La kastelo de Paŭo

Publié le dimanĉo 21a decembro 2008 par admin_sat

Diversaspekta laŭ siaj fasadoj, la kastelo de Paŭo estas samtempe mezepoka fortreso, renesanca palaco kaj reĝa rezidejo.

Spite al kelkaj historiistaj disputoj, la kastelo estas konata, kiel naskiĝloko de Henriko la 4-a, la 13an de decembro 1553. Komence, ĝi estis fortika urbo de Gastono Febo. Ĝi poste disvolviĝis dank’ al la laboroj ordonitaj, ĉefe de Henriko la 4-a, Napolenono la 1-a, Ludoviko-Filipo kaj Napoleono la 3-a.

Oni konas la kastelon de Paŭo pro la testudo-karapaco, kiu iam estis uzata kiel lulilo de la reĝo Henriko la 4-a, kaj pro ĝia tablo, kiu povas akcepti 100 kunmanĝantojn. Plie, oni povas admiri multajn murtapiŝojn el la fabriko Gobelins. Vizito estos proponata en la kongresa tempo.