Nilvango (57), 19an de novembro 2008 : koncerto (libera eniro)

Muzika vespero je 19/11/2008 en Nilvango (Mozelo) ĉe la Socia Centro Alberto Kamuso (Centre Social Albert Camus)

La forumo de la civitanoj (Forum des citoyens), la asocio Espéranto-Thionville kaj EUROKKA el Tuluzo invitas vin al muzika vespero kun Aleĥandro Kosabelo (Alejandro Cossavella) mallonge Ale’, merkredon la 19an de novembro 2008 je la 20a15 ĉe la Socia Centro Alberto Kamuso (Centre Social Albert Camus) de Nilvango.

Li estas juna multfaceta kaj talenta artisto kiu ludas gitaron, komponas, verkas kaj kantas siajn proprajn kantojn.

Entute il eldonis kvin kompaktdiskojn, kies Strika Tango kun muzikistoj el diversaj landoj estas laŭ tute alia stilo, pli ekzota kun ritmoj sudamerikaj, kun influoj de bosanovo kaj salso.

Por tiu ĉi eŭropa turneo Aleĥandro enstudiiĝis denove kaj preparis novajn titolojn por disko kun stiloj diversaj de tango al skao kaj kanzono, tra regeo.

Li kantos aliajn versiojn de konataj kantoj de aliaj artistoj, en Esperanto, hispana kaj angla.

Li montros al ni lumbildojn profesiajn kun interesaj klarigoj el la tre bela regiono Bariloĉo (Bariloche), kiu estas unu el la plej bela de Argentino ĉe la piedoj de la montarĉeno Andoj.

Li proponos ekzercadon de la bazaj paŝoj de tango dancado.

Liaj kantoj kaj muzikoj ravos kaj ensorĉos vin....

Venu multnombre al tiu internacia kaj frateca vespero. Ĝi estos ne forgesebla !

Vidu la aliajn datojn de lia eŭropa turneo

Fonto : http://www.esperanto-thionville.ass0.fr/