Portretoj de senlandlimaj virinoj

Publié le vendredo 27a januaro 2006 , mis a jour le mardo 4a marto 2008

Portretoj de senlandlimaj virinoj

De la revo ĝis la espero
La virinoj trovis sian lokon en la plej belaj paĝoj de grandega kvankam miskonata historio. Ne estas troigo diri ke el amhistorio naskiĝis iam nova lingvo.

Tiu lingvo, kies celo estas ebligi pli bonan lingvan komunikadon inter ĉiuj popoloj de nia mondo kaj plifaciligi ilian interkompreniĝon ekĝermis en la koro kaj animo de infano nomita Ludwik Lejzer (Ludoviko Lazaro) Zamenhof (vidu la slipon « Z1 »).

La unua virino al kiu Ludoviko konfidis sian intencon proponi tiun lingvan ligilon komunan al la tuta homaro, estis lia patrino, Rozalia (Liba) Zamenhof. Kortuŝita unuatempe de tiel nobla kvankam unuavide naiva ideo, Rozalia poste ekmiris kaj maltrankviliĝis pro la decidemo montrata de ŝia filo, aliflanke brila studanto. Fine, malgraŭ la patra malŝato, ŝi fariĝis lia diskreta konfidenculino. Estis por ŝi malfacile imagebla ke Ludoviko restos ligita al tiu idealo dum sia tuta vivo, ĝis sia lasta elspiro.

Ludoviko trovis plian inan komprenon en 1887 kiam li edziĝis kun Klara Silbernik : ŝi ligiĝis kaj al la homo kaj al la ideo. Li estis 28-jara, ŝi estis 24-jara. Ili gefianĉiĝis la 30an de marto. La unua lernolibro de la Lingvo Internacia aperis en Rusio la 26-an de julio sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto. La geedziĝo okazis kelkajn tagojn poste, la 9-an de aŭgusto. Esperanto do ekpaŝis laŭ la ritmo de du samtaktantaj koroj, kun la brilo de du rigardoj plibeligitaj de amo.

Same kiel la lingvo popularigita poste sub la nomo Esperanto, la paro venkis multajn malfacilaĵojn, kaj rezistis la tempopason. Aliflanke, Klara alportis ion multe pli bonan ol doton : senlime malavaran bopatron, ĝisfunde malfermitan al la bofilaj ideoj.
Lia financa subteno ebligis la eldonon de la unua lernolibro de Esperanto. Ankaŭ la sorto de iliaj tri infanoj estis ligita al Esperanto. Ilia filino Lidja prelegis kaj instruis en multaj landoj. Malfeliĉe, la tri gefiloj trovis tragikan finon kiel viktimoj de la nazia malhumaneco. Lidja kaj Sofia pereis en la ekstermejo de Treblinka. Ilia frato Adamo estis mortpafita en la oftalmologia sekcio kiun li estris en la Varsovia hospitalo : lia edzino Wanda sukcese forfuĝis kun sia filo Ludoviko Kristoforo.

Brile tradukita de Doktoro Zamenhof el la pola en Esperanton, eldonita en 1910, poste tradukita el Esperanto en la japanan, la romano Marta de Eliza Orzeszkowa (1841-1910) progresigis ekkonscion pri virina kondiĉo en Svedio kaj en Japanio kaj esperantlingvajn kontaktojn inter okcidentaj kaj japanaj virinoj.

