La penso de D-ro Zamenhof fronte al aktualeco

Publié le vendredo 6a aŭgusto 2004 par admin_sat

"Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar
laŭ miaj konvinkoj, mi estas "homarano" [1], kaj ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan

malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti : krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj - kiel nature sindefenda ago - estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj ; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta ; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta.Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma ..."

Jardekoj da malfeliĉaĵoj kaj kruelaĵoj neniam ĉesis konfirmi la klarvidon de Zamenhof rilate la naciismojn kaj la politikajn kaj religiajn ekstremismojn. Nu, en Francio, estas pli facile enkonduki Halloween en la instruestablejojn ol pripensadon pri D-ro Zamenhof, lia verko, lia penso, pri la lingvo kiun li donacis al la mondo.