Letero de Michael Moore al G. W. Bush sojle de milito

Publié le samedi 21 août 2004 par admin_sat

Lundon, 03.03.17

George W. Bush
1600 Pennsylvania Ave.
Washington, DC

Guberniestra Moŝto,

Jen hodiaŭ do, laŭ viaj vortoj, "la momento de la vero", la tago kiam "Francio kaj la resto de la mondo devos ludi malkaŝe montrante siajn kartojn." Mi ĝojas aŭdi, ke tiu tago finfine alvenis. Mi ja devas diri, ke travivinte 440 tagojn da mensogado kaj senprotesta allasado de krimoj, mi ne estas certa, ĉu mi povus elporti multe pli. Plezurigas min aŭdi, ke hodiaŭ estas la Tago de la Vero, ĉar mi havas kelkajn verojn, kiujn mi ŝatus kundividi kun vi.

1. Praktike NENIU en Usono (se escepti frenezajn radioparolistojn kaj la televidon "Fox News") entuziasmas pri via milito. Fidu min ĉi-kampe. Paŝu ekster la Blanka Domo kaj sur iu ajn usona strato kaj provu trovi kvin personojn, kiuj PASIE sopiras mortigi irakanojn.VI NE TROVOS ILIN ! Kial ? Ĉar NENIU irakano iam ajn venis ĉi tien kaj mortigis iun ajn el ni ! Neniu irakano eĉ minacis tion fari. Vi sciu, jen kiel pensas ni, mezumaj usonanoj : Se iu ne estas perceptata kiel danĝera por nia vivo, tiam, egale ĉu tion vi kredas aŭ ne, ni ne deziras mortigi lin. Strange, kiel tio funkcias, ĉu ne ?

2. Viaj armiloj de amasa distrado ne efikas : viaj elturniĝoj ne trompas la plimulton el la usonanoj, kiuj neniam elektis vin. Ni scias, kiuj estas la realaj demandoj gravaj por nia ĉiutaga vivo, kaj neniu el ili rilatas al Irako. Minacas nin aliaj problemoj : du kaj duono milionoj da laborpostenoj perditaj, ek de kiam vi prezidentiĝis ; la borso transformita al kruela ŝerco, ĉar neniu scias, ĉu la pensionoj ankoraŭ haveblos, kiam ni emeritiĝos ; benzino je prezo de preskaŭ du dolaroj... La listo longiĝas plu kaj plu. Bombi Irakon forigos neniun el tiuj problemoj. Por ke la situacio pliboniĝu, sufiĉas, ke vi foriru.

3. Kiel Bill Maher diris pasintan semajnon, ĝis kia malsupro vi devos fali por perdi la popularecan konkuron kun Saddam Hussein ? La tuta mondo estas kontraŭ vi, S-ro Buŝ. Kalkulu en ĝin viajn usonajn samlandanojn

4. La Papo diris, ke tiu milito estas maljusta, ke ĝi estas PEKO. La Papo ! Sed, eĉ pli grave, la Dixie Ĉicks nun elŝtupis kontraŭ vi ! Ĝis kia grado devos malboniĝi la situacio antaŭ ol vi konscios, ke via armeo en tiu milito estas unuhoma : vi sola ? Kompreneble, temas pri milito, en kiu vi persone ne devos batali. Ekzakte kiel en la tempo, kiam vi svenis for sen oficiala permeso, dum malriĉuloj iris al Vjetnamio anstataŭ vi.

5. El la 535 Kongresanoj, nur UNU (Senatoro Johnson, el Suda Dakoto) havas filon en la armeo ! Se vi vere volas defendi Usonon, bonvolu tuj sendi viajn ĝemelajn filinojn al Kuvajto, kie ili surmetos la vestojn, kiuj protektas kontraŭ ĥemiaj armiloj. Kaj ne nur vi, ankaŭ ĉiu Kongresano kun filo aŭ filino je armea aĝo oferu ilin al la milita fortostreĉo. Kion vi diris ? Vi ne SAMOPINIAS ? Ĉu vere ? Nu, bone, imagu : ankaŭ ni ne samopinias.

6. Fine, ni amas la francojn. Jes ja, ili fojfoje stulte mispaŝis. Certe, kelkaj el ili povas esti pli ol iom agacaj. Sed ĉu vi forgesis, ke ni ne havus ĉi tiun landon, Usonon, se la francoj siatempe ne intervenus ? Ke dum la Revolucia Milito nur dank’ al ilia helpo ni venkis ? Ke niaj plej grandaj pensantoj kaj fondintaj patroj – Thomas Jefferson, Ben Franklin, ktp – pasigis multajn jarojn en Parizo, kie ili perfektigis la konceptojn, kiuj kondukis al nia Deklaro pri Sendependeco kaj nia Konstitucio ? Ke nian Statuon de Libereco donis al ni Francio, ke tiu, kiu konstruis la Ĉevrolet-aŭtojn, estis franco, kaj ke paro da francaj fratoj inventis kinon ? Kaj nun la francoj faras tion, kion nur vera amiko povas fari : diri al vi la veron pri vi mem, rekte, sen miela saŭco. Ĉesu koleri pri la francoj kaj danku ilin, ĉar ĉi-foje ili escepte pravas. Vi sciu, vere estas bedaŭrinde, ke vi ne pli vojaĝis antaŭ ol preni sur vin la prezidentecon. Via nescio pri la mondo ne nur igis vin aperi stulta, ĝi puŝis vin en angulon, el kiu vi ne povas elsavi vin.

Nu, tamen ĝoju, ne ĉiuj informoj estas aĉaj. Se vi plenumos viajn atakplanojn, verŝajne la milito baldaŭ finiĝos, ĉar, se mi ĝuste vidas, ne multaj irakanoj pretas oferi sian vivon por protekti Saddam Hussein. Post kiam vi "gajnis" la militon, vi ĝuos grandan altiĝon en la sondadoj pri populareco, ĉar ĉiu ŝatas venkinton, kaj ĉiu ŝatas vidi jen kaj jen belan bruan postaĵbatadon (ĉefe se la pugo anas al la Tria Mondo !) ?

Faru do vian plejon por rajdi plu sur la venkĉevalo ĝis la elektoj de venonta jaro. Jes ja, tiuj ankoraŭ longe distancas, ni do ĉiuj havos latempon ĝui bonan ha-ha-ridon, dum ni observos la ekonomion sinki pluen en la neceseja kuvo !

Sed, ej !, kiu scias ?, eble vi trovos Osaman kelkajn tagojn antaŭ la elekto ! Komencu pensi tiudirekte ! Tenu esperon viva ! Mortigu irakanojn ! Ili ja havas nian benzinon.

Via,

Michael Moore
www.michaelmoore.com

Traduko el la usona fare de Claude Piron