La mensa manipulado per la detruado de la lingvoj de Charles Xavier Durand

Publié le samedi 21 août 2004 par admin_sat

"La manipulation mentale par la destruction des langues" (# La mensa manipulado per la detruado de la lingvoj) estas la dua volumo de la trivoluma franclingva verko de Ĉarles Xavier Durand " La nouvelle guerre contre l’intelligence " (La nova milito kontraŭ la inteligenteco).
Eldonejo François-Xavier de Guibert, Parizo, majo 2002, ISBN : 2868397719, 340 paĝoj.
Interrete mendebla, ĉe <http://www.alapage.com> , <http://www.ĉapitre.com> , <http://www.amazon.fr>

Tiu libro analizas la interplektiĝantajn rilatojn, kiujn la lingvo kreas kun la penso, la realigojn kiujn ĝi permesas kaj la kulturan kaj soci-politikan ĉirkaŭon kiun ĝi naskas.

En plimulto el la industriaj landoj, oni konstatas tre klaran difektiĝon de la kvalito de la skribataj kaj parolataj naciaj lingvoj dum niaj "elitoj" fariĝas efikaj perantoj de propagando celanta starigi unikan lingvon sub preteksto de imperativoj de planedskala komunikado kaj komercaj necesaĵoj. Estas evidente, ke la difektiĝo de vehiklo de komunikado favoras adopton de alia kies uzo jam disvastiĝis en ĉiuj pintaj sferoj de kiuj dependas nia estonteco. Diskrete altrudata fare de la privata sektoro kun la silenta konsento de la aŭtoritatoj de multaj industriaj landoj, la devojiĝo al la unika lingvo tute ne estas afero de pragmanismo, sed de ideologio artefarite enradikigita per profunda menstrudado. En Francio, obeemigitaj amasinformiloj insistas por kredigi al ni ke la pli kaj pli viglaj malkvietiĝoj, kiujn estigas tiu tendenco spegulas tipe malprogreseman mensostaton dum estas facile, male, observi sur la internacia scenejo ke la lingvo, ĝia kvalito kaj la rolo kiun ĝi ludas en la penso kaj la pensopovo, estas, tute ĝuste, universalaj temoj de absorba zorgo.

La volumo 2 detale esploras la ideologion kiu infektis niajn elitojn, la vastecon de ĝia superrego kaj de la fortoj, kiuj ebligis ĝian starigon. Ĝi estas fakte la ĉefa mekanismo de giganta strebo al submetado de la spiritoj entute celanta la plifirmigon de jam ekzistantaj hegemonioj. La malriĉiĝo de la vorttrezoro kaj de la sintakso, la konfuziĝo kiun estigas la amasa enkonduko de fremdaj terminoj, kies signifo estas neeviteble malpreciza, profunde malordigas la pensopovon, malpliigas la kritikan spiriton kaj tiel malfortigas la demokratajn sistemojn. Plie, la adopto de fremda lingvo tra vastaj sektoroj de la industria kaj ekonomia aktivado estigas progresivan nekapablon krei, limigante tiujn, por kiuj ĝi ne estas la gepatra lingvo, al simiado de la kontribuaĵoj de denaskaj parolantoj. Aliflanke, ĉar lingvo kaj kulturo estas nedisigeblaj, la unika lingvo aŭtomate estigas la aliĝon al principoj kaj valoroj produktataj de la kulturo kiun ĝi implicas. Sekve, ĝi fakte servas la interesojn de la landoj por kiuj ĝi estas ankaŭ nacia lingvo. La multaj provoj farataj nuntempe de iuj ŝtatoj por, male, plifirmigi plurajn lingvojn de komunikado sur la internacia scenejo korespondas al la timoj, tute pravigitaj, ke ni estas mense kaj materiale blokitaj en unupolusa mondo regata de ununura grupo da landoj, eĉ de unu sola, sen ebla alternativo.

Vole ne vole, la adopto de unika lingvo estigas finfine la transdonon de la aŭtoritato de ĉiuj internaciaj instancoj, kiuj uzas ĝin, al la landoj kie ĝi estas uzata kiel nacia lingvo, kiaj ajn estas iliaj ĝeneralaj sekretarioj kaj la konsisto de iliaj gvidaj komitatoj. Tion oni vidas hodiaŭ je la nivelo de organizoj kiaj la Tutmonda Banko, la Internacia Tutmonda Fonduso, la Internacia Tribunalo kaj, kompreneble, NATO, sed ankaŭ sine de la Eŭropa Komisiono de Bruselo. Ni havas nun eblecon tiri konsekvencojn de la adopto de unika lingvo sur pluraj terenoj kie ĝia elekto jam estas realigita kaj diveni kion ĝi povus estigi aliloke kie ĝi ne ankoraŭ havas absolutan superregon, kiel estas ankoraŭ nun, ĉe la eŭropa oficejo de patentoj. Tiel ĝi igas ebla la preskaŭ sisteman piratadon de la sciencaj konoj produktitaj ekstere de la angleparolantaj landoj kaj faciligas ankaŭ larĝskalan historian reviziismon sur tiu tereno, sen estigo de signifaj reagoj en la scienca komunumo. Se estas malfacile por nefakulo prijuĝi la perdon de kreiveco sur la terenoj teknikaj-sciencaj, li tamen povas ĝin kontroli sur la tre atingebla tereno de la popolartoj kaj precize taksi la efikojn.

La defendo de la lingvoj, de la kulturoj kaj de la plureco ne estas opereta militeto. Ĝi kondiĉigas nian pluvivon kaj do, finfine, nian ekonomian kaj politikan sendependecon. Eksterordinara operacio de manipulado de la spiritoj tra la lingvo estis mondskale envojigita, kaj estas nepra neceso ĝin efike kontraŭbatali. La volumo 2 alportos al la leganto la necesegajn elementojn ebligantaj tian alprenon de sinteno pri la trudpela disŝutado de lingvo laŭdire universala. La plurlingvismo estas internaciskale tio, kio estas naciskale la plurpartieco. Se la demokrateco interne de la ŝtatoj apogas sin sur plurpartieco, sur plurlingvismo devas ja sin apogi la interŝtata demokratio. La malekvilibroj estigataj fare de la nuna evoluo estas kolosaj. En la industriaj landoj, la puŝo al uzo de unika lingvo por la interŝataj rilatoj faciligas la aperon de unika penso havanta la potencialon, finfine, transformiĝi en unikan povon, t.e. en diktaturon. La uniformigo faciligas la aperon de unu sola povo, kaj sola povo faciligas la naskiĝon de diktaturo. Forlasante sian propran lingvon, la homo perdas aŭtomate la regadon de la difinoj kaj de siaj iloj de perceptado. Li fariĝas mense trafebla per manipulado. Sekve, liaj kreaĵoj, kiam oni povas ankoraŭ tiel nomi ilin, fariĝas infanecaj kaj sensignifaj, kaj interesas neniun. La volumo 2 tion klarigas detale kaj havigas al la leganto rikolton da observaĵoj konfirmantaj la prezentitajn tezojn kaj ankaŭ tre multajn referencojn kiuj ebligos al li, se tion li deziras, plue daŭrigi mem siajn esplorojn.