La komitato de SAT-Amikaro preparis ĉi tiun revuon por informi la membrojn pri agado dum la pasinta jaro. Vi do legos agad- kaj financ- raportojn.
Pli ol 25 % el la membraro respondis al la konsulto, kiun ni februare sendis per LS107. Analizon de la respondoj vi malkovros.
Ni daŭre ricevis artikolojn por La Sago, kiun ni publikigas kvankam la redakta skipo ne plu havas kunordiganton.
La 1an de majo, kiel ni jam anoncis, ni renkontiĝos en Greziljono por kongresi.
Jen detaloj pri via akceptado :
Eblas alveni sabaton la 30an de aprilo, vespermanĝi kaj tranokti.
- 9a30 : akcepto
![]() ![]() ![]() ![]()
|
NB : estos malgranda libroservo… eblas prepari mendon se Veronik’ ricevas ĝin antaŭ la 29a de aprilo,
ĉe libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
per mesaĝo ĉe 09 53 50 99 58
per letero al :
SAT-amikaro ESPERANTO
132 bd Vincent Auriol
FR- 75013 Paris
Nepre, anoncu vian partoprenon rekte al la kultura domo de Greziljono kun kopio al la komitato.
Indiku kiam vi alvenos, ĉu vi deziras liton, ĉu kaj kiam vi deziras manĝi.
Aliĝu per http://gresillon.org/aligho aŭ france http://gresillon.org/inscription aŭ retmesaĝe.
Ĉiu kunportu prefere sian littukon aŭ dormsakon.
Aparte por ĉi tiu kongreso, pro tuja renkontiĝo, sendu ĉekon je ordono « MCE Grésillon » rekte al la adreso de la sekretario :
B. Schumann / MCE
9 rue du Couradin
35510 Cesson-Sévigné
aŭ pagu surloke al SAT-Amikaro, kiu transdonos la ĉekojn.
Laŭplaĉe venu kun via partnero, kiu ne dezirus ĉeesti kunsidon sed babilos kaj promenos.
Por tiuj, kiuj alvenos sabaton, plaĉos tiu oferto de la artista staĝo :
Samedi 30, journée libre. 20h30 Théâtre. Le massacre du sultan Hamid de Clément MARAUD. Durée 1h30. Public 8 euros
Maison Culturelle de l’Espéranto :
Retadreso : kastelo(ĉe)gresillon.org
Poŝtadreso :
Grésillon, route du Lude
St. Martin d’Arcé
49150 BAUGÉ-EN-ANJOU
SAT-Amikaro :
Retadreso : sekretario(ĉe)sat-amikaro.org
Poŝtadreso : 132, 134 bd Vincent Auriol 75013 PARIS
La komitato de SAT-Amikaro