POR FINI ĈAPITRON

En 1921, kiam aperis la unua eldono de « Cours Rationnel », kreiĝis samtempe la libro-servo de la tiama laborista organizo F.E.O. (Fédération Espérantiste Ouvrière). K-do Glodo prizorgis ĝin.

En tiu epoko Glodo loĝis strato de Bagnolet - Parizo 20a. Li havis tie nur 2 malgrandajn ĉambrojn. En unu li vivis, manĝis, dormis ; la alia estis entute dediĉita al la libro-servo.

Kiam mi alvenis strato de Bagnolet en 1928, mi estis kompreneble tuj dungita por helpi.

En 1932 la libro-servo kaj ni translokiĝis al Montreuil.

En 1936, kiam F.E.O. kaj F.E.P. (Fédération Espérantiste Prolétarienne) kunfandiĝis, la libro-servon transprenis iu Malfère.

En 1939 eksplodis la milito, kaj la tuta stoko kaj materialo (multobligilo, skribmaŝino, k. t. p.) forvaporiĝis dum la ŝtormo.

Eĉ antaŭ la milito ni eklaboris por SAT-Amikaro, ĉar la atmosfero ne estis spirebla en la nova organizo. Sed baldaŭ ni devis ĉesi kaj la kelkajn centojn da frankoj, kiujn ni amasigis, ni ĝiris al la solidarkaso de SAT, kiu havis tiam urĝajn bezonojn.

En 1944 ekrekomenciĝis la laboro kun granda entuziasmo.

Du eldonoj de « Cours Rationnel », Gvidlibro pri Parizo, propagandbroŝuro « Une Humanité - Une Langue », afiŝoj, glumarkoj, flugfolioj, fla­getoj, poŝtkartoj kaj finfine « Junulkurso ».

Sed - ho ve ! - en 1952 malsanego frapis Glodo-n en plena aktiveco. Dum 4 monatoj li kuŝis en la lito. Kelkajn tagojn antaŭ sia morto li povis teni en iaj manoj kaj longe rigardadi la 10 unuajn lecionojn de « Junulkurso », kiujn ni unue eldonis. La 10 lastajn lecionojn li ne vidis... Kaj mi daŭrigis sola la laboron, kiun ni antaŭe faris duope.

De tiam la listo de la verkoj ĉiam plilongiĝis en la katalogo, la jaroj ankaŭ amasiĝis, kaj la pakoj de libroj fariĝis pli kaj pli pezaj en miaj brakoj. « Glodo - Geglodoj - Glodino ! » Tiuj tri nomoj ĉapelumis la libro-servon de nia organizo dum preskaŭ 45 jaroj. La ĉapitro estis sufiĉe longa ; ni turnu la paĝon.

Sur tiu blanka paĝo enskribiĝas la nomo de la nova prizorganto : Bernard Schneider.

Bernardo estas juna kaj simpatia kamarado, sindonema kaj kapabla. Pri la du unuaj kvalitoj povis juĝi la kongresanoj en Rennes, Nancy, Narbonne kaj Karlsruhe.

La belega ekspozicio pri esperanto, kiun li mem tute starigis, kaj kiun multaj kamaradoj povis jam admiri, montras senkonteste, ke li estas laborema kaj kapabla. Pro tio serene mi transdonas al li nian idon. Mi estas certa, ke ĝi estos bone flegata kaj kreskos kontentige.

Nun mi volas adresi kelkajn vortojn al la multnombraj kamaradoj, kiuj uzis la libro-servon

Dum tiuj longaj jaroj ĉiam niaj rilatoj estis amikaj ; neniam konflikto perturbis nian atmosferon, kaj ĉiuj problemoj estis solvitaj harmonie. Mi esperas, ke sama amikeco kaj komprenemo regos inter vi kaj Bernardo. Tio estas mia plej granda deziro ! Bernardo estas preta labori. Vi mendu amase, por ke vivu kaj kresku la LIBRO-SERVO DE SAT-AMIKARO.

Glodino.


La komitato ne multon povas aldoni al tiu kortuŝa artikolo de Glodino. Efektive Glodo kaj ŝi estas la fondintoj de SAT-Amikaro ; kaj ni ŝuldas al Glodino la prizorgadon de la libro-servo de SAT-Amikaro. Ĉiuj SAT-Amikoj rilatis kun ŝi, kaj scias kiel diligente kaj afable ŝi plenumis tiun laboron. Sed la pakoj fariĝas pli kaj pli pezaj, ŝi skribas...

Nome de la asocio ni tre dankas nian kamaradinon. Ŝi restas aktiva komitatanino de nia asocio, kaj ni ofte bezonos ŝiajn konsilojn. Plej bona rekompenco por ŝi estus la daŭre bona funkciado de la libro-servo ; kaj ni kalkulas tiucele kun la efika laboro de la nova respondeculo B. Schneider, kaj, kun vi, niaj fidelaj klientoj.

Adresoj de la nuna respondeculo : Bernard Schneider ; 26 bis, avenue de la République, 94-Thiais (Val de Marne). C.C.P. Paris 22.836-36.

el SAT-Amikaro, januaro 1966