Nova libro : La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo

Ni estas feliĉaj anonci al vi la publikigon de la dulingva libro (Esperanto-franca) "La Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo".

Iam estis eta krokodilo, kiu loĝis en bestoĝardeno. Sed, li ne estis feliĉa, li volis esti libera. Iun vesperon, li levis la kapon kaj vidis stelon, kiu brilegas...
Sekvu la aventuron de la Eta Krokodilo kaj la Verda Stelo, fabelo por etuloj kaj plenkreskuloj pri libereco, amikeco kaj espero por pli bela mondo.

Verkistoj : Cécilia Guérin & Maximilien Guérin
Eldonejo : L’Harmattan (Jeunesse)
ISBN : 978-2-343-23117-4

Vi povas aĉeti la libron en la SAT-Amikara libroservo aŭ en la eldonejo-retejo.

Ni deziras al vi plezuran legado-momenton !


Voir en ligne : Eldonejo-retejo