MARCEL TERNANT

PLEJ BONA KOMPANO MORTIS

Ĉiutage li dediĉis tempon al korektado de Esperanto-taskoj.‭ ‬Li estis membro kaj sekretario de Franca Esperanto-Instituto ‭ ; ‬dum la SAT-Amikarakongreso okazinta en urbeto‭ ‬Quintin,‭ Li‬ organizis ekzamensesion.‭ ‬En‭ l‬a‭ k‬adro de la sama Asocia aranĝo,‭ ‬sur podio li deklamis poeziaĵojn.‭ 5 ‬tagojn post sia reveno hejmen,‭ ‬la‭ ‬20-an de Aprilo‭ ‬1998‭ ‬Marcel Ternant‭ ‬mortis.

La unuan fojon,‭ ‬kiam mi renkontiĝis kun‭ ‬Marcel,‭ ‬tio estis en publika prezentado de Esperanto ĉe la kultura centro de urbo‭ ‬Sannois‭ (‬deparemento Val-d’Oise‭)‬,‭ ‬en Oktobro‭ ‬1971.‭ ‬La taŭgeco de la koncerna ekspozicio,‭ ‬kaj la klarigoj donitaj de Roland‭ ‬Grandière,‭ ‬firmigis ĉe mi la deziron lerni la Internacian Lingvon.‭ ‬Ekde tiu momento,‭ ‬mi regule ĉeestis al la kurso,‭ ‬kaj post kelkaj semajnoj‭ ‬Marcel‭ ‬proponis,‭ ‬ke ni daŭrigu la studadon en lia hejmo.‭ ‬Amikiĝo kun la tuta familio komenciĝis.‭ ‬La Liberecanaj‭ ‬ideoj jam konsistigis la ĉefan komunan punkton,‭ ‬kaj Esperanto aldoniĝis nature al ili.‭ ‬Paralelajn vojojn ni sekvis,‭ ‬havante komunan celon,‭ ‬tio estas aktivaĵoj‭ ‬en la sino de SAT-Amikaro,‭ ‬de la Liberecana SAT-Frakcio kaj de S.A.T..

Ekde la jaro‭ ‬1949,‭ ‬Marcel‭ ‬komencis gvidi Esperanto-kursojn en multaj Parizaj ĉirkaŭurboj‭ ‬(Saint-Maur,‭ ‬Ermont,‭ ‬Sannois,‭ ‬Argenteuil,‭ B‬ondy‭)‬,‭ ‬kaj zorgis pri staĝoj eĉ organizitaj ekster la Pariza regiono‭ (‬en urbo‭ ‬Nantes,‭ ‬en kastelo‭ ‬Grésillon‭)‬.

En Januaro‭ ‬1982,‭ ‬3‭ ‬monatojn post la kreiĝo de Parizregiona stacio‭ ‬Radio Esperanto, Marcel,‭ ‬Lucien Uzé‭ ‬kaj mi deĵoris dum kelkaj vendredoj,‭ ‬por anstataŭi la tiaman zorganton‭ ‬-‭ ‬Yves Peyraut.‭ ‬Ĉe la fino de la jaro‭ ‬1983,‭ ‬kun multaj SAT-Amikaranoj‭ ‬Marcel‭ ‬partoprenis en Pariza manifestacio,‭ ‬sub la standardo de stacio‭ ‬Radio Esperanto,‭ ‬por subteni la ekzistadon de la tiamaj liberaj elsendoj ‭ ; ‬oni vidu la kovrilpaĝon de la libro titolita‭ ‬Radio Libertaire,‭ ‬la voix sans maitre.‭ ‬En la sama tempo,‭ ‬tio estas de la fino de la jaro‭ ‬1981‭ ‬ĝis la jaro‭ ‬1981,‭ ‬Marcel‭ ‬estis redaktanto de bulteno‭ ‬Liberecana Ligilo‭ ‬-‭ ‬la organo de unu el la SAT-Frakcioj.‭ ‬Lia lasta aktivaĵo por stacio‭ ‬Radio Esperanto‭ ‬okazis ankaŭ nelonge,‭ ‬la‭ ‬21-an de Marto‭ ‬1998‭ ‬en urbo‭ ‬Saint-Ouen‭ ‬(departemento‭ ‬Seine-Saint-Denis‭) ‬ :‭ ‬Marcel‭ ‬deĵoris ĉe Esperanto-budo starigita en la kadro de‭ f‬esto dediĉita al la elsendoj de stacio‭ ‬Radio Libertaire.

