 sub la titolo "Člověk proti Babylonu". Tradukis kaj eldonis ĝin s-ino Jindřiška Drahotová, estrino de la Esperanto-klubo de Mlada Boleslav . ISBN 978-80-254-0308-2

Tiu verko havigis en 2002 al la asocio SAT-Amikaro la premion de la Fondaĵo Grabowski (laŭ la nomo de la unua granda poeto kaj tradukisto de Esperanto) de Universala Esperanto-Asocio pro ĝia strebo por publikigado ekster la asocia kadro. Estis proponoj, sen sekvo, ĝin traduki al la ĉina kaj itala, kaj eventuale la rusa kaj la portugala.

Parolata versio de la unua eldono en la franca, nur por la vidhandikapuloj, estis registrita sur kasedoj fare de la asocio de la voĉdonantoj (Association des donneurs de voix).

Zamenhof plue defias Babelon...

"“La homo kiu defiis Babelon”"
laŭ vidpunkto de amasinformiloj

“Tiu vivanta biografio malkovrigas homon, kies nomo kaj penso estas mistaksitaj de multaj… kaj ebligas sekvi la evoluon de persono eksterordinara.
Agence France Presse (Inform-Agentejo France]

“(…) revi estas unu afero, kaj dediĉi sian vivon al la realigo de tiu revo, alia. Tial la aventuro de Lejzer Zamenhof, la inventinto de Esperanto, restas hodiaŭ fascina, kaj tial la biografio, kiujn dediĉas al li René Centassi kaj Henri Masson, L’homme qui a défié Babel, interesos vastan publikon
Louise L. Lambrich
La Croix [La Kruco]

René Centassi kaj Henri Masson liveras al ni, kun talento kaj pasio, la mirindan destinon de Zamenhof…
Le Pélerin Magazine [La Pilgrimanto Magazino]

La ekstrordinara vivo de la patro de Esperanto, Ludwik Zamenhof, ĵus estigis verkon, kiu ja certe estos memorinda. Tiu biografia monumento estis prezentita, hieraŭ vespere (…) en ĉeesto de unu el la du aŭtoroj, René Centassi.
Nice-Matin [Nico-Mateno]

Espero, la bone nomita, ne diris sian lastan vorton.
Laurence Vidal
Le Figaro Littéraire [La literatura Figaro]

"(…) la biografio de Zamenhof (tre aprezata de Claude Hagège)…"
Philippe Cusin
Le Figaro Littéraire [La literatura Figaro]

Oni malbone konas la inventinton de la plej vivema el la internaciaj lingvoj, kiu estas Esperanto. R. Centassi (eksa ĉefredaktoro de AFP) kaj H. Masson (Ĝenerala Sekretario de SAT-Amikaro) permesas al ni malkovri lin en la

biografio tre dokumentita, kiun ili ĵus dediĉis al D-ro Ludwik Lejzer Zamenhof, kiun svisa oftalmologo proponis en 1909 por la Nobelpremio de Paco.
J.M.
L’École Emancipée [ La Emancipita Lernejo]

Tiu bela portreto de humanisto, kuracisto, idealisto, antaŭvidanto, est senigita je antaŭjuĝo. Ĝi prilumas la mistaksitajn aspektojn de la historio, de la ideologio kaj de la strukturo de Esperanto, al kiu Umberto Eco freŝdate omaĝis en « La serĉado de la perfekta lingvo ».“
Brigitte Camus-Lazaro
Le Monde de l’Education [La Mondo de Edukado]

"Tiu libro estas la historio de vivo de rezistado al skeptikismo, al orgojlo kaj mortiga frenezeco."
Le Mutualiste de la Presse et du Livre [La Mutualisto de la Gazetaro kaj de la Libro]

La du aŭtoroj priskribas atentokaptan rakonton pri la vivo de tiu senkompara homo, kiun ili pritraktas kun tiom da historia denseco, kiom da homa riĉeco.
Isabelle Bournat
Informations juives [Judaj informoj)

Epilogo de aventuro, pri kiu la libro de René Centassi et Henri Masson, verko de ĵurnalistoj pli ol de lingvistoj, meritoplene rivelas la ĉefajn aspektojn.
Gille Rozier
La Tribune juive [ La juda Tribuno]

Preter la ellaborado de referenca kaj dokumentara verko, « L’homme qui a défié Babel » estas kortuŝa portreto kaj — tio ne estas la malplej grava el ĝiaj kvalitoj — alirebla al la granda publiko.
M. Pw.
Nouvelle Gazette / La Province / Le Peuple / Le Journal de Charleroi (Belgique) [ Nova Gazeto / La Provinco / La Popolo / La Ĵurnalo de Karloreĝo (Belgio)]

"Tiu libro estas verko por la granda publiko. Ankaŭ referenca verko."
Nord Eclair / Journal de Mons / Echo du Centre (Belgique) [Nord Fulmo / Ĵurnalo de Mons / Eĥo de Centro (Belgio)]

Ne, Esperanto ne mortis ! Ludwik Lejzer Zamenhof, la patro de la universala lingvo, volis ke ĉiuj homoj interkompreniĝu. Hodiaŭ, oni dediĉas libron al li. (…) Esperanto ne plu estas revo, sed lingvo egala al la ceteraj.
Claude Bonvin.
Le Matin (Suisse) [La Mateno (Svisio)]