De la espero ĝis la realigado

Ĵurnalistino, verkistino, aktivulino por Eŭropo kaj por virinaj rajtoj, Louise Weiss faris en unu el siaj libroj (« Une petite fille du siècle » (Knabineto tiuepoka ; eldonejo Albin Michel) portreton de sia eksterordinara avo Émile Javal. Granda amiko de Zamenhof, oftalmologo kiel li, Javal perdis sian vidkapablon je la aĝo de 62 jaroj, kaj ekpraktikis Esperanton kiam li estis 65-jara. Ĝi estis la lasta pasio kaj interesobjekto de tiu altvalora homo, la lasta konsoliga lumo en lia vivo. Li tiam verkis « Entre aveugles », libron plenan je praktika serena filozofio, kun la celo doni al la suferantoj pro blindeco la rimedojn kaj la fortojn necesajn por superi ilian aflikton. Por certigi ĝian senlandliman disvastigon, lia bofilino traduktis ĝin en Esperanton (« Inter blinduloj »). Profesoro pri ortofonio, Jeanne Ranfaing-Zabilon d’Her (esperanta pseŭdonimo : Evidino = posteulino de Eva) eklernis Esperanton en 1895 kaj instruis ĝin al Helène Giroud. Pro sia senlaca agado kaj sia sindono favore al la handikapuloj kaj aparte al la surdomutuloj, la balbutuloj kaj la blinduloj, ŝi ricevis en 1902 premion de la Touring-Club de Francio (TCF). Instruistino en svislanda blindul-lernejo, Hélène Giroud fariĝis la unua virino el la mondo instruanta Esperanton (lerneja jaro 1895-96). Ŝi lernis ĝin parole, sen libro, poste instruis ĝin al siaj plej bonaj lernantoj, kaj dum multaj jaroj daŭre informis blindulojn, instruante al ili kiel praktiki internacian lingvan komunikadon. Ŝi ankaŭ verkis malgrandan brajlan libron. Kvankam surdamuta kaj blinda, usonanino Helen Keller fariĝis pedagogino, verkistino kaj socia aktivulino post kiam ŝi akiris, spite al ĉiuj malfacilaĵoj, superan edukadon per sia volo kaj persistemo. Ŝi pledis por Esperanto, kiel ilo por plibonigi la sorton de blinduloj, por eltiri ilin el ilia izoleco. Ankaŭ Clara Barton, kiu fondis la usonan Ruĝan Krucon, estis esperantistino. Multaj virinoj distingiĝis en esperantlingvaj literaturo kaj poezio : Hilda Dresen (Estonio), kiu lernis Esperanton kiam ŝi estis 20-jara radiotelegrafistino, dediĉis al la norda naturo grandan parton de sia poezia verkado, originala kaj tradukita el la Estona, la germana kaj la rusa ; la versaĵoj de Ludmila Jevsejeva (Latvio) aperis en multnombraj esperantaj eldonaĵoj, inkluzive de la plej famaj ; Zora Heide, jugoslavdevena danino, gajnis literaturajn konkursojn ; Eija Salovaara mirinde konatigas la vivkondiĉojn en sia lando, Finlando, en sia libro « Kie boacoj vagadas » ; la ĉeĥa Eli Urbanova situas sur la kampo de sensamo, eĉ erotismo ; la itala Lina Gabrielli ne nur verkis sed ankaŭ eldonis.

Senlandlimaj pionirinoj

La liberiga valoro de la Lingvo Internacia jam montriĝis dum la universalaj kongresoj de Esperanto en Cambridge en 1907 kaj poste en Dresdeno per senperaj interŝanĝoj de informoj kaj spertoj pri virina kondiĉo kaj sociaj demandoj en diversaj landoj, pri virina voĉdonrajto, ktp. Kazimira Bujwida estis ne nur pionirino pri virinaj rajtoj sed ankaŭ fidela kunlaborantino de sia edzo, la fama pola bakteriologo Odo Bujwid.

Alice Roux (pr. ru), unua esperantista virino en Francio, instruistino pri la germana, ekinstruis Esperanton al Gabriel Chavet kiu en 1897, kiam li estis 17-jara, fondis la unuan gimnazian klubon en Francio, en Louhans (Saône-et-Loire).

