Loka SAT-Amikara Grupo en pariza regiono

En la sidejo de la asocio / Au siège de l’association
Panorama vido internen de la Pariza sidejo de SAT-Amikaro.
Vue panoramique vers l’intérieur du siège Parisien de SAT-Amikaro.

Kontakto :
SAT-Amikaro Pariza Grupo
132-134, Boulevard Vincent-Auriol
75013 Paris
09 53 50 99 58
> Courriel

La Pariza Grupo de SAT-Amikaro zorgas pri la loka agado de SAT-Amikaro en Pariza regiono, kaj ĉefe en la asocia sidejo.

Vendredaj parol-rondoj en la sidejo

Parolrondo komenciĝas ĉ. 18h1/2, horo de Parizo (=UT+2 dum somero, UT+1 dum vintro) kaj povas daŭri ĝis 21h.
— Dum la epidemio pro kronviruso, la sidejo en Parizo restis fermita, la parolrondoj okazis nur per interreto —
— Nun, ni povas ĉeesti reale en la sidejo, tamen kun kondiĉo respekti distancon da 1 metro, kaj ĉeesti malpli ol 10 rondanoj —

Datoj

Temoj proponataj

6/3/2020 Arĥivoj Esperantistaj — Kiel aspektas, kie situas la arĥivoj societaj de Esperantujo, la bibliotekoj, kaj personaj kolektoj.
13/3/2020 Hodiaŭ, Vendredo, la 13-a ! — Ĉu vi timas ? aŭ esperas gajni monon ? amon ? ĉu vi kredas je sorto ?
20/3/2020 Urbaj balotoj — Kiel aspektas la politika situacio de Francio, inter la du balotoj ? ĉu gravas tiu baloto ?
27/3/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ĉu en via urbo, kiel en Parizo, la stratoj dezertas ? Ĉu pro malpli da aŭtomobiloj, la suno pli sunas kaj birdoj pli kantas ? Ĉu vi sidas la tutajn tagojn antaŭ ekrano ? preferas liton ? Ĉu en aliaj landoj estas same ?
3/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj !
10/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ĉu vi spektis la filmeton de TEJO, kiu montras diversajn reagojn : Esperantistoj kaj kronviruso — Ĉu vi spektis la "Symphonie confinée - Simfonio en hejmizolo" kiu ĝisdatigas famegan kanzonon de Bourvil, ankaŭ kantita de Marie Laforêt : "La Tendresse" — Ĉu vi legis tiun franclingvan artikolon en Le Monde, pri listigo de ĉiuj personaj kontaktoj kaj alproksimiĝoj aŭ preterpasoj : Le Monde
17/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ĉu vi spektis la filmeton de TEJO, kiu montras diversajn reagojn : Esperantistoj kaj kronviruso, dua filmo — Ĉu vi konas P-ron D. Raoult, kiu klarigas la relativan sendanĝerecon de K19, kaj temas ankaŭ pri la politiko de grandegaj firmaoj de sanigiloj (franclingve) : P-ro D. Raoult
24/4/2020 Kian morgaŭon ? — « La tago posta, ne estos reiro al la tago antaŭa » prave asertis la prezidento Makrono ! Nu ! Ek al la « posta tago » ! kio ŝanĝiĝos ? kio ŝanĝiĝu ? ĉu mi, ni ŝanĝiĝos ? ĉu la bankoj bonvolos helpi al ni, por ŝanĝi la mondon ? diru kiel vi, viaj familianoj, kolegoj, najbaroj antaŭvidas la estontecon ? ĉu kiel terkulturistoj ?
1/5/2020 Hodiaŭ, la 1-a de Majo... — Ĉu vi-mem nun multe laboras ? ĉu la K19 malaperig-is-as-os laboron ? aŭ nur laboristojn ? ĉu danki K19 pro nenifaro ? kiuj metioj nun plej efikas ? kiel kompreni tiun misteron, ke 3 kvaronoj de la kutimaj laborantoj, pro kvaranteno ne laboras, sed tamen ni ankoraŭ vivas ? ĉu tio instigas vin ĉesi labori ? ĉu vi manifestacias, la 1-an de Majo ?
8/5/2020 Baldaŭ finiĝos la kvaranteno ! — Ĉu okazos grandaj ĝojiĝoj, kiel okaze de la Liberiĝo (8/5/1945) ? Krom venki la epidemion, ĉu tiu izolado instruis al vi pozitivajn bonojn kaj alkutimiĝojn, eĉ rezignojn ? ĉu ĝi efikis ĉe vi, kiel la ekstermondiĝoj, praktikitaj de saĝuloj de eksaj civilizacioj ? ĉu tiu afero almenaŭ rilate al la planedo bonefikis ? aŭ ĉu oni bezonas pli terurajn danĝerojn ? Ĉu vi lernis amuzajn ŝercojn pri K19 ? rakontu ! Rigardu la deklaron de Kvarantazeno : https://www.sat-amikaro.org/IMG/mp4/kvarantazeno.mp4
