Parizo (75), 26a de majo 2012 : Komuna alvoko por la muro de Federuloj

Muro de federuloj 2012, Blovo de espero

Ni deziras rehonorigon de komunumanoj !

Je tiu 141a datreveno de la pariza Komunumo, ni, pli ol iam ajn, postulas neceson de rehonorigo de la Komunumo kaj komunumanoj ! Sed kiel rehonorigi ilin, pli bone ol per starigo de demokarataj kaj socialaj rimedoj, por kiuj ili batalis.

Remeti en iliaj rajtoj la komunumanojn, estas sencigi ilian batalon por pli justa socio. Estas ankaŭ engaĝiĝo konigi tiun epokon de historio, kiam, unuan kaj nuran fojon, povo estis far popolo kaj por popolo.
Agante por rehonorigo de la komunumanoj, ni konigas modernecon de la komunumo kaj volas ĝian instruon en lernejo.

De la revolucio de 1789, ĝis la popola Fronto en 1936, ĝis majo 1968, tra la Liberigo de 1945, vivgrava blovo trairas nian socion hodiaŭ. Ĝi havas, kiel bazon, deziron por alia mondo starigita el idealoj de egaleco, respekto, frateco, socia justeco. Kaj, se ni atakas akiritaĵojn, ne estas tiujn de malriĉuloj, de malbonpagitoj aŭ de necertaj laboristoj, sed ja tiujn de la kapitalo.
Nobeloj hieraŭ, grandburĝaro hodiaŭ, sociaj rilatoj kunligitaj kun servuteco aŭ forperdo de libero pro ŝuldo, popola impeto atakas formojn de subpremo far unu klaso sur la tuta popolo. Ni kolizias kontraŭ subpremadon far kapitalo, kontraŭ la muron de ekspluatado far malplimulto de riĉuloj.
Fronte al tiu historio sensukigita de la bonopiniularo de la reganta sistemo, ni starigas batalon en kiu ni pli agnoskigos la lokon de malriĉuloj, de parizaj komunumanoj.
Ni ĉiuj scias, ke nenio estas antaŭgajnita.
Kanti ke "Ne mortis la Komunumo", ne estas stilefekto, estas realo. La 72 tagoj de batalo de tiuj homoj ne estis nuligitaj de la terura subpremo dum la sanga semajno. Necesas esti blinda por ne vidi, ke multaj el iliaj postuloj estis reprenitaj, aplikitaj foje dank’ al popolaj bataloj aŭ enkorpigitaj en komunan idealon.
Per la pariza komunumo, komunumanoj agnoskis civitanecon de eksterlandanoj, egalecon inter viroj kaj virinoj. Ili bruligis la gilotinon, rekviziciis malplenajn loĝejojn por senloĝejuloj, deklaris disigon inter Eklezio kaj Ŝtato, reorganizis publikajn servojn partoprenigante salajratojn en iliaj administradoj. Kundividante povon kun asocioj, ili scipovis korpigi demokraton. Sed nia volo estas persista, ĉar ni volas kunekun konstrui estantecon.

Rehonorigi komunumanojn, signifas labori por ke tiu vivgrava impeto, kiu trairas nian socion, ankoraŭ pli antaŭeniras al sia celo : konstrui demokratan socion kaj ebligi, ke ni, unuiĝintaj, estu sufiĉe multaj kaj sufiĉe fortaj por sukcesi ! Ni volas kunekun konstrui estantecon.

Rendevuo la sabaton 26an de majo, je la 14a30, ĉe la enirejo de tombejo "Père-Lachaise, Rue des Rondeaux", Parizo 20a distrikto, metroo "Gambetta".


Pligrandigi la mapon

Noto : SAT-Amikaro kompreneble subskribis la alvokon, samkiel jam en pasintaj jaroj ekde 2007, kiel "Unuiĝo de Franclingvaj Laboristoj Esperantistaj (SAT-Amikaro)".

 Fonto (franclingva, kie aperas SAT-Amikaro kiel subskribinto sub la formo "Union des Travailleurs Espérantistes de Langue Française (SAT-Amikaro)") :
http://www.commune1871.org/?26-mai-2012-Paris-XXe-Montee-au,166