Lia preferata temo estis la gramatika parto de Esperanto.‭ ‬Li plene posedis ne nur la Francan lingvon,‭ ‬sed ankaŭ la Germanan,‭ ‬kiun li lernis dum sia kaptiteco en Germanio ‭ ; ‬tio helpis lin en la klarigado de‭ l‬a tiklaj punktoj.‭ ‬Li subtile kaj riĉoplene skribis poeziaĵojn,‭ ‬kaj tradukis signifoplenajn verkojn :‭ ‬fablojn de‭ ‬Jean‭ ‬de La Fontaine,‭ ‬kanzonojn de Georges‭ ‬Brassens‭ ‬kaj tutan kolekton da tekstoj de amikino‭ ‬Claudette‭ ‬Cheber. Lia edzino‭ ‬Juliette‭ ‬produktis en malgranda nombro broŝureton,‭ ‬kiu entenas kelkajn el liaj poeziaĵoj,‭ ‬kaj donacis‭ ‬al geamikoj ; ‬ĝi ricevis la titolon‭ ‬Senpretendaj versoj,‭ ‬kaj poste estis titolata Rimoj.

En la komenco‭ ‬de la jaro‭ ‬1998,‭ ‬Marcel‭ ‬konsentis esti‭ ‬kuntradukanto de baldaŭ aperonta libro Franclingve verkita de Maryvonne kaj‭ ‬Bruno
Robineau
 :‭ ‬Et leur vie,‭ ‬c’est la terre.‭ ‬Li komencis ankaŭ labori super tekstoj de kanzonisto‭ ‬Gaston Couté‭ ‬(1880-1911‭)‬,‭ ‬originale verkitaj en la dialekto de regiono‭ ‬Beauce.

En marto‭ ‬1992,‭ ‬Marcel‭ ‬transprenis de Roland‭ ‬Levreaud‭ ‬la respondecon por la duagrada perkoresponda kurso de SAT-Amikaro,‭ ‬kaj malavare plenumis tiun taskon,‭ ‬kvazaŭ tempo kaj mono ne ekzistus.

Marcel‭ ‬ne frekventis longatempe lernejon,‭ ‬kaj sukcesis en la ekzameno por la Lernatesto kiel unuarangulo en sia kantono.‭ ‬Lia patro komunikis al li la studemon,‭ ‬kaj‭ ‬Marcel‭ ‬aŭtodidakte,‭ ‬kaj poste per Kursoj de Artoj kaj Metioj,‭ ‬primajstris la elektrofakon.

La naturo lin dotis per spertaj manoj ‭ ; ‬Marcel‭ ‬havis talenton por plezurlaboro,‭ ‬uzante malnovajn ilojn kaj maŝinojn renovigitajn aŭ meminiciate elfaritajn.‭ ‬Li kapablis ripari ĉiujn meĥanismojn,‭ ‬trovante lertajn solvojn.‭ ‬En la komenco de la jaro‭ ‬1989,‭ ‬oni volis renovigi la SAT-oficejon ‭ ; ‬Marcel‭ ‬proponis siajn servojn,‭ ‬por elfari novajn meblojn.‭ ‬Helpe de lia amiko‭ ‬Albert Haustrate,‭ ‬la tuta laboro estis farita hejme laŭ metodo de antaŭzorgita muntado.‭ ‬Vizitante la SAT-sidejon,‭ ‬oni ne povas ne vidi la‭ ‬2‭ ‬imponaj bibliotekojn,‭ ‬kiuj‭ ‬ebligas ordigi ĉefe librojn en longo de pli ol‭ ‬10‭ ‬metroj kaj alto de‭ ‬2,30.

Kun la partopreno kaj helpo de‭ ‬Juliette,‭ ‬ĝis la fino de sia vivo‭ ‬Marcel‭ ‬provis harmonie apliki siajn ideojn al konkretaj realigoj per ĉiutaga,‭ ‬akurata kaj senprofitocela laboro.

Venontjare la SAT-Amikara kongreso okazos en Franĉkonteo‭ ‬-‭ ‬la provinco,‭ ‬kie‭ ‬Marcel‭ ‬naskiĝis.

Mi perdis ne nur kompanon,‭ ‬sed familianon.

Guy Cavalier.

el SAT-Amikaro n°531, julio 1998