15/5/2020 Ni feliĉas rekomenci nian kutiman parolrondon ĉe la sidejo de SAT-Amikaro ! — Fine de la lastsemajna reta babilrondo, aperis la demando pri konsekvencoj de la krizo en la medio de sociaj rilatoj.
Probable, la timo pro infektiĝo, la maskoj sur la vizaĝoj, pli kaj pli distancigos homojn unuj de la aliaj.
Tamen, ĉu tia afero estas nova ? Oni komparu kun la sociaj apartigoj/iĝoj de maljunuloj, kun la timo pro aliuloj, fremduloj, nombru la prigardajn surstratajn kameraojn, helikopteretojn, murojn, limojn, policistojn…
Esperantistoj celas malkonstrui limojn inter homoj, ĉu ne ? do kiel reagi, kiel lukti, kiel prizorgi niajn sociajn rilatojn, kamaradojn, amikojn, familianojn…
Tiucele, rendevuo ĉe la sidejo, de Sat-amikaro, por gustumi bonan momenton inter amikoj, kun unu bona glaso de vino ! La babilrondo restos ankoraŭ interrete atingebla por niaj amikoj, Francoj aŭ ne, kiuj ne povos ĉeesti surloke.
Do ĝis la venonta vendredo, fizike aŭ virtuale, la 15 de majo je la 18a kaj duono !
22/5/2020 Amikumi, aŭ sin maski ? — La epidemio de K19 ŝajnas devigi nin ĉiujn eviti aliulojn ; sed okaze de niaj interretaj konversacioj senteblas ĉies viva bezono kunesti (almenaŭ per pensoj) kun amikoj, amatoj.
Dum la lasta rondo ni iom pritemis pri la sencoj de "masko", pri ties parenceco kun "makulo", ties uzoj en Japanio, kie ekzistas du vortoj, ties teatra formo "persona".
Siaflanke, jam de la « Ni militas ! » de Makrono, nia kara Dzeka, kiu staras malantaŭ la montro-vitrego, kaj bedaŭrinde malantaŭ ferkrado, senŝancele prezentas afiŝeton kiu asertas, ke maski sian buŝon ne estas Esperantisma konduto. Sed Dzeka ne estas el karno, ŝi iom facile defias virusojn...
Nu : ĉu amikumi ? ĉu maski ? ĉu la nomo de la distanco inter homoj estas "metro" ? kiel ekvilibrigi la fartojn fiziologian kaj moralan ?
29/5/2020 Ĉu renkontiĝi "virtuale", aŭ "reale" ? — La epidemio de K19 malaperigis kunvenojn multdiversajn : amikarajn, familiajn, spektaklajn, religiajn, politikajn, laboristajn...
Ĉu vi hastas denove fizike kunveni kun membroj de viaj asocioj, sport-kluboj, sindikatoj, kaj revidi viajn samlaborejulojn ?
Aŭ : ĉu vi komencas ŝati la malpermeson/neeblecon reale renkonti aliajn homojn ? ĉu vi opinias ke la socia distanco, iĝu la normo de la nova kulturo de la "Posta Tago", fronte al la novaj danĝeroj kiuj minacos la mondon ?
Pri ĉio-tio ni diskutos... virtuale !
5/6/2020 Pluvivi ! Revivi ! — Refrandi la vivon, post persona malsano, post familia dramo aŭ metia fiasko, post socia krizego aŭ milito...
Denove vivi, post kvazaŭ vivĉeso, relerni gestojn, sentojn, relerni komuniki, ŝanĝi sian vivon, kaj helpi al aliuloj, por ke ili revivu...
Ĉu vi jam travivis tiajn okazojn ? ĉu K19 estis via unua traŭmo ? kion konsili al individuoj, al socio, por eltraŭmiĝi, por forgesi ĝuste, por malmorti...!
12/6/2020 Ĉu, konsekvence de KV19, aperos nova formo de rasismo ? — La epidemio, ne nur virusa estis : ĝi disvastigis ian paranojon (t.e. orgojlemo kun kredo, ke la aliuloj agas malamikeme), kaj dum la kvaranteno multaj regnoj severe aplikigis separigajn leĝojn.
Malami virusojn, aŭ homojn ?
Sinteza bildo de kronviruso19, antaŭ malnovega desegno de du vizaĝoj preskaŭ nehomaj, kun mienoj koleraj : Ĉu konsekvenco de la kvaranteno, kiu devigis separojn inter homoj, estos novaj formoj de rasismo / diskriminacio ?


