Plano B 3.0

Publié le dimanĉo 21a decembro 2008 par admin_sat , mis a jour le merkredo 11a marto 2009

« Plano B 3.0 » estas la tria kaj lasta aktualigo de origina anglalingva verko « Plan B ». « Plano B 3.0 » fundamente celas unuaŝtupe efikan klerigon pri la naturmediaj problemoj kaj duaŝtupe honeste informi pri rimedoj por redukti la premon kiun pezigas la homara vivo sur la naturmedion. « Plano B 3.0 » havas subtitolon « Mobilizo por savi civilizacion » kiu spegulas la spiriton de la verko  : la situacio estas tiel danĝera ke endas nun streĉi ĉiujn strebojn por antaŭmalhelpi ĝeneralan naturmedian katastrofon. Kaj tio devas fariĝi je sama rapido kaj efikeco kiel pormilita mobilizo. Efektive, Lester R. Brown konstatas ke pli kaj pli da ŝtatoj ne plu povas funkcii ĉar ili estas elsuĉitaj de la regantoj aŭ premataj de problemoj (demografia multiĝo, resurs-elĉerpiĝo, mizeriĝo de la loĝantaro, nekapablo de loka agrikulturo nutri loĝantaron pro militoj, sekegecoj aŭ inundoj, ktp.) kiujn ili ne kapablas solvi. Sekve la loĝantaro malfidas je la ŝtato kaj tiam ekregas la koncernajn landojn mafioj aŭ militgrupoj. Tiaj multiĝantaj situacioj igas plenumadon de demografia planado, protekton kaj daŭripovan uzon de resursoj kaj resurs-mastruman tutmondan politikon neeblaj. La tutmonda situacio pli kaj pli rapide atingas kritan punkton, ĉe kiu ne plu eblos ion ajn fari por savi homaran elteneblan ekziston sur la Tero.

Antaŭ tia katastrofa kaj alarmiga konstato, « la defio de nia generacio estas konstrui novan ekonomion - kiu estos grand-parte efektivigita per renovigeblaj energi-fontoj, posedos altgrade diversigitan transport-sistemon kaj ĉion reuzados kaj reciklados. (...) Daŭrigi laŭ la nuna maniero (Plano A), detruante la natur-mediajn bazojn de la ekonomio kaj starigante la cirkonstancojn por danĝera klimat-ŝanĝiĝo, ne plu estas daŭripova elekteblo. Jam estas tempo de Plano B. »

« Plano B 3.0 » starigas kvar ĉefajn celojn  : « stabiligi klimaton, stabiligi loĝantar-nombron, elimini mizeron kaj revigligi la Terajn ekosistemojn ».

Por plenumi tiun planon, Lester R. Brown informas pri la rimedoj kiujn jam nun la homaro disponas. Jen la ĉefaj agoj plenumendaj  : - Elimini mizeron kaj stabiligi loĝantar-nombron per universala baza eduko, efika san-sistemo kaj redukto de subvencioj al agrikulturo kaj ŝuldoj. - Restaŭri la Teron, per protekto kaj restaŭro de arbaroj, grundoj kaj fiŝkaptejoj, ankaŭ per protekto de tutmonda faŭno kaj flaŭro kaj fine per plantado de arbaroj por reteni aeran karbonon. - Nutri ok miliardojn da homoj per nova difino de tera produktiveco, por igi pli efikaj akvo-uzadon kaj produktadon de proteinoj kaj ankaŭ per malsupreniĝo de la homaro en la nutraĵĉeno (t.e. nutrado pli vegetarana). - Desegni urbojn por homoj per reorganizo de transport-sistemoj, redukto de akvo-uzado, alproksimigo de agrikulturo al urboj per enurba kultivado, ktp... - Plialtigi energiefikecon per malpermeso de inkandeskaj lampoj, uzo de energi-efikaj aparatoj, starigo de energi-ŝparaj kaj -produktaj konstruaĵoj kaj restrukturado de transport-sistemoj. - Turniĝi al renovigebla energio  : utiligi ventan, sunan kaj teran energion.

Ĉi tiu verko estas do mondskaleca, ĉerpante siajn informojn el la tuta mondo kaj proponante tutmondan perspektivon pri la situacio kaj rimedoj uzindaj. Ĝi ne nur liveras bonegan ilaron por ĉerpi el ĝi ideojn kaj ag-eblecojn aplikeblajn ĉe loka skalo, ekzemple, sed ankaŭ formas interesan inspir-fonton por niaj pripensoj kaj agoj.

« Plano B 3.0 » estas kleriga  : la lingvaĵo estas facile komprenebla kaj la verko sinteze prezentas kompletan informaron, kio ebligas sintezan kaj tutecan komprenon de la problemaro
kaj ties solvoj.

La eldonanta Ter-Politika Instituto celas diskonigi la enhavon de la verko  : anglalingva originalo estas senpage elŝutebla per la ret-paĝaro de la Instituto. La esperant-lingva traduko estas do unua plia paŝo al diskonigo de ĉi tiu grava informilo. Traduko de ĉi tiu verko estis plenumita de tutmonda skipo el ĝis nun naŭ homoj  : Michael Cayley, Charmian, Leo De Cooman, Jack Warren, Nicola Ruggiero, David Kelso, Giridhar RAO, Klaŭdo Roux kaj mi.

Robin Beto