Mervili - noktofesto

Publié le mardi 15 décembre 2009 par Guy Martin , mis a jour le jeudi 17 décembre 2009

Kongresejo - Hiliono - Sabaton la 3an de aprilo 2010 ekde la 18a

Mervili estas tradicia bretona muzikgrupo el kvar muzikistoj : unu vjelistino, unu sakŝalmisto kaj du geviolonistoj.
La muziko de Mervili estas borduna muziko, kun varma, riĉa kaj vigla sono, kiu taŭgas tiel bone al gajaj melodioj kiel al splenaj plorkantoj. Tiuj tradiciaj bretonaj muzikaĵoj ebligas al la publiko aŭ ilin aŭskulti, aŭ danci laŭ ili.
Mervili ĉarmos niajn orelojn trifoje dum la unua vespero de la kongreso :
 dum la aperitivo ;
 post la vespermanĝo, en la koncertsalono, Mervili proponos al ni melodiojn de la Renesanco, el kies epoko rezultas la nuna bretona muziko ;
 post tiu koncerto, Mervili dancigos nin dum balo, kiu nomiĝas en la bretona lingvo « nokta festo ». Tiu grupo havos bonan rimedon por ke ĉiuj povu danci : du el la muzikistoj venos en la rondo por kanti kaj instrui la paŝojn al la publiko. Certe la etoso bonegos.