Baldaŭ estos ĝeneraligitaj farmaciaj testoj (sangaj / genetikaj) kaj estos fabrikitaj multekostaj vakcinoj, kiuj separos homojn inter : aŭ rezistontoj, aŭ nerezistontoj.
Ĉu aperos novaj formoj de diskriminacioj (pro raso, klaso) ? de eŭgenismo ? Ĉu vi deziras scii, de kiu "raso" vi estas ? Ĉu ekzistas testoj por mezuri spiritan forton rezisti ?
Dum tiu parolrondo, pli ol kutime, ni kultivu : kaj kompatemon, kaj antikorpojn !
— Konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !*

Nesto kun ovoj
Ovoj en nesto, printempe ; simbolo de espero, de pluvivo, de revivo.
Interreta konversacio
Interreta konversacio inter Esperantistoj, per Jitsi.
Dzeka propagandas
Dzeka propagandas malantaŭ la ferkrado de la SAT-Amikarejo en Parizo.


Dzeka propagandas malantaŭ la ferkrado de la SAT-Amikarejo en Parizo.
Teksto de la afiŝeto

Staru je socia distanco !
Pro ĉies bonfarto, pro kronviruso 19, ni starigu distancojn


Pro ĉies bonfarto,
pro kronviruso 19,
ni starigu distancojn

SuperManiso


En la parol-rondo de SAT-Amikaro,
nek krokodili, nek manisi !

* Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon.
* Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiom alvoki en Francio(n)), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#", kaj ne malsciu, ke via telefonnumero estos videbla sur la ekranoj).

MuzikViruso
MakronViruso
"Sano ne estas varo"
"La santé n’est pas une marchandise" = "Sano ne estas varo", banderolo sur balkono en la 13-a kvartalo de Parizo, Aprilo 2020


Kelkaj freŝaj fotoj, el la kvartalo de SAT-Am en Parizo !

MurViruso cenzurita !
La sama loko, post du semajnoj : la murvirusa skribaĵo estas maskita per farbo !


La sama loko, post du semajnoj :
la skribaĵo estas nun maskita per farbo ;
iuj diligente laboras kontraŭ la murvirusoj !

-/7/2020 Temo anoncota...?
-/7/2020 Temo anoncota...?