Parizaj babilrondoj k kafejadoj

Nove (re)starigitaj babilrondoj :

Ekde vendredo 20a de januaro 2012 okazas praktikada babilrondo por progresantoj en la SAT-Amikarejo de la 18a ĝis la 19a30. Post la du unuaj vendredoj spertitaj, jam eblas diri ke tuj entradiciiĝis, ke la diskutado okazas ĉirkaŭ bona vinbotelo k/aŭ dolĉaĵoj, k povas esti tute diverstema, laŭ kontribuoj de la partoprenantaro. Estu bonvenaj !

Ekde mardo la 17a de januaro 2012 okazas konversacia rondo por progresantoj ankaŭ en la Ĉerizejo (UFE-sidejo), de la 18a ĝis la 19a.


Parizaj Eo-kafejadoj transiris la urbomurojn !

Post 3 sinsekvaj monatoj kun eventa programo (koncertoj de jOmO, Martin’ Vize’ [Wiese] k Inicialoj DC, prelego de Trevor’ Stil [Steele]...), la decembra kafejado novis en tio, ke unuafoje ĝi okazis eksterĉefurbe, sed tamen ne ajnurbe : en Versajlo (kun nemalplia ularo ol kutime, sed pli da lokanoj). En januaro ree okazis en Parizo kun koncerto de Mikaelo Bronŝtejno, k la februara estos ree eksterparize, ĉi foje en Montrojlo (Montreuil, 93), en solidara kafejo, kun prelego-koncerto de Gijom’. Sekvota !

Rete gvatu ontaĵojn ĉe :
 http://cafe-esperanto.blogspot.com/


Dimanĉaj renkontiĝoj de la Satanaj Amikaj Ranoj

Okaze de la unua dimanĉa renkontiĝo la 5-an de februaro, organizota en la SAT-Am-ejo, la filmo "Atako de la Lunaj Zombioj" estos spektigata. Atako de la Lunaj Zombioj estas sciencfantasta kinofilmo de 2011, reĝisorita de Kristoforo R. Mimo (Christopher R. Mihm). Ĝi estis tradukita kaj dublita al Esperanto laŭ la iniciato de la reĝisoro mem.

Fonto : http://www.esperanto-sat.info/artic...


Informas-raportas la loka peranto : Markovo-Vito (je 2012/02/03)