New Statesman - 22 mai 2008 (eo)

Traduko de artikolo aperinta angle en New Statesman  :

www.newstatesman.com/society/2008/05/esperanto-language-anti-world

Disvastiĝo tutmonda

Observoj pri Esperanto

Ne probablas, ke George Soros, Japanaj anarkistoj kaj William Shatner havas multon komunan - escepte, eble, sian kundividitan studon de Esperanto, la "internacia helplingvo" nun pli ol 120 jara kaj multe antaŭenigata de aktivuloj en Hokkaido, Japanio, antaŭ la ĉisomera G8-a pintkunveno.

Inventita en 1887 de d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof, Esperanto estas
planlingvo kun latinidaj kaj ĝermanaj radikoj, belarusa fonologio, kaj slava semantiko. La juna oftalmologo volis pontolingvon por trarompi la lingvajn barilojn, kiuj ĉie ekzistis en lia hejma regiono en Pollando, kie diversaj etnaj kaj lingvaj grupoj loĝis en relativa izoliteco inter si - izoliteco, kiu estigis timon, suspektemon kaj foje perforton.

Estis multaj provoj diskonigi la vorton, sed la lasta ŝpruco da entuziasmo
venis de inter nuntempaj kontraŭkapitalismaj organizintoj, kiuj esperas uzi ĝin por plifaciligi internacian agadon.

La Esperanta ligo por libereco en Hokkaido (Libera Esperanto-Asocio en
Hokkajdo), unu el la multaj japanaj grupoj kunordigantaj la protestojn
kontraŭ la G8-a pintkunveno, deklaras vidi Esperanton kiel "simbolon de
egaleco kaj internaciismo" .

Ĝiaj celoj estas duopaj : unue, vidi Esperanton uzata por helpi komunikadon inter japanaj kaj fremdaj aktivuloj ; kaj due, por la kontraŭ-G8-a movado, stimuli la studadon de la lingvo.

Multaj el la dokumentoj produktitaj de la Japana kontraŭ-G8-aj grupoj havas enretajn anglajn kaj Esperantajn tradukojn, kaj la Esperantistoj loĝantaj en Hokkaido internacie alvokis grupojn studi kaj praktiki la lingvon en la tagoj antaŭ la pintokunveno je la 7a-9a de julio.

La alvokoj eĥas tiujn de kreskanta nombro da Esperanto-studgrupoj tutmonde de Brazilo ĝis SudKoreio.

Provi establi komunan lingvon estas taktiko, sed ankaŭ reflektas ideologion - provi subfosi la lingvan hierarkion de superregaj lingvoj. Aktivuloj argumentas ke, ĝuste kiel la kombinitaj loĝantaroj de la G8-aj landoj, kiu regulas la mondon, estas nur 14 procentoj el la tutmonda loĝantaro, denaskaj parolantoj de la angla, kiu superregas la parolatan vorton, konsistigas apenaŭ pli ol 5 procentojn de la monda loĝantaro.

Komputilsagacaj kontraŭkapitalistoj trovis, ke liberfontaj programaroj -
interalie Linux, OpenOffice kaj Mozilla - laboras per Esperanto ekde 2003.
Indymedia, la sendependa amaskomunikilara rimedo, priparolas transiron de la angla al Esperanto por internaciaj komunikadoj. La Finna lingvisto Jouko Lindstedt taksas, ke 10 milionoj da homoj tutmonde studis Esperanton.

Kvankam ĝi estas plej alirebla por denaskaj parolantoj de Hindeŭropaj
lingvoj, Esperanto ĉiam trovis fervorajn subtenantojn en Azio (Japanaj
anarkistoj uzis Esperanton por komuniki kun Eŭropaj kolegoj antaŭ la Unua Mondmilito). En Ĉinio, kiel jam antaŭ 1913, la landa unua anarkista revuo, La Voĉo de la Popolo, debutis en Esperanto. La totalismaj reĝimoj de Hitlero kaj Stalino konsideris Esperanton "danĝera" kaj ekzekutis aŭ malliberigis eminentajn Esperantistojn.

En Mein Kampf, Hitlero kondamnis la lingvon kiel ilon de la internacia juda konspiro ; Stalino asertis, ke ĝi estis "la lingvo de spionoj".

En Marto ĉi-jare, eniri Japanion estis malpermesite al la germana aktivulo Martin Kraemer fare de responsuloj ĉe la haveno de Sapporo-Otaru, kie li alvenis ludante "La Internacian" per sia trumpeto, invitita de Sapporo-a Esperanto-Ligo por helpi prepari la protestojn kontraŭ la G8-a pintkunveno.

Ĉu estas kontraŭdiro por "kontraŭtutmondigaj" aktivuloj deziri tutmondan komunikilon ? Ne vere. La malo de tutmondiĝo ne estas izoliteco.

La Esperanto-Ligo por libereco en Hokkaido klarigas : "Dum la malamiko antaŭenpuŝas la rapidon de tutmondiĝo, estas ĉiam pli grava por ni kune antaŭeniri kaj realigi internaciigitan solidarecon."

En ĉi tiu spirito, Esperantistoj de Hokkaido vojaĝis al SudKoreio en Decembro 2007 por helpi ĉe la instalo de nova Korea grupo da radikalaj Esperantistoj.

Kiel oni diras en Esperanto : "Alia mondo estas ebla !".

Claire Provost