Parizo (75), 18a de majo 2012 : Babilrondo, pri Esperantigo de propraj nomoj

Ekde januaro 2012 okazas ĉiuvendrede praktikada babilrondo por progresantoj en la SAT-Amikarejo je la 18a. Tuj entradiciiĝis, ke la diskutado okazas ĉirkaŭ bona vinbotelo k/aŭ dolĉaĵoj, k povas esti tute diverstema, laŭ kontribuoj de la partoprenantaro. Estu bonvenaj !

Ĉi semajne estas proponita temo :

"Esperantigo de propraj nomoj, ĉu helpo aŭ mal- por interkompreno ?"

Venu kun via sennacieca sento por babili kunekun pri ĉi temo !