LA RAKONTO PRI LA EKZISTADO DE LA PERIODAĴO ESTAS JAM MEJLOLONGA

La jaro 1995 estas ne nur tiu de la 50-a Kongreso de SAT-Amikaro, kiu estiĝos en Alzaco - pli precize en urbeto Mittelwihr -, sed ĝi estas ankaŭ tiu de la jubileo de okazaĵo sufiĉe grava por la Laborista Esperanto-­movado. Kun la helpo de la Asocia Komitato kaj de la presisto, la redaktanto de revuo SAT-Amikaro klopodis, por liveri la jenan 500-an numeron, kiu prezentiĝas sub novaspekta titolo kaj alia tipo de presliteroj nomata Optima. Tio rezultas el 58 jaroj da sinsekvaj plibonigoj.

La 15-an de Aprilo 1937, aperis la numero 1 de SAT-Amikaro. Sub hektografa formo, tiu bulteneto n-ro 1 estis redaktita de J. Chiland. Sur 4 paĝoj el tre ordinara papero, ĝi entenis kontribuaĵojn de Gek-doj Avid, L. Bannier, Barrot, N. Barthelmess, L. Glodeau, J. Piron, E. Vidal, Laurent. La bulteno havis la celon kunligi la diversajn SAT-rondojn ekzistantajn en Franclingvaj regionoj. Ekde la 2-a numero aperinta en Novembro 1938 ĝis la 29-a aperinta en Majo 1940, la bulteno surhavis la subtitolon Bulletin mensuel des amis de l’Esperanto (Ĉiumonata bulteno de la Esperanto-­amikaro) Ĝin redaktis Louis Glodeau, kiu loĝis en urbo Montreuil-sous-Bois, en la Pariza regiono. Tiam la jara abonpago estis 5-franka. La nombro de la abonantoj evoluis jene : 60 en Marto, 81 en Aprilo, 104 en Junio 1939.

La politikaj eventoj de la jaro 1939, la militdeklaro, la starigo de cenzuro malebligis la regulan aperon de la bulteno. Ununura numero estis eldonita inter julio kaj Novembro 1939. La ĉefartikolo de la Novembra numero, kiun redaktis Paul Meyer en la Franca lingvo laŭ la postulo de la cenzuro tiel nomita Anastasie estis titolita La guerre a passé kaj tekstis jene : ... Malgré la propagande faite ici et là pour en expliquer la vanité ; malgré l’abondance et la diversité des oeuvres connues pour en montrer l’horreur ; malgré que de nombreux combattants de l’autre aient fréquemment juré d’en empêcher le retour ; malgré, enfin, que, grâce a l’Esperanto, se soient fortement établies des relations amicales entre camarades de nations de nouveau declarées ennemies..

Multaj membroj estis mobilizitaj. La bulteno enhavis specialan rubrikon Notre boîte aux lettres, sub kiu aperis informoj pri la situacio de la soldatoj kaj pri iliaj bezonoj. Oni kolektis bezonaĵojn, kiujn oni sendis al la soldatoj.

En Aprilo 1940, aperis la 28-a numero de la bulteno. Louis Glodeau transdonis la redaktan taskon al Paul Meger, kiu estis korektisto kaj lerte evitos la cenzurajn fortranĉojn. Louis Glodeau zorgis pri la kaso. Sur la 2-a paĝo de la 28-a numero, granda blanko surhavis la informon 18 lignes censurées ! Eble temis pri ŝerco farita de J. Chiland, kaj Paul Meger - la redaktanto - atentigis pri la riskoj de kolizio kun la tikliĝema cenzuro.

En Majo 1940, sub la n-ro 29 aperis la lasta dummilita bulteno. Parizo estis sub la jugo de la Germanaj trupoj. La Esperantistoj singarde silentis. Tamen pluraj grupoj kaŝe aktivis ; en Parizo, Esperanto daŭre estis instruata. Oni ege timis pro la SAT-sidejo kaj la arkivoj...