Holiŭuda stelulina reĝino en 1939, Norma Shearer esprimis tre klarvidan opinion pri la demando pri lingvistika komunikado kaj sian simpation por Esperanto. Kinofilmo reĝisorita antaŭ kelkaj jaroj en Ĉinio priskribas la sorton de la japana esperantistino Hasegawa Teru (pseŭdonimo Verda Majo) kiu forlasis sian landon en 1937 por akompani sian ĉinan edzon kaj partopreni la rezistadon kontraŭ la japana atako. Ellen Kate Limouzin, onklino de Georges Orwell, estis dum kelkaj jaroj la kompanino de Lanti, la fondinto de SAT, la socia flanko de la esperanto-movado.

Hodiaŭ la virina kontribuado al la vivo kaj disvolviĝo de la uzoj de tiu lingvo estas grava kaj diversspeca : japaninoj kiuj kontaktiĝas kun diverslandaj virinoj per Esperanto por starigi la fundamentojn de pli bona virina kondiĉo en Afganio ; Ilona Koutny kiu estras esperantan universitatan studprogramon en la Universitato de Poznano (Pollando) ; Barbara Pietrzak kiu estras la esperantlingvan redakcion de Pola Radio ; Katalin Tosegi kiu zorgis pri tiu de Aŭstra Radio Internacia ; Katalin Szmideliusz (Hungario), elstara pedagogino, fondis "Lernu !" ; Helga Farukuoye, respondeculino pri la katalogo de komputilaj esploroj « Trovanto » ĉe la Internacia Esperanto Muzeo en Vieno, konsistiga parto de la nacia Biblioteko de Aŭstrio ; Mireille Grosjean (Svisio) kiu prezentas la praktikan kaj pedagogian utilon de Esperanto en verko titolita « Les échanges de classe clés en main » (Klasinterŝanĝoj plifaciligitaj ). Iama vicdirektorino de instruista instituto en Oxford, Marjorie Boulton estas grava nomo de la esperanta literaturo kaj poezio ; kiel Ilona Koutny (Hungario), Spomenka Ŝtimec (Kroatio), Perla Martinelli (Svisio), ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto. Indus mencii milojn da nomoj se estus sufiĉe da spaco en tiutema dokumentara slipo…

Talento kaj koro

Unua poeta virino en Esperanto, elektita kiel Reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj (literatura konkurso) en Barcelono, en 1909, post nur kvarjara studado de Esperanto, la germana Maria Hankel fariĝis la unua prezidantino de Esperantista Literatura Asocio en 1912.

Multaj aliaj virinoj partoprenis pli-malpli amplekse en la popularigo de Esperanto, kaj aparte la rumana delegitino ĉe la SDN, Hélène Vacaresco (post kontraŭstaro al ĝi) ; la aŭstra Bertha von Suttner (Nobelpremiita pri paco, 1905) ; la sveda Selma Lagerlöf (Nobelpremiita pri literaturo, 1909). Verkistino kaj poetino, la reĝino Elisabeth de Rumanio (aŭtora nomo : Carmen Sylva) permesis tradukon de siaj verkoj en Esperanton. Ŝi instruigis ĝin en la Civito de Blinduloj Vatra Luminoasa. Tiu Civito kiun ŝi fundis, estis tiuepoke mondskale fama kaj pro tio ŝi estis rigardata en sia lando kiel la « patrino de blinduloj ». ŝi eĉ lernis Esperanton por meriti la titolon « Esperantista Reĝino ».

Olave Baden-Powell, edzino de la fondinto de skoltismo, sugestis en 1950 ke Eleonore Franklin Roosevelt, la edzino de usona prezidento kaj prezidantino de la komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, engaĝiĝu por ke ŝia lando instigu tutmondan enkondukon de Esperanto en la programojn de ĉiuj lernejoj kaj organizaĵoj. Kvankam la ideo ne efektiviĝis, ĝi tamen antaŭpreparis la vojon al agnosko de Esperanto ĉar Unesko adoptis rezoluciojn favore al ĝi en 1954 kaj 1985. Aplikaĵoj estis disvolvitaj kadre de la programo Linguapax.

