Pri Bordozo

Publié le mardo 20a februaro 2007 par kongreso2007 , mis a jour le merkredo 7a marto 2007

DE BURDIGALA AL BORDEAUX

La kongresejo situas sur teritorio de iu el la ĉirkaŭurbetoj streĉe alligataj al la ĉefa urbo. De Artigues eblas atingi la centron de Bordeaux post eĉ malpli ol duonhoro per ĉirkaŭ dekdukilometra tramo-veturado. Ek de nun jen kelkaj informoj pri tiu granda urbo inda je vizito, ne nur pro la famkonata vino !

 Iom pri historio.

Okaze de freŝdataj fosaĵoj en urbocentra kvartalo oni malkovris spurojn de Galla vilaĝo, kio atestas, ke tie verŝajne loĝis homoj jam antaŭ pluraj jarmiloj. Multe pli nekontesteble certa estas ĉeesto de Gallo-Romia urbo nomata Burdigala. Pri ĝi postrestas skribitaj dokumentoj, el kiuj pluraj verkitaj de la loka poeto Ausone (Ozon’). Eblas viziti ruinaĵon el tiu epoko, la famkonatan Palais Gallien (Galien’Palaco).

Dum Mezepoko la urbon protektis altaj kaj dikaj remparoj, el kiuj postrestas nur tri monumentaj enirpordoj. Ek de la 17a jarcento la remparoj iĝis senutilaj ; ties ŝtonojn oni uzis por konstrui pliajn domojn.

En la malnova kvartalo multaj stratoj ĝis nun konservas sian mezepokan mallarĝan aspekton ; eĉ tiaman nomon : strato de la lupo, strato de la bovino, strato de la juvelistoj, de la buĉistoj, k.t.p…

Bordeaux estis la ĉefurbo de vasta regiono regata de la potenca Duko de Akvitanio (Aquitaine). Meze de la 12a jarcento lia filino, la belega Aliénor, fariĝis edzino de la franca reĝo ; sed ŝi rapide eksiĝis kaj edziniĝis kun la angla reĝo, al kiu ŝi alportis, kiel doton, la tutan Akvitanian dukejon, inkluzive de Bordeaux. Ĝi fariĝis posedaĵo de la Angla regno dum 300 jaroj, ĝis la jaro 1453, kiam finiĝis la Centjara milito. Dume la bordozanoj estis feliĉaj, ĉar la angla reĝo al ili konsentis favorajn vivregulojn, kaj ili multprofite komercis, ĉefe per vinovendado, kun angloj.

Post reveno al franca regno, ili ne plu profitis samajn avantaĵojn, kaj plurfoje ribelis. Pro tio oni konstruis fortikaĵon : le Château Trompette, tuj apude de la urbo, por eventuala interveno de soldatoj kaze de « malordo ». Tiun fortikaĵon la bordozanoj entute malkonstruis dum la Revolucio en 1789, kaj lasis vakua la lokon, kie nun etendiĝas la « Place des Quinconces ».

Daŭre dense aktivis la havena trafiko, svarmis la velŝipoj sur Garono. Ĝi ricevis poezian kromnomon : « Le Port de la Lune » (Luno-haveno) pro la ampleksa kurbiĝo de la riverego Garono en formo de lunarko.

Dum la 18a jarcento bordozaj komercistoj multege pliriĉiĝis danke al la nigrula sklavokomerco. Ankaŭ la urbo profitis de tio dum tiu « ora periodo », plibeliĝante. Riĉuloj konstruigis belajn domojn en novaj kvartaloj ; oni renovigis malnovajn, starigis monumentojn, operejon, …Bordeaux alprenis bordozan aspekton.

Dum la 19a jarcento la urbo daŭre plietendiĝis, sed ĉifoje pro industria disvolviĝo. Fabrikoj, uzinoj, multnombre kreskis ; kaj samtempe ĉerandaj spacoj kovriĝis je malaltaj loĝdomoj specife bordozstilaj, la « échoppes », por la laboristoj. Intertempe, en 1812, Napoleono ordonis konstruon de ponto super Garono, la ŝtonponto (Pont de Pierre), kiun oni inaŭguris en 1821. Ĝi estis la unua kaj sola ponto ĝis la jaroj 1960aj.

Dum la 20a jarcento la ĉirkaŭaj urboj pli kaj pli ampleksiĝis per modernaj konstruoj. Ĉar ili streĉe alligiĝas al la centra urbo ili fakte konsistigis ununuran urbaron, la « Communauté Urbaine de Bordeaux » (C.U.B.). Ĉi-lasta nuntempe entenas ĉirkaŭ 700.000 enloĝantojn.

  Travizito de historia centra urboparto.

Ĉar ĝi situas sur la maldekstra Garonbordo, por ĝin atingi venante de Artigues ni nepre transiru la riveregon. De la ŝtonponto eblas ĝui admirindan panoramon al ampleksa laŭkaja fasadaro pli ol 500 metrojn longa. Konstruita de la arkitekto Gabriel, fine de la 18a jarcento, ĝi estas enskribita en la tutlanda kultura heredaĵo.

La urbocentro grandparte datumas de la mezepoka periodo, kaj ankaŭ de la 18a jarcenta « ora periodo ». Ĝi elmontras specife bordozan karakteron, pro konstrustilo per blankaj kalkŝtonoj el proksima ĉirkaŭaĵo ; pro interna aspekto de la komercistaj varostokejoj kun volbaj plafonoj ; pro la « hôtels », privataj loĝdomoj de riĉuloj ; pro la basreliefaj rondinsignoj ornamantaj placojn kaj domojn.

Travagante kelkajn mallarĝajn stratojn vi spertos la malnovajn malebenajn pavimojn.

Tamen oni ebenigis relative multajn por ilin dediĉi nur al piedirantoj. Tiel eblos al vi trankvile kaj sekure promeni por malkovri la mezepokajn urbopordegojn, la gotikstilan katedralon, la urbodomon el la 18a jarcento, la operejon « Grand Théâtre », kiun konstruigis la arkitekto Louis, kaj el kiu inspiriĝis Garnier por konstrui internan salonegon de la pariza operejo.

En proksimeco alte staras, sur la vasta placo « Les Quinconces », la monumento destinata al memorigo pri la Ĝirondaj deputitoj arestitaj kaj senkapigitaj dum la Revolucio, en 1793.

Kaj vi nepre ne forgesu laŭiri la komercan straton « Sainte Catherine », 1 km-on longa, laŭdire la plej longa komerca strato en Eŭropo. Tiam eblos al vi kunporti ankaŭ modernan memorbildon de Bordeaux, kaj eĉ, laŭdezire, kelkajn konkretajn memorobjektojn.

Supren