Nur en Septembro 1944, aperis simpla cirkulero adresita al la SAT-anoj kaj al « la Esperantistoj je nia afero simpatiantaj ». Sekvis la jena alvoko de Paul Meger : ... Baldaŭ finiĝos la militdramo, kiu daŭris pli ol 5 jarojn ! En ĝi ni portis - ni SAT-anoj - nenian kulpecon, sed malgraŭ tio ni suferis morale pli ol iu ajn. Ĝuste dank’al la SAT-edukado, la SAT-anoj, kia ajn estu ilia naskiĝloko, estis kaj restas la plej veraj, la plej logikaj kontraŭuloj al la milito. Pro tio, la reveno al paco kaŭzas al ni apartan ĝojon, kiun ne povas senti ne-Esperantistoj. Tiu ĝojo esprimiĝas ne per flagoj, ne per batalkantoj ; ĝi signifas firman volon ampleksigi nian propagandon laŭ celoj difinitaj en la statuto de S.A.T....

En Julio 1945, aperis la 10-a numero (nova serio) de la bulteno. Tiam la solidarservo de SAT-Amikaro estis tre aktiva. Inter la 1-a de Januaro kaj la 30­a de Junio 1945, kolektiĝis 12.755,65 Francaj frankoj profite por viktimoj de la milito. Estis publikigita listo da donacintoj, kaj sume 7.193 Francaj frankoj estis senditaj al k-doj Eto, Gipso, Guet Henriko, Le Gall, kiuj estis malliberigitaj en koncentrejo Buchenwald, kaj al k-do Pierre Jayer, kiu estis malliberigita en koncentrejo Mauthausen. K-doj Grégoire, Pierre Louis, Dehan, kiuj estis militkaptitoj, ricevis ankaŭ subtenon. André Berte tiam zorgis pri la solidarkaso. Kiel suplemento al la 10-a numero, estis Manifesto de la tutmonda anaro, kie estis bonege resumitaj la dummilita periodo kaj la revigliĝo de S.A.T..

En Aŭgusto 1945, la 11-a numero, kiu estis 8-paĝa kaj mimeografita sur aĉa papero, entenis cefartikolon verkitan de Eugène Lanti sub la titolo Nacia honoro. Jen estas eltiro el la koncerna artikolo : ... lam mi difinis la terminon nacio jene : Aparato farita el reg- kaj potencavido, ĵaluzo, malamo kaj stulto, kiun uzas suvereno, diktatoro, partio aŭ klaso, por akiri famon, honorojn, bonstaton k.t.p. je la malprofito de l’granda plimulto de ties aparateroj, t.e. la simplaj nacianof. Memkompreneble, aparato utilas nur al ties uzantoj, t.e. la registoj...

De Januaro 1945 ĝis Majo 1956, la bulteno estis redaktita, en Parizo, de E. Dazun. Tiam lingve perfekta redaktado kaj akurata apero de la bultenaj numeroj plene kontentigis la membraron. Tre konforma al la ideoj de E. Lanti, la bulteno kontribuis al la varbado al nia movado, kaj al ĝia fortigo. Domaĝe pri la movado, en la 11-a Kongreso de SAT-Amikaro okazinta en urbo Angers en Marto 1956, E. Dazun ne rekandidatis por Komitata posteno, kaj sekve forlasis la redaktadon de nia organo. Li rezignis ankaŭ ĉiajn respondecojn en SAT-Amikaro kaj en S.A.T.. Tiu situacio, atribuota al privataj kaŭzoj, estis konigita nur post la koncerna kongreso pere de komuniko en la bultena numero aperinta en Aprilo-Majo 1956, sub la titolo Al la anaro. Post klarigoj, E. Dazun konkludis jene : ... Mi volas atentigi, ke la rilatoj kun miaj kolegoj de la Komitato de SAT-­Amikaro estis ĉiam harmoniaj ; tiuj gekamaradoj daŭre meritas la fidon de la anaro...

En la jaro 1956, nia Asocio nombris 426 membrojn ; en la jaro 1994, ni estis en la nombro de 755.

