.
Pluraj neesperantistaj asocioj, kies celoj kongruas kun la temo de la kongreso, prezentos sin al la esperantistoj :
La NEF (NOUVELLE ECONOMIE FRATERNELLE) (NOVA FRATECA EKONOMIO) :
La NEF estas banka entrepreno, sed ne
kutima entrepreno. Ĝi estas financa kooperativo. Hodiaŭ, ĉirkaŭ 16000 societanoj posedas ĝian kapitalon. Se vi volas investi kaj doni sencon al via mono, vi povas elekti La NEF. La mono de la ŝparantoj estas uzata por projektoj respektoplenaj de la homoj kaj medio.
La NEF subtenas la sekvantajn agadsektorojn :
La NEF estas membro de la FEBEA (Eŭropa Federacio de Etikaj Alternativaj Bankoj)
La VITICULTURE BIOLOGIQUE (EKOVITKULTIVADO) :
Ekologia agrikulturo respektas kaj flegadas ekvilibron de la loko, ĝi prenas en kalkulon kultiv-alternadon, respektas faŭnon kaj flaŭron kaj uzas sterkon por nutri sian grundon..
Biodinamia agrikulturo pli antaŭenpuŝas la celon : regeneri la teron por ke
tie-kreskanta planto estu sana kaj la besto kaj homo ĝin konsumanta plene elprofitu.
Biodinamia agrikulturo estas antaŭ ĉio agrikulturo de prudento. Dum la tero estas subportaĵo de la planto-esprimo, la kreaj fortoj de tiu planto venas de ekstero, t.e. de la kosmo. Biodinamio konsideras planton sine de la universo.
Ĝirondaj vitkultivistoj klarigos, kial ili elektis la ekologian vojon kaj gustumigos siajn produktaĵojn !
La CONFEDERATION PAYSANNE (KAMPARANA KONFEDERACIO) :
La kamparana konfederacio estas sindikato fondita
antaŭ 20 jaroj por defendi la kamparanojn kaj ian specon de ekologia agrikulturo ; kamparana agrikulturo konstruita el kamparana scipovo por daŭrigi vivantajn teritoriojn, por garantii kvaliton kaj diversecon de nia nutraĵo.
Nia movado pretendas agi por ke nocioj pri humaneco restu firme vivantaj en nia socio ; en Francio sed ankaŭ eksterlande, vigle partoprenante en la “Eŭropa Kamparana Kunordigo” por nia kontinento, kaj en “Via Campesina” por la aliaj kontinentoj.
Ĉie en la mondo, industriaj sistemoj kontraŭstaras la vivon de kamparanoj kaj de lokaj kulturoj. Kun la loĝantaroj ni batalas por protekti kulturan diversecon.
L’ACCUEIL PAYSAN (KAMPARANA AKCEPTO) :
“La Kamparana Akcepto” estas reto de kamparanoj ekzistanta en metropola kaj transmaraj francaj teritorioj, kaj en 19 aliaj landoj. Pli ol 700 retanoj, apogante sin sur sia agrikultura agado, proponas turisman kaj socialan akcepton en siaj farmbienoj.
Fondita en 1987, “La Kamparana Akcepto” disvolviĝis proponante alternativon al la nuntempa modelo de altrendimenta agrikulturo kaj cerbuminte pri senhomigo de la kamparana socio, kaj pri mediaj problemoj.
La ĉarto pri kvalito “Kamparana akcepto”, inspiriĝante el etikaj principoj, proponas neordinaran formon de turismo, alternativan al la kutimaj formoj.
La celo estas malkovrigi al la gastoj la metion, la vivmanieron kaj la medion de la kamparanoj, tiel naturajn kiel kulturajn, pere de specifa akcepto karakterizata de kunvivado kaj reciproka interŝanĝo.
Les AMAP (Associations pour le Maintien de l’Agriculture Paysanne) : Asocioj por pluigi kamparanan agrikulturon.
Aparteni al AMAP-asocio estas elekti novan vivmanieron, kiu respektas homon kaj ties vivmedion.
Tiu nova vivmaniero konsistas el pli bona ekvilibro en la rilatoj inter produktado kaj konsumado. Produktantoj kaj konsumantoj konas unuj la aliajn.
La diversaj AMAP-asocioj favoras la proksimecajn metiistajn farmobienojn por :
Nepre temas pri humanisma filozofio, certe multe similanta la esperantistan !
Les AMIS DE LA NATURE (NATURAMIKOJ) :
Internacia movado, kiu instigas homojn malkovri, ŝati kaj protekti Naturon.
SERVAS : LA SERVAS – MOVADO
Post la jaro 1945a, movado cele al popolrepacigo disvolviĝis tra Eŭropo.
Bob Luitweiller, usonano kiu restadis en Danlando, kreis amikgrupon : “La Packonstruemuloj”, kiu ebligis al homoj el diversaj landoj
individue renkontiĝi, interkompreniĝi kaj sin akcepti reciproke.
Tiele en 1948 naskiĝis SERVAS – mi Servas (la Pacon), esperantlingve.
Ek de la sesdekaj jaroj, la movado vere internaciiĝis kaj adoptis kiel ĉefan ideon : « Alian vojaĝmanieron » ; tutsimple gasti kaj gastigi por partopreni la ĉiutagan vivon de gastoj.
Nuntempe, la SERVAS-Movado proksimume nombras 20000 membrojn el 9O landoj. Nur bonvoluloj vivigas tiun movadon.