Parizo, 29a de majo 2010 : Supreniro al la muro de la Federuloj

Ĉiujare ekde 2007, SAT-Amikaro subskribis la alvokon de la Amikoj de la Pariza Komunumo 1871 kaj esperantigis ĝian tekston.
Ĉi-jare, subskribante ĝin, la komitato aldonis la jenan komenton :

SAT-Amikaro subtenas vian vokon por la defendo kaj plibonigo de la publikaj servoj. Per niaj esperantistaj kontaktoj tra la mondo, ni konstatas ke ĉi tiu liberala atako por detruo de la publikaj servoj okazas vastaskale por la profito de monavidaj kaj povavidaj kapitalistoj.
En multaj landoj, malsekureco kaj senlaboreco plagas grandajn partojn el la loĝantaro. La rekonkero de publikaj servoj vere je la servo de ĉiuj estas pli ol iam ajn necesa por certigi pli bonan dispartigon de la riĉaĵoj kaj konservadon de planedo en vivdanĝero.

DEFENDI K PLIBONIGI LA PUBLIKAJN SERVOJN

El la riĉa k varia verko de la Komunumo de Parizo, ni ĉi jare fokusiĝas pri la defendo de la publikaj servoj.

La montée au Mur en 2007

Jam de la 18a de marto 1871, unua tago de la insurekto, la Komunumo organiziĝas por certigi la funkciadon de la publikaj servoj. Urĝas ĉar Tierso (Thiers) postulis de la funkciuloj k ŝtatdungitoj forlasi la ĉefurbon kunprenante la materialon, monon k arĥivojn. Malgraŭ tiu trudordono, unu funkciulo el kvar restis ĉe sia posteno.

La centra Komitato de la nacia Gvardio devas dungi novjan oficistojn por anstataŭigi tiujn, kiuj fuĝis al Versajlo, k nomumi respondeculojn ĉekape de la ĉefaj servoj (Financoj, Sano, Justico, Edukado, Kulturo, Poŝto, Fervojoj, Moneroj k medaloj, Nacia presejo, Ruboj...).

La komunuma asembleo, elektita la 26an de marto kompletigas tiujn urĝajn decidojn kreante komisionojn, kiuj pri laboras dekret-proponojn antaŭe pridiskutitajn kun la popolaj organizoj : Kluboj, nacia Gvardio, sindikataj Ĉambroj, sekcioj de la Internacio, komitatoj de la inara Unuiĝo, artistara Federacio...

En la ekstreme malfacilaj kondiĉoj de ĉirkaŭado de la ĉefurbo k nepreco pri defendado kontraŭ la versajlaj agresantoj, la publikaj servoj funkcios laŭ modela maniero k respondos al la tujaj bezonoj de la popolo. Sub kontrolo de la civitanoj, ili certigas la nutroprovizadon por la ĉefurbo, la sukuradon al bezonantoj, la flegadon de la sanservo, la funkciadon de hospitaloj k publika helpo, la sekurecon k justicon, la malfermon k laikigon de lernejoj, la kolekto k disdono de la poŝtaĵoj, la malfermon al la publiko de la muzeoj, bibliotekoj, spektaklejoj, la kolekton de impostoj necesaj al funkciado de la servoj k al pagado de la salajro de la nacigvardianoj...

La ekzemplodona maniero, laŭ kiu la Komunumanoj kapablis demokrate regi la publikajn servojn estos larĝe agnoskita k inspiros la demokratiajn k progresemajn movadojn de la 20a jarcento, notinde dum la Popolfronto k ĉe la Liberigo tra la programo de la Nacia Rezistada Konsilio.

Hodiaŭ, tiuj antaŭeniroj estas grave endanĝerigitaj de la heredantoj k posteuloj de la versajlanoj. Sed la atakoj kontraŭ la funkciado de la publikaj servoj, la privatigoj estas forte kontraŭbatalataj de la salajritoj, la uzantoj k iliaj organizoj. Kiel dum la tempo de la Komunumo, lukti por la protektado k plibonigado de la publikaj servoj, tio estas verkado de demokratio k moderna batalo.

Por daŭrigi k pliigi tiujn batalojn, ni retroviĝos

sabaton 29an de majo 2010
je 14a30
ĉe la enirejo de : cimetière du Père Lachaise, Rue des Rondeaux,
Paris 20e - Métro Gambetta