Pat Cox kaj Esperanto

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat

Posteŭlo de s-ino Nicole Fontaine ĉe la prezidanteco de la Eŭropa Parlamento, la Irlandano Pat Cox estas antaŭ unu el la plej tiklaj (dorno-havaj) solvendaj problemoj kiujn Eŭropa Unuiĝo devos alfronti : tiu de la lingva politiko kiu restis tabua antaŭ li. Membro de la Grupo de la Liberalaj Demokratoj kaj Reformistoj, kiun li prezidis, li estas unu el la 15 deputitoj kiuj reprezentas Irlandon en Strasburgo.

Same kiel 91 eŭroparlamentanoj (14,53%) el ĉiuj politikaj horizontoj, Pat Cox opinias ke Esperanto devas esti prokonsiderata en la lingva politiko de Eŭropa Unuiĝo. Ĉe tiu nivelo, la problemo havas tute alian amplekson ol en Irlando aŭ en Belgio, nu, la plej altaj procentoj da deputitoj agnoskantaj la intereson de Esperanto koncernas Irlandon kun 12 deputitoj el 15 (80%), kaj Belgion kun 15 el 25 (60%) kontraŭ nur respektive 17,24% por Francio kaj 16,09% Britio kiuj situas preskaŭ egalnivele kun 17 kaj 14 deputitoj el 87, dum se estas unu lando kiu ne sentas la problemon kaj lasas ĝin al la partneroj, tio estas ĝuste Britio. La listo de la deputitoj estas konsultebla ĉe : <http://www.lingvo.org/eprilatoj/epanoj.html>.