Dum la koncerna postmilita periodo, aparte elstaraj estis la Asociaj aktivaĵoj de Louis kaj Simone Glodeau, kiuj dediĉis sian tempon al la restarigo de la Laborista Esperanto-movado. Louis Glodeau forpasis en la jaro 1952. En la sama jaro mortis Eugène Robert, kiu siatempe kreis la Asocian unuagradan perkorespondan kurson. Clément Martin transprenis la koncernan taskon, kaj plenumis ĝin ĝis Aprilo 1993. Ankaŭ en la jaro 1952, pro malsaniĝo Roger Bournazel retiriĝis el la Komitato de SAT-Amikaro, kaj Roland Grandière anstataŭis lin. En la sama jaro, SAT-­Amikaro eldonis Junul-Kurson, kiun verkis kaj ilustris Pierre Louis tiam loĝanta en urbo Nancy. Tiu sukcesa lernolibro estis 5-foje reeldonita kaj kompletigita de la aŭtoro.

En la jaro 1959, en la kadro de la asociiĝa leĝo de la jaro 1901, SAT­-Amikaro devis oficialigi sian ekzistadon ĉe la Polica Prefektejo. Ĝia estraro estis deklarita fene : Roland Grandière - prezidanto ; Slmone Glodeau - sekretariino ; André Delaye - kasisto ; André Caubel - redaktanto kaj respondeculo por la bulteno.

En la 178-a numero aperinta en Oktobro 1962, unuafoje fotografaĵo kovris tutan paĝon ; temis pri prezento de la antaŭaj eldonoj okaze de la 25-a jaro de la ekzistado de nia bulteno. Sub la titolo Tio estis ankaŭ 25 jaroj, Julien Piron priskribis la cirkonstancojn, sub kiuj dudeko da gekamaradoj decidis, en la jaro 1937, reorganizi kaj vivigi la Laboristan Esperanto-movadon post fiasko de unuiĝo de diverstendencaj federacioj : F.E.P., F.E.O. kaj F.E.T..

En la jaro 1965, Bernard Schneider transprenis la taskon, kiun de la jaro 1936 Simone Glodeau senlace plenumis ; temas pri la Libro-Servo. Jam de 30 jaroj, Bernard Schneider ŝarĝas sin per tiu tre peza respondeco laŭ metodo pli profesia, ol amatora. Li interalie iniciatis la eldonadon kaj reeldonadon de lernolibro Nouveau Cours Rationnel et Complet d’Esperanto, de vortaroj Dictionnaire Pratique, Dictionnaire de Poche kaj konata Grand Dictionnaire Esperanto-Français verkita de Gaston Waringhien. La 2-a reeldonado de ĉi tiu vortaro, kiun aktualigis Paul Signoret, kaj kiun tipografie korektis Remo kaj Renata Magnani, estiĝis ĉe la komenco de la jaro 1995. Por honori la memoron al Roland Levreaud, kies morto en Novembro 1992 konsternis multajn Esperantistojn, Bernard Schneider, helpe de Philippe Levreaud - filo de Roland - kaj de Christian Baudé - zorganto pri la SAT-Broŝurservo -, laboris super la eldonado de verko Parolado pri memvola servuto - Discours de la servitude volontaire. Temas pri Franclingva teksto de verkisto Etienne de La Boetie, kiun Roland Levreaud tradukis en Esperanton. La koncerna speciala eldono - luksa laŭ la aspekto kaj riĉa laŭ la enhavo - reliefigas la talenton de R. Levreaud por la tradukarto, kaj la valoron de liaj humanaj konceptoj.

