Neceso de lingva "eŭro"

Publié le dimanĉo 8a aŭgusto 2004 par admin_sat

Ĉu vi imagis la situacion en kiu vi estus se la britaj registaro kaj profitemistaj medioj estus sukcesintaj trudi la britan pundon kiel solan monan referencon de la Eŭropa Unio ?
Ja certe la registaroj, la elektitoj, la ekonomikaj medioj kaj la popoloj estus tion kontraŭstarintaj.

Sed ni tamen imagu tion.
En la tuta Eŭropa Unio, ekzakte same kiel en ilia propra lando, je ĉiuj niveloj, la civitanoj de ŝia Reĝina Moŝto ne bezonus peni por "traduki" sian monon, t.e. taksi la valoron de varo aŭ servo.

La sola ŝanĝo de iliaj kutimoj troviĝus en multe plivastigita zono de ilia aplikado. Ĉiuj problemoj estus por la aliaj, kiuj estus devigataj elteni ĉiujn malagrablaĵojn de la ŝanĝigo.

Imagu nun, ke sub la premo de la samaj medioj, kun aktiva kaj pasiva kunlaborado, kaj ĉefe kun kompliceco de tiuj, kiuj okupas ŝlosilajn postenojn en la landoj de la Eŭropa Unio, ni estus altrude devigataj uzi unikan referencan lingvon, kiu estus ilia propra.

Ni jam ne plu estas sur la tereno de la imago : tiu situacio jam envojiĝas kaj estas multe pli peza je minacoj. Por la brita registaro, tio estas la perspektivo esti definitive liberigita de la devigo instrui aliajn lingvojn ol sian propran ; por ties civitanoj la ebleco translokiĝi kvazaŭ ili, insulanoj, estus fariĝintaj la mastroj de la kontinento. La ŝanĝiĝo estus je ilia avantaĝo. Forestus bezono penade provi altkoste alkutimiĝi al nova lingvo ĉar ili jam denaske alkutimiĝis je la malfacilaĵoj de ilia propra : ili falis en la kaldronon [1].

Por alkutimiĝi al tio, ĉiuj aliaj homoj kaj landoj jam investas multege da mono kaj tempo, kiu mankas al ili por akiri pliajn konojn kiuj ankaŭ mankos al ili en la profesia vivo, kaj ili bezonos, je altega kosto, ne kelkajn tagojn aŭ semajnojn kiel por alkutimiĝo al eŭro, sed jarojn aŭ eĉ eventuale jardekojn por akiri konon kiu neniam igos ilin egalaj al la denaskaj anglalingvanoj.

Ĉi lastaj povos enprofundiĝi en interesa kaj valoriga kariero : ili estos la unuaj.
Iuj ne komprenis ke la ludo estas falsa.
Kaj kion pensi pri popoloj kies lingvoj multe pli malsimilas al la angla ol plimulto el la eŭropaj lingvoj : Ĉinoj, Koreoj, Japanoj, Araboj...

Ĉu estas vi, kiu malfermos al ili la okulojn ?