Pagigi la anglalingvanojn

Publié le mardo 12a aprilo 2005 par admin_sat

En parolado eldirita la 27an de marto en Bulonjo-ĉe-Maro* dum la celebrado de la centjara datreveno de la unua tutmonda kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 tiuurbe, s-ro Claude Piron, iama tradukisto en UN kaj Monda Organizo pri Sano, iama profesoro ĉe Ĝeneva Universitato, autoro de la libro « Le défi des langues – Du gâchis au bon sens » [« La defio de la lingvoj – El fuŝa mastrumado al sana prudento »] (Parizo : L’Harmattan, 1994), prezentis proponon, kiu sensacie efikis. Emfazante la konsiderindajn avantaĝojn, kiujn anglalingvanoj tiras el la mondskala situacio de la angla kaj la enorman financan pezon, kiun instrui tiun lingvon trudas al la impostpagantoj de pli ol 200 landoj, li proponis, ke la anglalingvaj Ŝtatoj financu, eĉ se nur parte, la instruadon de la angla en la resto de la mondo.

La horoj, kiujn milionoj da neanglalingvaj junuloj dediĉas al la lernado de la angla, disponeblas al iliaj angle parolantaj samaĝuloj por perfektigi sin en scienco kaj tekniko : tie kuŝas peko kontrau la reguloj de konkurenco kaj kontrau la principo akceli egalecon de ŝancoj por ĉiuj. Krome, el la monrimedoj investitaj en tiun lingvan trejnadon finfine rezultas, por la aliaj landoj, nur malsupera pozicio en ĉia interŝanĝo kaj ĉia traktado kun anglalingvaj personoj.

En la novliberalisma socio, en kiu ni vivas, por ĝui avantaĝon oni devas pagi. Britio enkasigas ĉiujare 700 milionojn da pundoj el la « lingvolernaj restadoj » tiulande aranĝitaj, kaj la prezidanto de British Council ne hezitis deklari : « Nia lingvo enspezigas al ni pli multe ol la nafto de la Norda Maro ». Estus juste, ke anglalingvaj impostpagantoj, al kiuj estas ŝparitaj, nur pro ĝustaloka naskiĝo, la mensaj kaj monaj investoj trudataj al la cetero de la mondo, kontribuu al la financado de la fortostreĉoj farataj de ĉiuj aliaj popoloj por povi renkonti ilin sur lingva tereno. Ĉu tio ne estus bonvena adapto de la principo « Tiu pagas, kiu poluas » ?

Tiu ĉi provokema propono ne malhelpas ĝian autoron rekomendi alternativon pli justan, pli ŝparigan kaj pli rapide efektivigeblan, kiun li povis testi kaj kompari kun aliaj paliativaj solvoj dum sia kariero de internacia plurlingva funkciulo : la Internacia Lingvo Esperanto.

Tiu ĉi esperantlingva parolado de Claude Piron estas nun legebla ĉe : Prelego de Claude Piron - Bulonjo-ĉe-Maro, 2005 03 27