La starigo de la monopoloj de la scio

Publié le sabato 21a aŭgusto 2004 par admin_sat

Aperis ĉe la pariza eldonejo "L’Harmattan" 120-paĝa franclingva tre bonvena libro sub la titolo "La mise en place des monopoles du savoir". Ĝi estas interrete mendebla ĉe : www.alapage.com et www.ĉapitre.com aŭ www.amazon.fr. (Prezo : 10,16 eŭroj / 66,65 FRF) Jen traduko de informo kiun ni ricevis de la aŭtoro mem — Ĉarles Durand, profesoro de Teknologio ĉe la Universitato de Belfort-Montbéliard — pri tiu libro :
Tiu verko celas inventarii la konsekvencojn, eltenatajn de kvardek jaroj flanke de la neanglalingvaj landoj, de la preskaŭ ĝeneraligita adopto de la angla kiel ilo de internacia komunikado sur la terenoj de la serĉado en scienco kaj teknologio.
Jam de preskaŭ 35 jaroj, plimulto el la fakultatoj de sciencoj en Usono forigis sian « Ph.D. foreign language requirement ». Ĝis tiam, ĉiu usona kandidato al doktoriĝo en scienca fako devis pruvi ke li/ŝi regis almenaŭ UNU el la grandaj sciencaj lingvoj aliaj ol la angla, kaj tion sufiĉe por kompreni sen malfacilaĵoj ĉiun publikigaĵon en lia/ŝia fako redaktita en tiu lingvo. La fremdaj lingvoj tiam agnoskataj fare de la nordamerikaj universitatoj kiel "sciencaj lingvoj" arigis ĝenerale subaron de lingvoj hind-eŭropaj (germana, hispana, franca, rusa...), semidaj (literatura araba), kaj aziaj (japana kaj mandarena).

Hodiaŭ, krom kelkaj esceptoj, tiu « Ph.D. foreign language requirement ». ne plu ekzistas en la sciencaj fakoj. Depost ĝia forigo, premoj rektaj kaj malrektaj estis farataj sur la internaciaj sciencaj kongresoj — iam multlingvaj — por ke ili fariĝu progresive unulingvaj, kaj la sama tendenco aplikiĝas al la revuoj kaj ĵurnaloj prezentantaj la rezultojn de fundamentaserĉado, en la anglalingvaj landoj same kiel aliloke. La progresiva malapero de la lingvoj aliaj ol la angla de la tereno de la internacia scienca komunikado sekvis fakte la direktivojn formulitaj en la « Anglo-American Conference Report 1961 ». Tiu dokumento esence konfidenca estis destinita al Britiŝ Council, kies nuna prezidanto Tony Andrews deklaras cetere sen komplekso ke "la angla devus fariĝi la sola oficiala lingvo de Eŭropa Unio" (raportita de Frankfurter Allgemeine Zeitung de la 27-a de januaro 2002). Nur tion ! Paralele, multaj laboratorioj, institutoj, centroj de serĉado kaj eĉ fakoj de manufaktura industrio, en diversaj neanglalingvaj landoj, adoptis la anglan kiel "oficialan" lingvon de siaj aktivaĵoj sub la premo de siaj gvidantoj kiuj pretekstis komercajn necesaĵojn kaj imperativojn de komunikado je tutplaneda skalo.

« La mise en place des monopoles du savoir » prezentas detalumitan trarigardon pri la nuna situacio kaj demonstras ke la oficiala aŭ neoficiala adopto de la angla kiel vehiklo de internacia komunikado sur la sola scienca tereno estigas ian kvanton da kontraŭaj efikoj tre pezaj rilate al la profitoj kiujn tiu praktiko estas supozita alporti al ĝiaj iniciatintoj. Precipe en la universitata kadro, ĝi estigas formiĝon de monopoloj absolute kontraŭaj al la libera aliro al la scio en la establejoj de supera instruado liberaj kaj malfermaj.

La preskaŭ kompleta monopolo de la moderna teknika-scienca scio posedata de la Anglo-usonanoj — kiujn iuj rifuzas agnoski — ne estas ligita al la nuraj meritoj de iliaj serĉistoj kaj inĝenieroj. Plejparte, ĝi estas rekta sekvo de la adopto de la angla kiel internacia lingvo en scienco kaj teknologio, tiel obligante la videblecon de la anglo-saksa mondo en tiuj sektoroj je malavantaĝo de la ceteraj. Ĉe normala templimo, la pli kaj pli disvastigita uzo de la angla en la laboratorioj de serĉado, ĉu ĝi estas libera aŭ altrudata, finkondukas al vera steriligo de la krea procezo, al aŭtomata konformigado al la anglo-usonj temoj de serĉado kaj al kontribuaĵoj preskaŭ ekskluzive teknikaj. La scienca penso estas verŝajne kondamnita al stagnado tiom longe kiom la aliaj lingvoj ol la angla ne rekonkeros sian statuson de ilo de plenrajta esplorado kaj komunikado en ĉiuj sektoroj de serĉado. Tiu libro celas la universitatanojn kaj la inĝenierojn kiuj estas implikitaj en aktivaĵoj de serĉado. Tabuan temon ĝi igas pritraktebla : tiu de la pli kaj pli vasta uzo de la angla kiel vehiklo de komunikado en la moderna mondo de la serĉado. Ĝi kritike diskonigas la naivecon de tiuj, kiuj kredas ke la uzo de tiu lingvo estas neŭtrala dum ĝi estigas konsiderindajn difektŝanĝojn en la esenco de la scienca strebado, sen kalkuli grandegajn ekonomiajn kaj politikaj privilegiojn (favore al la angleparolantaj nacioj) rezultantaj el tiu situacio. La verko senfundamentigas la miton de la supoza neceso de "lingua franca" en la sciencoj kaj teknikoj surbaze de argumentaro entute pragmatika kaj nepre necesa al ĉiuj kiuj volas doni novan impeton al la scienca kreiveco. Ĝi havigas multajn klarigojn kaj informojn por kompreni kio okazas. En kompleta foresto de longdaŭra vizio kiu karakterizas la plimuton el la nuntempaj industriaj socioj, per pritrakto de fundamenta problemo pri kiu, laŭ iuj, konvenas ĝin flankenlasi, ĝi ŝtopas vakuon kiu plagas la nunan penson.