Post la ĉi-supra diro, ni revenu al la jaro 1965, kiam la Asocia Komitato ricevis nerefuteblajn pruvojn de denuncoj kontraŭ SAT-Amikaro letere senditaj al 2 prefektoj : tiuj de departementoj Ardèche kaj Drôme. Tiuj denuncoj okazis en la jaro 1960, kaj havis la celon malpermesigi la estiĝon de SAT-Amikara kongreso la saman jaron en urbo Aubenas (departemento Ardèche). La denuncanto asertis, ke nia danĝera asocio eldonis lernolibron, en kiu la registaro kaj generalo de Gaulle estas kritikitaj. Kvankam ni estis informitaj pri tiuj mallojalaj denuncoj 5 jarojn post la estiĝo de la kongreso en urbo Aubenas, ni retrospektive timis la sekvojn, kiuj povis konkretiĝi per malapero de SAT-­Amikaro, kaj kulpigo de ĝiaj respondeculoj. Oni memoru, ke en tiu epoko la milito en Alĝerio estigis politikajn tumultojn kaj minacon de milita puĉo kontraŭrespublika. Ni decidis ne diskonigi publike la fiagon, por ne kaŭzi skandalon malprofite por la tuta Esperantistaro, kiu certe malaprobus la perfidaĵon kontraŭ SAT­-Amikaro. Tamen en la kadro de Zamenhofa Tago okazinta en urbo Avignon, en la jaro 1991, Michel Duc Goninaz opiniis oportuna mencii la aferon en prelego, kiu temis pri Neŭtralismo kaj sendependeco (komparoj de U.E.A. kun S.A.T. kaj de U.F.E. kun SAT-Amikaro). Tiu tre interesa prelego estiĝis postla apero de libro verkita de Ulrich Lins sub la titolo La Danĝera Lingvo - Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. La tuta prelego kaj la sekvinta debato estis surbendigataj, kaj la koncerna kasedo estas havebla ĉe la Libro-servo de SAT-­Amikaro sub la titolo Pri la Danĝera Lingvo.

La jaro 1965 estis ankaŭ stampita per la agado de pluraj aktivuloj. Ne estas eble mencii ĉiujn koncernatojn. Christian Baude fariĝis redaktanto de periodaĵo La Juna Penso (L.J.P.), kaj koncerne bultenon SAT-Amikaro, transdonis al Leo kaj Gaïta Robert la respondecon por la rubriko Por la komencantoj. F. Baronnet, A. Caubel, G. Lagrange, Rofo zorgis respektive pri la rubrikoj Lingva angulo, Rebat-servo, Sku-urĝe, Pacista angulo. En la sama jaro, Bernard Schneider ellaboris novan ekspozician materialon sekve de peto farita en la kongreso okazinta en urbo Rouen (en la jaro 1963). Li mem produktis la utilajn panelojn, arigis desegnaĵojn kaj fotojn kun la helpo de G. Menossi. Dum longa tempo, tiu cirkulanta ekspozicio ricevis veran sukceson. La lastaj el la prizorgantoj estis J. kaj L. Uze.

En la 211-a numero de la bulteno aperinta en Januaro 1966, sub la rubriko Libro-servo estis kortuŝa artikolo verkita de Simone Glodeau, kaj titolita Por fini la ĉapitron. Per tiu artikolo ŝi informis pri la transdono de la koncerna Asoda fako al juna kaj simpatia junulo, sindonema kaj kapabla... Glodo - ge-Glodo – Glodino ! Tiuj tri nomoj ĉapelumis la Libro-Servon de nia organo dum preskaŭ 45 jaroj... La ĉapitro estas sufiĉe longa ; ni turnu la paĝon...

En la jaro 1967, oni produktis diskon uzeblan, por akompani Junul-Kurson, kaj reeldonis elĉerpitan broŝuron ABC d’Esperanto, kiun verkis G. Waringhien. Oni ankaŭ modernigis sukcesan propagandan broŝuron Une Humanité, Une Langue, kiun verkis Simone Glodeau. Michel Duc Goninaz memvole forlasis sian postenon de prezidanto de Franca Esperanto-Instituto (F.E.I.) - lingva organizo komuna al U.F.E. kaj SAT-Amikaro ; li tiel protestis kontraŭ la konduto de la prezidanto de U.F.E. rilate la denuncojn kontraŭ SAT­-Amikaro, kiujn oni ekkonis en la jaro 1965.

