La regiono de CADILLAC

Publié le sabato 10a marto 2007 par kongreso2007

Sud-oriente de Bordozo etendiĝas regiono nomata « Entre-deux- Mers » (Inter-du-maroj). Kial tia nomo ? Ĉar ĝin limigas norde Dordonjo kaj sude Garono, du gravaj riveregoj influataj de la tajdaj fluoj, kaj kiujn popola tradicio konsideras kiel marojn. La Kadijak-regiono estas ĝia suda parto, ĉeborde de Garono, ĉirkaŭ la urbeto Kadijak (Cadillac), sia ĉefurbo.

HEREDAĴO EL PASINTECO

Prahistorian epokon ateste elvokas kurioza kaj rimarkinda loko en Sainte -Croix -du -Mont, kie staras montetoj el fosilaj ostroj, amasiĝintaj funde de la maro dum la terciara erao. Erozio fosis grotojn nuntempe taŭge aranĝitajn por gustumigi la likvoran vinon produktatan en la regiono.

GALLO-ROMIA EPOKO

La altebenaĵo laŭlonge de Garono estas teritorio privilegiata de tieaj milda klimato kaj riĉa grundo kie, ekde gallo-romia epoko, kreiĝis vastaj agrikulturaj bienoj, el kiuj estiĝis la unuaj bordozaj vitejoj.

Antikva mozaiko

La gallo-romia vilao de « Loupiac » estas unu el la plej rimarkindaj vestiĝoj de tiaj antikvaj vastaj bienoj. La prifosoj faritaj ĉe tiu loko ebligis malkaŝi termobanejojn kun belegaj mozaikoj .

Dum Mezepoko, multe da malgrandaj romanikaj preĝejoj disŝutiĝas tra la pejzaĝo ; aperas senjorejoj, kies fortikaj nobeldomoj signas la supron de la monteto kun siaj familiaraj siluetoj.

La demografia kaj ekonomia kreskado dum la angla superregado ebligas disvolviĝon de du burgoj en la valo :

  • RIONS, malvolvas sian remparon ĉirkaŭe de sia kastelo. Nuntempe ĝi plu estas, kiel konstatis antaŭ pli ol unu jarcento la arkeologo Léo Drouin, « unu el la plej interesaj urboj en la departemento Ĝirondio ».
  • CADILLAC (Kadijak’), bastido [1] kreita en 1280 laŭ volo de Jean de Grailly, seneskalo de Akvitanio je servo de la angla reĝo, konservas de tiu epoko regulan planon, du fortikajn pordojn kaj remparon. Fine de la 16a jarcento la duko de Epernon elektas Kadijakon kiel lokon por restado kaj sepultejo. Samloke kiel la iama fortikaĵo stariĝas renesanca kastelo, kiu daŭre superas la urbon ; maŭzoleo kunflankas kanonikan preĝejon.

Poste stariĝos diversaj konstruaĵoj : lernejoj, monaĥejo, psikiatra hospitalo …

La Kastelo de Cadillac

En la 18a jarcento multiĝas la « bourdieux », kamparaj domoj de bordozaj parlamentanoj, kiuj estas nuntempe vinstaploj de vitbienoj.

Sed la komuna heredaĵo de la Kadijaka regiono konsistas ankaŭ el mirinde varia pejzaĝo el forgesitaj havenetoj ĉe Garono, domaretoj grupiĝintaj ĉirkaŭ putoj, kolombejoj, malnovaj pontoj kaj muelejoj, kies allogan ĉarmon eĉ la plej urĝema vojaĝanto ne povas preteratenti.

INTER RIVEREGO KAJ MONTETOJ

La vojetoj de tiu regiono serpentumas inter arbaro kaj vitoparceloj. Promenadi laŭ tiuj padoj ebligas malkovron de pejzaĝon kun ŝanĝantaj koloroj, admiron al flagranta Garono dum sunsubiro, aŭ retrovon de ĝi ankoraŭ dormanta en someraj matenaj nebuletoj.

Laŭiri Garonon uzante malnovajn haŭlvojojn ebligas observi faŭnon kaj flaŭron de tiuj malsekaj zonoj ; kaj ankaŭ malkovri tradiciojn de la loka fiŝkaptado.

  • La fiŝkaptado per « carrelet »

La « carrelet » estas reto fiksita al kvadrata kadro el ligno - pro tio ĝia nomo - kun latero ĝenerale trimetra, kaj iam alligita ĉe ekstremo de lignostango.

"Carrelet" surborde de Garono

Por praktiki tiun fiŝkaptadon la privilegiuloj disponis boaton. Ili perjule translokiĝis, fiŝkaptante precipe dumnokte sur ŝlimaj fundaĵoj. Kelkaj profesie praktikis ĝin kun familia kunlaboranto : unu sur la boato kun reto, alia sur boateto traserĉante fiŝbenkojn kaj provante peli ilin al la unua per klakoj de la remiloj sur akvosurfaco.

Nuntempe oni ne plu uzas boatojn. Oni konstruas kabanojn sur lignaj pontetoj starantaj super akvo, sur kies ekstremo pendas la reto subtenata de oblikva masto. Tiun fiŝkaptadon oni praktikas tiel sur Garono kiel sur Dordonjo.

SPECIFE LOKAJ RIĈAĴOJ

Skolopojn kaj leporojn oni ĉasas en la Kadijaka regiono. Batuoj je kapreoloj aŭ aproj estas tempaltempe organizataj. En aŭtuno ve ! La palomboj alproksimiĝantaj al la plej altaj arboj en kiuj ĉasistoj sin kaŝas en kabanetoj nomataj « piteys ».

Por fiŝkaptistoj Garono estas mirinda spaco. En ĝi oni trovas multajn fiŝospeciojn : plotojn, barbo-fiŝojn, gobiojn …Kaj dum printempo : angilojn, alozojn kaj petromizojn kiuj, kuiritaj laŭ bordoza recepto, fariĝas frandaĵo. Dumnokata kaptado de « civelles » aŭ « pibales » (angilaj alvusoj) okazas dum vintro laŭ strikta reglamento.

Ni ne forgesu la vinon ! La mildega klimato, la subgrunda riĉaĵo, la deklivoj orientitaj al sudo, konsistigas tre favoran medion por vitokulturo. Oni produktas vinojn ruĝajn, sed ĉefe blankajn likvorecajn. Por tiuj lastaj vinberrikolto estas malfrua. Certajn jarojn ĝi daŭras ĝis decembro, ĉar la berojn oni rikoltas laŭ sinsekvaj vizitoj, nur permane, selektitajn kiam ili estas tre maturaj, preskaŭ konfititaj. La likvorecaj vinoj en Loupiac aŭ Sainte Croix du Mont estas tre sâtataj de frandemuloj.

Supren