Paŭo : ĉu angla urbo ?

Publié le vendredi 12 décembre 2008 par admin_sat

La genezo de la Angla Epoko :

Je la eko de la 19a jarcento la urbo gastigis la unuajn anglajn regnanojn. Nome, la soldatoj de la Velingtona Duko, kiuj invadis la sudan Francion.
Paŭo kaj ĝia milda klimato logis la armeon. Ekde tiam Paŭo famiĝas transmanike. Miloj da eksterlandanoj vintrumas en Paŭo.

La britoj markas Paŭon per siaj spuroj :

La fameco de la bearna urbo kreskas, des pli ke la skota doktoro Alexander Taylor laŭdas la kuracan paŭan klimaton. Britaj riĉuloj kunportas sian vivstilon kaj iom post iom modeligas iujn kvartalojn britmaniere.
Venas ankaŭ usonanoj, brazilanoj, rusoj... Sed pli fortas en la urbo la spuro de la anglaj aristokratoj. Tiel aperas la unua kontinenta golfejo (1856), la anglikana preĝejo St Andrew kaj proksimume tri cent vilaoj en pompaj parkoj !
Je tiu epoko Paŭo estas la ĉefurbo de klimatismo, sporto kaj mondumaj festoj.

La rojalistoj rezignas favore al la respublikanoj :

Fine de la 19a jarcento, la britoj preferas restadi en Biarritz kaj ĉe la eŭska marbordo. Tiam la usonanoj anstataŭas ilin. Tiuj transatlantikaj anglosaksoj trovas en Paŭo mondumaĵojn kaj diversspecajn distraĵojn : ĉevalvetkurojn, kriketon, poloon, golfludon, ĉasadon kaj baldaŭ la aŭtomobilan sporton. Sed en la aviadhistorio tiuj nordamerikanoj lasos sian spuron ...

La fino de la anglosaksa ĉeesto :

Kun la unua mondmilito ĉesos tiu favora periodo.
Paŭo konservas por ĉiam la spuron de tiu « angla » jarcento kaj oni povas plu admiri multajn vilaojn kaj parkojn, kiuj atestas pri tiu epoko.