Estas ankaŭ menciinda la fakto, ke tiam grupo Vivara Stelo en urbo Aubenas zorgis pri la Asocia Lotumado, kiun tre efike funkciigis familio Jayer.

Dum la periodo 1964-1967, la Libro­Servo starigis planon de eldonado de renovigita lernolibro Cours Rationnel. Tiu libro estis origine verkita de 2 progresemaj Esperantistoj : Jean Habert, kiu mortis en urbo Casablanca, en la jaro 1935, kaj Marcel Boubou, kiu fariĝis viktimo de la Nazioj, en koncentrejo, inter la jaroj 1939 kaj 1945. La nova eldono estis titolita Nouveau Cours Rationnel et Complet d’Esperanto. Ĝin reviziis kaj aktualigis gramatike kaj lingve Laval (Valo). Modernigis la ilustraĵojn Pierre Louis. Poluris la tuton Roland Levreaud. Profesie korektis la presprovaĵojn Remo Magnani. Zorgis pri la presado ĉe Pariza firmao Editions Polyglottes kaj pri la financado Bernard Schneider.

En la jaro 1968, Lucien Bannier suferis tre gravan aŭtomobilan akcidenton, en kiu pereis lia edzino. Lia malbona farto metis en danĝeron la envojigitan preparon al eldonado de Plena Ilustrita Vortaro (P.I.V.). Feliĉe Roger Michaud konsentis provizore zorgi pri la afero. En la sama jaro, la Komitato preparis la 24-an SAT-­Amikaran Kongreson, kiu devis okazi en Parizo dum Pasko 1969. Ĉar firmao Le Bourdon Blanc, en urbo Orléans, rezignis la presadon de la bulteno, ni klopodis en la Pariza regiono, por trovi alian presejon, kies laboraĵoj ne estus tro kostaj, kaj kies situo helpus en la rilatoj kun la redaktanto - Georges Lagrange. Ni trovis presejon Editions Polyglottes en Parizo, sed ni devis aĉeti la utilan serion da litertipoj ĉe la sola konata firmao... en Britio ! Dum 27 jaroj da presado kaj eldonado ĉe tiu presejo, ni estis en bonegaj, eĉ amikaj, rilatoj kun la mastro - s-ro Chapnik. Ni havis fortunon ĉe nia farita elekto.

En la jaro 1969, ni eldonis la suplementon al Junul-Kurso, kaj konstatis bonajn rezultojn ĉe la perkorespondaj kursoj unuagradaj, prizorgataj de Clément Martin, kaj perfektigaj, prizorgataj de Roland Levreaud. La tradicia renkontiĝo en plena aero, apud urbo Nemours, altiris multajn ge-Esperantistojn. La zorganto pri La Juna Penso (L.J.P.) eldonis la unuan tradukon de Parolado pri memvola servuto, kiun oni reeldonis en la jaro 1994, por honori la memoron al la tradukinto - Roland Levreaud.

En la bultenaj numeroj de Junio kaj Julio 1970, aperis ĉefartikoloj sub la titolo Pri S.A.T. kaj SAT-Amikaro memore al la fondiĝo de Sennacieca Asocio Tutmonda okazinta antaŭ 50 jaroj. La aŭtorino de la artikoloj - Simone Glodeau (Glodino) - sinteze raportis pri la gravaj okazaĵoj, kiuj en Francio stampis la Laboristan Esperanto-­movadon.

En la 261-a numero aperinta en Novembro 1970, Laval (Valo), kiu estis la sekretario de la Literatura Komitato de S.A.T., anoncis sur la unua paĝo la deziratan eldonadon de Plena Ilustrita Vortaro (P.IV.) fare de S.A.T.. Al la realigo de tiu longedaŭra revo aparte kontribuis Lucien Bannier kaj Andre Caubel sub la eminenta gvidado de Gaston Waringhien. Okaze de tiu evento, Laval esprimis la jenon : ... Jen aperis P.I.V.. Jen efektiviĝis malnova projekto de Lanti, samkiel antaŭ 36 jaroj konkretiĝis malnova revo kaj deziro de Zamenhof. Plena Vortaro (P.V.), 1933­-1934 ; P.I.V., 1970 : du gravegaj, epokfarantaj verkoj...

