Parizo, 01a de majo 2013 : Festo de Laboristaro

Rompi la murojn por monda solidareco...
inkluzive la lingvan muron !

Cliquer pour ouvrir le pdf du tract

Manipulado de la bazoj eblas pro la nekapableco de la civitanoj komunuiki inter si. Por eliri el tio, necesas sin kompreni trans la landlimoj.
La lingva muro dividas la civitanojn de Eŭropo k de la tuta planedo. Nuraj solvoj proponitaj antaŭenigas unu aŭ plurajn naciojn, favoras iujn koste de aliaj.
Esperanto estas lingvo plena k justa, rapide mastrebla de ĉia homo, kiu al ĝi dediĉas kelkajn horojn da studado k praktikado, k povas tuj esti utiligita globskale.
Konstateblas ke demokratio konsistas parte el la povo de vortoj. Jen kial estas esence, ke Eo iĝu ilo de ĉiuj !
Ni kaptu la povon, lernu kaj uzu ni Esperanton !

 SAT-Amikaro starigos Eo-budon laŭ la vojo de l’ manifestacio inter Bastila k Nacia placoj. Rendevuo por ĝin pretigi je la 14a ĉe la bushaltejo "Ĉerizejo" antaŭ la n-ro 39 de la bulvardo Herniko Kvara apud Bastilo.