Parizo, 24 mai 2008 : Memormanifestacio antaŭ la Muro de la Federintoj

Centjariĝo de la surmeto de la memorplato

ALVOKO

Memore al la Komunumo de 1871

Solenaĵo la 24an de majo 2008 ĉe la Muro de la Federintoj

Tiun ĉi jaron, ni festas la centjariĝon de la surmeto de la memorplato de la Muro de la Federintoj, kiu surhavas la jenan skribaĵon :

“Al la mortintoj de la Komunumo, 21a-28a de majo 1871”.

La muro de la federintoj estas grava loko por la kolektiva memoro. Ĝi simbolas la batalojn por la libero, la socia progreso kaj ĉia emancipo. Ĝi simbolas ĉiujn rezistojn. Rezisto al atakoj kontraŭ laikeco, al atencoj kontraŭ strikorajto kaj demokratio, kontraŭ enmigrantoforpelo kaj la detruado de la sociaj atingoj, kiuj fontas el la programo de la Nacia Konsilantaro de la Rezistantoj.

La tombejo de Pastro Laŝezo estis la sidejo de akra batalo fine de la sanga semajno. La lastan tagon de la Komunumo, la 28an de majo 1871, 250 komunumanoj forprenitaj el la malliberejo de Mazas estis mortpafitaj kontraŭ la tombeja ĉirkaŭmuro, kiu nomiĝas ekde tiam “Muro de la Federintoj”. Ekde la aŭtuno 1871, sennomaj manoj ĵetis florojn sur ilian amastombejon.

La 23an de majo 1880, du monatojn antaŭ la amnestio de la Komunumanoj okazis la unua paŝado antaŭ la muro. Tiun ĉi tagon, 25 000 manifestaciantoj spitis la policanojn. De tiam la muro de la Federintoj ĉiam stampis la revoluciajn batalojn.

Signifoplene, la plej gravaj manifestacioj antaŭ la muro okazis dum gravaj momentoj de popola postulado.

En 1936, la 20an de majo, 600 000 homoj manifestaciis antaŭ la muro. Ĉi tiu manifestacio plifortigis la laboristajn batalojn.

Eĉ dum la Okupacio, la ideo de rezisto montriĝis tre videbla, ekzemple per florĵetoj. La grava “iro al Muro” de 1945 kunigis la viktimojn de la naziismo kun tiuj de la Komunumo. Ĉi tiun similecon simbolas la proksimeco de la monumentoj pri la Deportado.

Daŭrigante la popolan memoron ĉirkaŭ la pariza Komunumo, ni alvokas ĉiujn, kiuj volas rezisti al la atencoj kontraŭ la sociaj kaj demokratiaj rajtoj kaj batali por konkeri novajn rajtojn, kuniĝi la 24an de majo antaŭ la Muro de la Federintoj por reaserti la nunecon de la idealoj de la revolucio de la printempo 1871.

Ni rendevuos sabate, la 24an de majo 2008, je la 14a30, ĉe la eniroj de la tombejo de Pastro Laŝezo, rue des Rondeaux, 20a distrikto de Parizo, metrostacio Gambetta.

La amikoj de la pariza komunumo 1871

Subskribintoj : Les Amis de la Commune de Paris 1871, ACER, ARAC, Association Action, Association Louise Michel, Association André Léo, CE Snecma Châtellerault, CGT (Plusieurs fédérations et sections syndicales), CGT-FO, FSU, JRCF, Libre Pensée, MRAP, LCR, PCF, PRCF, PRG, Rouges vifs Ile-de-France, Les Verts, UEC Paris, SAT-AMIKARO.

Iniciatintoj : Les Amis de la Commune de Paris 1871, 46, rue des Cinq-Diamants, 75013 Paris