Paŭo, verda urbo, Paŭo, ĝardena urbo

Publié le dimanĉo 21a decembro 2008 par admin_sat

La tilioj de la Place Royale. Japan- renesanca- meksik-stilaj ĝardenoj. Kaj floroj, floroj floroj... Bonfara Paŭa klimato.

Dank’ al 750 hektaroj da verdaj publikaj spacoj kaj ĉiuj privataj ĝardenoj, Paŭo estis premiita je la rango “4 floroj” ekde 1983 kaj honorita de la Alta Nacia Premio pri urboflorado en 1990 kaj 1996.

Paŭo estas unu el la eŭropaj urboj posedantaj la plej grandan verdaĵan areon por ĉiu loĝanto (80m2/loĝ.). De parko al parko, de floro al floro, venu frandi ferian mildon en la ĝardeno-urbon.