Le Progrès du Finistère - 1er septembre 1934

Bolŝevista manovro en Lesconil.

Ĉe la rubriko "Esperantistaj ferioj de l’instruado", ni raportis en nia lasta numero la ĉiutagajn skandalojn, kiujn spertis la bela urbeto Lesconil, de la 9a de aŭgusto, kiam malfermiĝis la internacia Esperanto-kongreso.

De du semajnoj okazas nur interbatiĝoj kaj kvereloj inter kvietaj baniĝantoj kaj Esperantistoj. La "Internacio" estas blekita taglonge, pasantaj pastroj estas insultataj, molestataj, dispuŝitaj, bienoj estas okupataj sen permeso !

La vivo jam ne estas rozkolora en Lesconil, kaj jam multaj baniĝantoj kun ilia familio forlasis la hotelojn, kie ili venadis de pluraj jaroj, firme promesante al si, ke ili neniam plu revenos. La "laborista esperantismo" malutilis la lokan komercon.

La tradicia procesio de l’Pardono, kiu ĉi-jare okazis la 26an de aŭgusto, estis provoko laŭ la komunistoj, do ili decidis ĝin fuŝi ! Ili unue asertis, ke ĝi ĝenos la trafikon. La argumento estis nekredebla ; sed ili havigis al si de la tro malforta urba aŭtoritato, la permeson kunirantare defili, eĉ meze de la vilaĝo, kie ili asertis, ka la procesio malhelpus la trafikon, - kaj la translokon de la tradicia procesio en irvojon ekstervilaĝan kaj alkampvojan.

Admirinde kuraĝa kaj energia, S-ro Paroĥestro de Lesconil ne konsentis, ke iu improviza kaj okaza kunirantaro anstataŭigas tradician kaj laŭleĝan procesion, li deklaris sian firman intencon, ke li sekvos la kutiman irvojon.

Ĉu la Pardono, kutime tiel kvieta kaj gaja, estos ĉi-jare provoko skandala, eĉ eble sanga ?

 La prefekta aŭtoritato alimaniere decidis pri ĝi. Ĝi findecidis malpermesi ĉiun kunirantaron aŭ procesion dum la 26a de aŭgusto, kaj plenumis siajn decidojn per granda disvolvo de policforto.

Tiel la tago estis tre kvieta, kvankam sub la faldoj de la ruĝa flago, ornamata per falĉileto kaj martelo, parolantoj, starantaj malantaŭ la savboata ŝirmejo, provis plurfoje amasigi la publikon, kiu restis ne interesata.