LA REVUO TRA LA TEMPO

MEJLOLONGA RAKONTO

En la 2 antaŭaj numeroj de SAT-Amikaro, estis rakontita la historio de la Asocia organo, kaj priskribitaj la ĉefaj okazaĵoj per kiuj estis stampita la Asocia vivo, de la jaro 1937 ĝis la jaro 1983. La ĉi-posta teksto havas la celon daŭrigi la rakonton pri la periodo 1984-1986.

Franclingva dokumento Objectif 87 - espéranto, kiu aldoniĝis al la 393-a numero de la Revuo en Marto 1984, estis ĉefe redaktita de C. Piron sub la titolo Culture et Espéranto. Abunde dokumentita kaj bele ilustrita, ĝi konsistigis respondon al Franca ministro de Nacia Edukado, kontestante la tro oftajn argumentojn - ĉu malicajn, ĉu sincerajn -, per kiuj oni asertas, ke Esperanto ne povas esti kultura lingvo.

En la 395-a numero (Junio 1984), aperis ĉefartikolo verkita de juna Esperantisto, kiu je la 2-a fojo partoprenis en SAT-Amikara kongreso. Tiam Y. Nicolas certe ne imagis, ke li mem organizos similan renkontiĝon, en la jaro 1993, en urbo Herouville-Saint-Clair (departemento Calvados). Kvankam la OKK-anoj ne estis multenombraj en urbo Draguignan (departemento Var), M. Freud, Y. Nicaisse kaj R. Gieure, kiujn helpis H. Chabrière - animanto de V.E.K. (Var Esperanto-Klubo), sukcesis estigi tre agrablan kaj fratan etoson.

En Julio 1984, la organo entenis unuafoje humuran desegnaĵon faritan de la redaktanto mem. La koncerna humuraĵo montras sur strato de la iluzioj ministron, kiu komprenigas al ĵurnalistino, ke lia sukceso ne estas sekreto : li nur promesas laboron al senlaboruloj, laikecon de la instruado al la instruistoj, kaj... leĝproponon al la Esperantistoj !

Kiel en ĉiu jaro, tiel same la plena Katalogo de la Libro-Servo aldoniĝis al la Aŭgusta-Septembra numero de la jaro 1984. Sub la dispono de la Esperantistaro, tiu impona tabelo enhavis en si la titolojn kaj prezojn de pli ol 300 legolibroj aŭ lernolibroj, de 26 kasedoj aŭ diskoj, de 40 propagandiloj kaj 32 diversaj artikloj rilataj al Esperanto.

En Decembro 1984, la 400-a numero estis stampita per koloro kaj per artikolo verkita de H. Chabrière, kiu estis fidela kaj aktiva membro de SAT-Amikaro, kaj priskribis la Asocian vivon ekde Oktobro 1937.

En la 1-a komuniko rilata al la 40-a SAT-Amikara Kongreso, aperis la nomoj de la bonvolaj geaktivuloj, kiuj prenos sur sin la aranĝon dum Pasko 1985, en urbo Saint-Nazaire (departemento Loire-Atlantique) : F. kaj J. Vince, C. kaj P. Le Floch, H. kaj H. Ménard, M. Loubière, A. kaj H. Cortes, R. Denes.

Sub la titolo Virinoj en Historio - Virinoj en Vivo, C. Cheber komencis talente verki serion da artikoloj, kiu aperis sub la rubriko Kleriga Fako.

En Marto 1985, mortis J. Gauvin en Bruselo. Li postlasis konsiderindan heredaĵon al SAT-Amikaro. Sekve de longaj kaj tedaj klopodoj, la Asocio sukcesis en la afero, kaj dediĉis la heredaĵon al disvastigado de la Internacia Lingvo en Afriko. En la jaro 1995, la koncerna kapitalo estas elĉerpita, kaj oni povas taksi la valoran helpon, kiun ebligis J. Gauvin profite por Afrikanoj avidaj je Esperanto-materialo.

En Novembro kaj Decembro 1985, rimarkinda estis la nombro de la informoj pri Esperanto-aktivaĵoj en Belgio kaj Francio, kaj kiuj aperis sub la tiama rubriko Nia vivo en... Ankaŭ menciinda estas la humura artikolo verkita de Brita SAT-ano J. Rapley sub la titolo Mi ne cias ! . Li Brite kaj brile kontestis la uzadon de la ci-pronomo. Fakte, tiu uzado dependas nur de la kutimo.

