PLEJ BONA KOMPANO MORTIS
Ĉiutage li dediĉis tempon al korektado de Esperanto-taskoj. Li estis membro kaj sekretario de Franca Esperanto-Instituto ; dum la SAT-Amikarakongreso okazinta en urbeto Quintin, Li organizis ekzamensesion. En la kadro de la sama Asocia aranĝo, sur podio li deklamis poeziaĵojn. 5 tagojn post sia reveno hejmen, la 20-an de Aprilo 1998 Marcel Ternant mortis.
La unuan fojon, kiam mi renkontiĝis kun Marcel, tio estis en publika prezentado de Esperanto ĉe la kultura centro de urbo Sannois (deparemento Val-d’Oise), en Oktobro 1971. La taŭgeco de la koncerna ekspozicio, kaj la klarigoj donitaj de Roland Grandière, firmigis ĉe mi la deziron lerni la Internacian Lingvon. Ekde tiu momento, mi regule ĉeestis al la kurso, kaj post kelkaj semajnoj Marcel proponis, ke ni daŭrigu la studadon en lia hejmo. Amikiĝo kun la tuta familio komenciĝis. La Liberecanaj ideoj jam konsistigis la ĉefan komunan punkton, kaj Esperanto aldoniĝis nature al ili. Paralelajn vojojn ni sekvis, havante komunan celon, tio estas aktivaĵoj en la sino de SAT-Amikaro, de la Liberecana SAT-Frakcio kaj de S.A.T..
Ekde la jaro 1949, Marcel komencis gvidi Esperanto-kursojn en multaj Parizaj ĉirkaŭurboj (Saint-Maur, Ermont, Sannois, Argenteuil, Bondy), kaj zorgis pri staĝoj eĉ organizitaj ekster la Pariza regiono (en urbo Nantes, en kastelo Grésillon).
En Januaro 1982, 3 monatojn post la kreiĝo de Parizregiona stacio Radio Esperanto, Marcel, Lucien Uzé kaj mi deĵoris dum kelkaj vendredoj, por anstataŭi la tiaman zorganton - Yves Peyraut. Ĉe la fino de la jaro 1983, kun multaj SAT-Amikaranoj Marcel partoprenis en Pariza manifestacio, sub la standardo de stacio Radio Esperanto, por subteni la ekzistadon de la tiamaj liberaj elsendoj ; oni vidu la kovrilpaĝon de la libro titolita Radio Libertaire, la voix sans maitre. En la sama tempo, tio estas de la fino de la jaro 1981 ĝis la jaro 1981, Marcel estis redaktanto de bulteno Liberecana Ligilo - la organo de unu el la SAT-Frakcioj. Lia lasta aktivaĵo por stacio Radio Esperanto okazis ankaŭ nelonge, la 21-an de Marto 1998 en urbo Saint-Ouen (departemento Seine-Saint-Denis) : Marcel deĵoris ĉe Esperanto-budo starigita en la kadro de festo dediĉita al la elsendoj de stacio Radio Libertaire.
Lia preferata temo estis la gramatika parto de Esperanto. Li plene posedis ne nur la Francan lingvon, sed ankaŭ la Germanan, kiun li lernis dum sia kaptiteco en Germanio ; tio helpis lin en la klarigado de la tiklaj punktoj. Li subtile kaj riĉoplene skribis poeziaĵojn, kaj tradukis signifoplenajn verkojn : fablojn de Jean de La Fontaine, kanzonojn de Georges Brassens kaj tutan kolekton da tekstoj de amikino Claudette Cheber. Lia edzino Juliette produktis en malgranda nombro broŝureton, kiu entenas kelkajn el liaj poeziaĵoj, kaj donacis al geamikoj ; ĝi ricevis la titolon Senpretendaj versoj, kaj poste estis titolata Rimoj.
En la komenco de la jaro 1998, Marcel konsentis esti kuntradukanto de baldaŭ aperonta libro Franclingve verkita de Maryvonne kaj Bruno
Robineau : Et leur vie, c’est la terre. Li komencis ankaŭ labori super tekstoj de kanzonisto Gaston Couté (1880-1911), originale verkitaj en la dialekto de regiono Beauce.
En marto 1992, Marcel transprenis de Roland Levreaud la respondecon por la duagrada perkoresponda kurso de SAT-Amikaro, kaj malavare plenumis tiun taskon, kvazaŭ tempo kaj mono ne ekzistus.
Marcel ne frekventis longatempe lernejon, kaj sukcesis en la ekzameno por la Lernatesto kiel unuarangulo en sia kantono. Lia patro komunikis al li la studemon, kaj Marcel aŭtodidakte, kaj poste per Kursoj de Artoj kaj Metioj, primajstris la elektrofakon.
La naturo lin dotis per spertaj manoj ; Marcel havis talenton por plezurlaboro, uzante malnovajn ilojn kaj maŝinojn renovigitajn aŭ meminiciate elfaritajn. Li kapablis ripari ĉiujn meĥanismojn, trovante lertajn solvojn. En la komenco de la jaro 1989, oni volis renovigi la SAT-oficejon ; Marcel proponis siajn servojn, por elfari novajn meblojn. Helpe de lia amiko Albert Haustrate, la tuta laboro estis farita hejme laŭ metodo de antaŭzorgita muntado. Vizitante la SAT-sidejon, oni ne povas ne vidi la 2 imponaj bibliotekojn, kiuj ebligas ordigi ĉefe librojn en longo de pli ol 10 metroj kaj alto de 2,30.
Kun la partopreno kaj helpo de Juliette, ĝis la fino de sia vivo Marcel provis harmonie apliki siajn ideojn al konkretaj realigoj per ĉiutaga, akurata kaj senprofitocela laboro.
Venontjare la SAT-Amikara kongreso okazos en Franĉkonteo - la provinco, kie Marcel naskiĝis.
Mi perdis ne nur kompanon, sed familianon.
Guy Cavalier.
el SAT-Amikaro n°531, julio 1998