LABORGRUPO...

Publié le lundi 13 mars 2006 par gerard-kongreso

Ne temas pri prelego, sed pri laborgrupo, animata de kaj direktita al
aktivuloj de SAT-Amikaro.

La temo estas : pri la varbopolitiko de SAT-amikaro
 Kiel plej efike utiligi la jam disponeblan materialon ?
 Kion pli ni bezonas ?
 Kiun publikon ni precize celu ?
 Per kiaj argumentoj ?
 Praktika diskuto ĉirkaŭ projekto de ĝenerala flugfolio pri Esperanto
kaj la specifeco de SAT-Amikaro.

Tiu laborgrupo okazos dimanĉe posttagmeze, tiel ke la eventualaj
rezultoj de la laboro povu esti prezentitaj al la kongreso.