En la jaro 1971, unuafoje la titolo de nia bulteno estis kolorigita. Jean Selle eniris en la Komitaton de SAT-Amikaro, kaj ĉe la fino de la jaro li komencis kunlabori kun Georges Lagrange en la redaktado de la bulteno kaj rilatoj kun la presisto. La numero de Marto 1972 aperis je la respondeco de J. Selle kaj G. Lagrange, kiu pro sanstato kaj manko de tempo devis rezigni la tro pezan redaktan taskon, post 8 jaroj da laboro senriproĉa kaj riĉa je enhavo.

En la jaro 1973, la 28-a Kongreso de SAT-Amikaro estiĝis en urbo Lausanne (Svisio). En la Aprila-Maja numero de la bulteno, pri tiu kongreso aperis raporto farita de junulo apenaŭ konata, kiu esprimis sin per la jenaj vortoj : ... Kio okazis en Laŭzano dum la Kongreskunsidoj ? Ĉu oni taksos min kiel seriozan, fidindan varbiton, se mi priskribas nur strangajn debatojn, en kiuj miksiĝis propagando kun aludo pri... citrono... La subskribinto estis Henri Masson. Temis pri abrupta deklaro farita de la Komitatano responda pri la Asocia propaganda - Remo Magnani, kiu volis retiriĝi el la koncerna fako. Li argumentis, ke li ne plu kapablis havi novajn ideojn pri efika Esperanto-propagando, kaj ke sian cerbon li sentis seka, kiel estus sensuka premita citrono ! En la sama abrupta maniero, li proponis, ke Henri Masson anstataŭu lin. La ĉeestantaj membroj de la Komitato de SAT-Amikaro estis tre surprizitaj, kaj faris al li la riproĉon, ke li estus povinta informi ilin kaj koncernaton H. Masson antaŭ la kongreso... Sed pli ol 20 jarojn poste, oni preskaŭ starigus monumenton al genia Remo, kiu estis inter la unuaj Asociaj membroj malkovrintaj la talenton de Henri !

Kaj Henri Masson (ordinare nomata Henriko) prizorgis la Esperanto­propagandon sur la bazo de tute novaj metodoj. Unue, li flanklasis la vorton propagando, kaj adoptis la vorton informado. Li kreis la Informo-Servon de SAT-Amikaro. La membroj de SAT-­Amikaro - kaj eĉ aliaj Esperantistoj - admiras lian talenton kaj miras pro lia neelĉerpebla kapablo labori por la informado tiom multe, kiom labori por la rebatado. Aldoniĝis al tio sennombraj presitaj materialoj de informado, kaj kvazaŭ profesia uzado de informadikaj aparatoj. Malfeliĉe por ni, sed feliĉe por si Henri Masson emeritiĝos en Aprilo 1995, kaj transloĝiĝos en foran angulon de la provinco. De tie li daurigos la plenumadon de siaj roloj de ĝenerala sekretario kaj respondeculo por la Informo-Servo kaj Rebato-Servo. Ni deziras, ke Henriko ĝuu feliĉan emeritecon !

La 293-a numero de la bulteno, aperinta en Januaro 1974, verŝajne surprizis la legantojn. La etformata bulteno subite transformiĝis en tute novaspektan organon. En la formato A4, sub nove stiligita kolora titolo, kun tre legeblaj literoj sur multe pli bonkvalita papero, la bulteno atingis modernecon, pri kiu la Komitato de SAT-Amikaro povis fieri. La bulteno iom post iom fariĝis revuo.

En la sama jaro, Denise Castello transprenis la taskon, kiun prizorgis familio Jayer, tio estas la Asocia Lotumado.