La 16-an de Februaro 1986, en la kadro de aranĝo farita de Pariza SAT-Rondo en kultura centro Georges Pompidou, d-ro U. Lins, kiu venis de Germanio, talente prelegis pri Esperanto kiel lingvo kaj ideo en orienta Azio ; en la plenplena salono, la intervenoj estis multaj post la prelego.

Dum Pasko 1986, duafoje okazis SAT-Amikara kongreso sur loko Saint-Pierre-de-Chandieu, situanta apud Liono, dank’al la sindono de A. Nové al la Asocio. Do, en la sino de la koncerna urbeto estiĝis la 37-a kaj la 41-a Kongresoj de SAT-Amikaro. En la okazo de la 41-a Kongreso, aperis en SAT-Amikaro raporto, kiu tekstis jene : ... Plezurigis min la firma, eble tro modera interveno de la prezidanto de SAT-Amikaro, en la nomo de la komitatanoj, pri la rilatoj kun U.F.E. (Unuiĝo Franca por Esperanto). Mi komprenis, ke SAT-Amikaro deziras daŭrigi sian aktivecon en Laboristaj progresemaj avangardaj medioj, sur ne-Neŭtrala tereno, kaj sincere deziras, ke U.F.E. sukcesu en siaj por-Esperantaj laboroj. Mi eĉ aŭdis de R. Grandière, ke la intencoj de SAT-Amikaro ne estas forpreni membrojn de la aliaj Esperanto-asocioj, sed varbadi novajn Esperantistojn... - ... Dum la Kongreso, k-do C. Gicquel instalis originalan ekspozicion de malnovaj Esperantaj poŝtkartoj. Ni eksciis, ke, dum ni ekskursis, nekonatuloj ŝtelis plurajn valorajn neretroveblajn poŝtkartojn...

Eksplodis skandalo en la SAT-medio. Post oficiala invito okazigi en la jaro 1987 la 60-an Kongreson de S.A.T. en Krakovo (Polio), la 24-an de januaro 1986 P.E.A. (Pola Esperanto-Asocio) abrupte rezignis la aferon, sen doni kredeblajn klarigojn. S.A.T. eksciis, ke pluraj influaj « puraj » komunistoj ĉe P.E.A. intervenis, por ke fiasku la organizado de kongreso de asocio tro sendependa, sendogma kaj sennacieca.

G. Rassouw-Cléty konsentis prizorgi la organizadon de la 42-a Kongreso de SAT-Amikaro en urbo Vaison-la-Romaine (departemento Vaucluse) dum Pasko 1987. Ŝi estos helpata de A. kaj H. Gente - Avinjonanoj.

La 3-an kaj 4-an de Majo 1986, en urbo Rijswijk (Nederlando) estiĝis la 65-a Kongreso de F.L.E. (Federacio de Laboristaj Esperantistoj). Temis pri jubileo de la fondiĝo de tiu asocio. Tiuokaze J. Selle estis reprezentanto de SAT-Amikaro en akompano de R. kaj L. Grandière - gastoj. Sub la modela gvidado de A. de Jong, la partoprenantoj en tiu jubilea kongreso povis konatiĝi kun la tuta historio de F.L.E.. Salutis la koncernan kongreson Y. Peyraut en la nomo de S.A.T., J. Selle en la nomo de SAT-Amikaro, J. Sykes en la nomo de S.A.T.E.B. (S.A.T. En Britio), E. Weichmann en la nomo de G.L.E.A. (Germana Laborista Esperanto-Asocio), W. Prent en la nomo de Londona Klubo. Dum la debatoj, montriĝis, ke B. de Witt transdonis la prezidantecon de F.L.E. al A. de Jong, kaj konsentis preni sur sin la taskon redakti sub la FLE-rubriko de gazeto Fenomeno, komuna al F.L.E. kaj N.E.A. (Neŭtrala Esperanto-Asocio). B. de Witt komprenigis, ke la koncerna tasko ne estis paradiza ! En la jaro 1995, post la kunfandiĝo de F.L.E. kaj N.E.A. oni pli bone komprenas la aludon faritan de B. de Witt.

En Oktobro 1986, dank’al kolektado de mono la Asocio povis akiri modernan ofsetan maŝinon, kiu faciligos la multobligadon de informomaterialoj, kies aspekto estos pli bela ; la responda investado estis 40.000-franka.

En la venonta numero de la SAT-Amikara organo, estos daŭrigata la rakonto pri la longa teksaĵo da okazaĵoj, kiuj konsistigis la vivon de la Asocio.

Roland Grandière

el SAT-Amikaro, julio 1995