La kongresejo (Espace Georges Palante)

Publié le dimanche 13 décembre 2009 par Vito , mis a jour le jeudi 17 décembre 2009

La nova multuza salono estas dediĉita unuavice al la kultura kaj asocia vivo de la Hiliona komunumo. Kun scenejo ampleksa je 120 m² kaj movebla ŝtupseĝaro (ĉ. 300-loka), interna korto, oficejo kaj trinkbudo, ĝi povas gastigi spektaklojn, spektigojn, prelegojn, balojn, edziĝofestojn, entreprenajn kolokvojn, ktp.

La Palantejo inkludas ankaŭ 2 asociajn salonojn : La Kvazaŭ-insulo (220 lokoj) kaj La Dunoj (90 lokoj).