En la ĉefartikolo de la revua numero aperinta en Marto 1975, Henri Masson klarigis sian koncepton pri la publikaj rilatoj, kaj sugestis, ke oni forlasu la uzadon de la vorto propagando, kiu, ĉe multaj personoj, havis apartan signifon okaze de la Dua Mondmilito. Li konsilis uzi la vorton informado, sed tiu ideo havis sekvon nur en la 334-a numero de la revuo, sub la rubriko Adresses utiles, tio estas en Marto 1978.

En Julio 1975, sub la rubriko Prière d’insérer aperis la kompleta teksto de la leĝpropono n-ro 1667 rilata al la enkonduko de Esperanto kiel elektebla lingvo en la duagradajn lernejojn. Tiu leĝpropono estis prezentita de Socialista kaj Radikala Partioj.

En la kadro de programero titolita Magazine d’été ĉe radiostacio France Culture, la 2-an de Septembro 1975 okazis elsendo pri Esperanto laŭ aranĝo farita de SAT-Amikaro, kiu invitis la Neŭtralan movadon partopreni en la afero. Pri tio Simone Glodeau verkis ĉefartikolon, kiu aperis en la 309-a numero de la revuo.

En Somero 1976, S.A.T. eldonis libron Vivo de Lanti, kiun verkis E.Borsboom. Temas pri tre interesa
biografio pri elstara personeco, kia estis tiu de la fondinto de S.A.T.. Sub la ŝildo de La Juna Penso, estis eldonita poŝvortaro (Franca-Esperanta kaj Esperanta-Franca) vendota je tre malalta prezo de 4 frankoj.

En la 319-a numero de la revuo,
aperinta en Oktobro 1976, longa artikolo traktis pri nova movado, kiu prezentiĝis sub la nova nomo Ekologio. En tiu okazo, J.C. Bristica denuncis la danĝerojn de la nuklea elektroproduktado.

En la sama jaro, la morto de Ĉina diktatoro Maŭ Zedong estis internacia evento. En tiu okazo, Roland Grandière esprimis la jenan opinion en la revuo : ... Mi ne scias diri, ĉu la naskiĝo de Maŭ aŭ lia morto plej grave rolos en la irado de la mondo. Io tamen estas certa : nova speco de komunismo sin trudas kaj speciale interesas la Trian Mondon...

En Februaro 1977, la Komitato de SAT-Amikaro aperigis en la organo raporton pri reeldono de konata vortaro
Grand Dictionnaire Esperanto-Français verkita de Gaston Waringhien. Post multaj klopodoj faritaj de Bernard Schneider, ni sukcesis aperigi belaspektan vortaron kaj ĝian suplementon, sed... malpleniĝis nia kaso !

En la daŭro de la jaro 1977, sub la rubriko Kleriga Fako, Roland Levreaud aperigis artikolojn pri Batalanta kino. En tiu okazo, R. Levreaud montris sian lertecon en verkado kaj sian spertecon en kino. En la sama jaro, Juliette Boyer kaj André Naude prizorgis la Asocian Lotumadon.

En Februaro 1978, ankaŭ sub la revua rubriko Kleriga Fako aperis longa artikolo titolita De kie ni venas, kien ni iras kaj verkita de Lilio Grandière.
Temas pri la evoluo okazinta ekde la hidrogena nubo, lulilo de la universo, ĝis la apero de la homa speco.

Mi finas ĉi tiun retrospektivan rakonton per fakto de la jaro 1979. En la Komitato de SAT-Amikaro, Simone Glodeau estis anstataŭita de Henri Masson ĉe la posteno de sekretario, André Delaye estis anstataŭita de André Sadier ĉe la posteno de kasisto, kaj Georges Lagrange estis anstataŭita de Jean Selle ĉe la posteno de redaktanto.

Granda parto de la historio de nia Asocia periodaĵo estas jam elvokita ; la periodo 1979-1995 estigos la temon de artikoloj aperontaj en aliaj revuaj numeroj.

Roland Grandière

el SAT-Amikaro n°500, marto-aprilo 1995