La vorto de la OKK-prezidanto

Publié le dimanĉo 13a decembro 2009 par Vito

Ni krizkontraŭu ! Kia socia organizado por la estonteco ?

Ni volegas prezenti kongreson
proksima al niaj kolektivaj nunaj
zorgoj.

Krizo havas kaŭzojn bone
konatajn kaj devigas nin komenci
profundajn tujajn ŝanĝojn
.
Sed kiujn ?
Tiel ni alpaŝos, kun fakuloj,
konkretajn problemojn el nia
medio :
 la abelmortado kaj la
akvopoluado. Ĝi pridemandas
niajn kutimajn agmanierojn
pri nia nutro-produktado. Ni
bone scias ke ni nepre kontestu
nian aktualan organizadon je
la elpaŝo al la naturo, sed kiu
elektota vojo ?
Ni spronu niajn pripensojn per :
 debato pri kriza eliro, evoluoj
kaj proponoj.
 la dokumenta filmo pri Louis
Guilloux « la nesubiĝinto »,
engaĝita pensisto kaj verkisto. Li
konkretigis siajn agadideojn...

Kaj eĉ en la arta programo ni
trovos pripensigajn elementojn,
tra la tekstoj de Gijomo kaj la
verkaĵo de Pablo Neruda (Canto
General).

Estu trankvilaj, ni antaŭvidis
malstreĉajn momentojn meze
de tiuj gravaj debatoj.

Momentoj por spiri kaj eskapi,
malkovrante ĉirkaŭaĵon de San
Briego, ĝian belan golfeton kaj
belan regionon per la tuttagaj
proponitaj ekskursoj :
 tiu ĉi oriente de la
departemento, kadre de Argoato
(argoat bretonlingve = interna
parto de Bretonio). Vi malkovros
la mezepokan urbon Dinan kaj
ĝian ĉirkaŭaĵon.
 tiu alia okcidenta ekskurso
(vidu malsupre) malkovrigos al
vi marbordojn kaj lokajn
specialaĵojn.

Kaj evidente kulturajn, amuzajn
vesperojn.

Kongreso por pripensi nian
estontecon antaŭ ol aliaj homoj
pensos ĝin anstataŭ ni.

Por la OKK
(Organiza Kongresa Komitato),
La prezidanto : Philippe Stride