Esperanto ankaŭ rolis kaj daŭre rolas neatendite kiel svathelpilo. Krom la geedza paro Zamenhof-Silbernik, okazis poste geedziĝoj ne nur inter samnaciaj sed ankaŭ inter diversnaciaj esperantistoj. Jam en 1899, la sveda Valdemar Langlet edziĝis kun la finna Signe Blomberg. Post ŝia forpaso en 1921, li reedziĝis en 1925 kun Nina Borovko, filino de sia rusa esperantista amiko Nikolaï. Moutchoul Mossover edziniĝis en 1916 kun persa bahaa princo Bahman Ŝidani kiu ankaŭ estis lerninta la Internacian Lingvon en 1914.

La sveda Karin Höjer, denaska blindulino, edziniĝis en 1919 kun Harald Thilander, blinda ekde sia 13a jaro, post dudekjara kunlaborado por Esperanto. Ŝi mortis en 1927. Thilander reedziĝis en 1928 kun Varma Jäärvenpä, finna esperantistino kiu estis parte reakirinta la vidpovon. La « Enciklopedio de Esperanto » kies una eldono aperis en Budapeŝto en 1933 jam menciis 56 tiajn parojn kiuj formiĝis ekde 1899 dank’al Esperanto.

Miloj da virinoj, miloj da sortoj

La esperanta historio estas punktita de multegaj virinaj portretoj : ili estas mirindaj, remarkindaj aŭ kortuŝaj, kaj valorus dediĉi al ili verkon. Tiuj virinoj efektive plenumis gravan rolon por la sukceso de la Lingvo Internacia de Doktoro Zamenhof kompare kun centoj da provoj por krei internaciajn lingvojn elpensitajn por ekskluzive utilecaj celoj aŭ sur tute eraraj fundamentoj – konfirmas tion la fama profesoro Umberto Eco en « La recherche de la langue parfaite » (La serĉo de la perfekta lingvo ) -Eldonejo Le Seuil- kaj sekve senanimajn kaj sen kulturaj valoroj. Enhavante mesaĝon pri justeco, frateco, liberigantajn kaj humanistajn ideojn, praktika kaj efika ilo por efektivigi ilin, Esperanto, same kiel la virinoj, longatempe estis kaj daŭre estas viktimo de politiko celanta teni ĝin en malsupereca situacio pere de mokado, mallaŭdado, humiligo, premoj aŭ silento. Konvenas pensi ke virinaj sociaj venkoj estos ankaŭ venkoj por Esperanto, kaj reciproke. Sen virinaj sentemeco kaj intuicio, Esperanto neniam estus superinta la travivitajn malfaĉilaĵojn. Nura malsentema, logika, sennuanca intelekto neniam sufiĉas por vivigi lingvon artefaritan, laŭ la origina kaj nobla signifo de la latina vorto « artificialis » : farita kun arto. Finfine la spirito kiu vigligas Esperanton, la interna ideo, ne estas malsimila al la kvalitoj de la du virinoj kiuj plej influis, inspiris kaj helpis Ludovikon Lazaron Zamenhof : Rozalia kaj Klara.

Postskribo

Bibliografio (franclingvaj verkoj kursive tajpitaj) :

Historio de Esperanto, Adam Zakrzewski, Varsovio, Gebethner & Wolf, 1913

Enciklopedio de Esperanto, Budapeŝto, Literatura mondo, 1933. Reeldono HEA, 1979

Le docteur Esperanto, Maria Ziolkowska, Marmande, Éd. Fr. d’Espéranto, 1959.

Zamenhof, Creator of Esperanto, Marjorie Boulton, La laguna de Tenerife, Stafeto, 1962, en la angla – ankaŭ en Esperanto : sama verkisto, sama eldonisto, 1962.

L’Espéranto, Pierre Janton, Paris, Presses Universitaires de France, 1994 (kvara reeldono).

L’homme qui a défié Babel, René Centassi & Henri Masson, Paris, L’Harmattan, 2001, biografio de Doktoro Zamenhof aperinta ankaŭ en tradukoj : Esperanta ("La homo kiu defiis Babelon") en 2001, korea kaj hispana en 2005, litova en 2006.