Lingva diskriminacio ĉe Uniĝintaj Nacioj

Publié le dimanche 8 août 2004 par admin_sat

La dua artikolo la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj garantias al
ĉiuj civitanoj de la mondo la samajn rajtoj senrigarde al sia gepatra lingvo, socia aŭ nacia deveno. Tamen, por Uniĝintaj Nacioj, kaj organizoj financitaj per la tutmonda organizo, ne ĉiuj havas la samajn ŝancojn por fariĝi bone pagitaj tutmondaj funkciuloj. Pli kaj pli postenoj, oficiale malfermitaj al ĉiuj civitanoj de la mondo, estas neoficiale rezervataj al denaskaj parolantoj de la angla. Nur tiuj homoj kiuj denaske scipovas la angla, ĉu apartenaj al sociaj elitoj, ĉu apartenaj al anglalingvaj nacioj kaj landoj, povas esperi al bone pagitaj postenoj kiel funkciuloj de Uniĝintaj Nacioj.

Eŭropa Esperanto-Unio, ekde jam unu jaro, informas politikistojn pri ĉi tiu formo de diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla. Eŭropaj politikistoj kaj juraj spertuloj samopinias kun Eŭropa Esperanto-Unio : postuli denaskan scipovon de la angla por internacia posteno, oficiale malfermita al ĉiuj civitanoj de la mondo, estas diskriminacia. Sekvo de tia diskriminacia praktiko estas kreskanta bezono de denaskaj parolantoj de la angla. Ne sufiĉas ke homoj ege bone lernas la anglan. Ne sufiĉas ke ĉiam pli da studentoj elektas britajn, usonajn kaj aŭstraliajn universitatojn. Internaciaj organizoj pli kaj pli nur volas homojn kiuj perfekte regas la anglan kiel denaskan lingvon.

Esperanto estas lingvo de paco, egaleco kaj diverseco. Nia movado ne diskriminacias sur bazo de lingvo. La nuna internacia komuniksistemo, bazita sur la ĉefa aŭ nura uzado de la angla lingvo, tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo. Tia komuniksistemo estas fundamente maldemokratia. Tia malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro.
Dafydd ap Fergus

Ekzemploj de anoncoj :
Internacia Kortumo de Justeco
(Hago, Nederlando)
anonco
Post title : Judge’s secretary
Engliŝ mother tongue

Internacia Centro por Genetika kaj Bioteknologia inĝenierado
(Trieste, Italio) (kunlaboranta membroorganizo de Uniĝintaj Nacioj)
anonco

ICGEB VACANCY NOTICE
Position Title : Secretary
Languages : Engliŝ mother tongue. Good knowledge of Italian desirable.
The ICGEB offers an attractive tax-free salary within the United
Nations common system including pension benefits and health insurance.

Monda Turisma Organizo (Madrid, Hispanio)
anonco
POST TITLE : Ĉief, Press and Communications
Languages : Engliŝ mother tongue or language of education. Good
working knowledge of Spaniŝ and Frenĉ. Knowledge of Russian and/or
Arabic would be an advantage

Monda Organizo pri Sano
anonco
Position : Publications Manager,
Languages : * Mother tongue Engliŝ, excellent working knowledge of
Frenĉ. Knowledge of Spaniŝ an asset. Dr Jonathan D. Quick, Director, Essential Drugs and Medicines Policy, World Health Organisation, 20 Avenue Appia, 1211 Geneva 27, Tel.
41.22.791.4443/3519 - Fax : 41.22.7914730 -

Ĉirkaŭmedia Programo de Uniĝintaj Nacioj
(GRID, Ĝenevo, Svislando)
Editor for GEO-3 Data Compendium Engliŝ as mother tongue (or at least "good" command of Engliŝ spoken/written)
Mr. Ron Witt, UNEP/DEWA Eŭrope Regional Coordinator

Monda Centro por Sanevoluo (WHO)
(Kobe, Japanio)
anonco
VACANCY NOTICE FOR TEMPORARY SECRETARY
TITLE : Secretary I (Engliŝ, mother tongue)

Oficejo de Alta Komisario por Homaj Rajtoj
(Ĝenevo, Svislando)
Post Title and Level : Editor, L-4
Engliŝ mother tongue with editing and drafting skills ; excellent knowledge of Frenĉ ; knowledge of other UN official languages, particularly Spaniŝ, would be hiĝly desirable ;

Internacia Atomenergia Agentejo
(Viena, Aŭstrio)
Position and Grade : Unit Head/Ĉief Editor (P-4)
Engliŝ as mother tongue or principal language of education.