Pri nia nova sidejo (seulement en Espéranto)

Publié le vendredo 22a novembro 2002 par admin_sat , mis a jour le ĵaŭdo 2a septembro 2004

Jam pasis 8 monatoj depost la inaŭguro de la nova sidejo.
La vizitantoj povas konstati ke efektiviĝis intertempe multaj plibonigoj. Novaj mebloj kaj ekipaĵoj ebligas nun labori en pli normalaj kondiĉoj kaj montri al la publiko ke Esperanto estas nuntempa realaĵo pri kiu indas fieri, io kiun oni ne plu devas lasi en kaŝita loko. Plej laste ni informiiĝis pri ebleco lumigi la frontpanelon, super la vitrino, dum parto de la nokto, ĉar gi estas bonege videbla de la bulvardo kaj metroolinio, precipe kiam la platanoj fariĝas senfoliaj.

Multe da tempo, klopodoj kaj mono estis ja necesaj por atingi tion, kaj nun venas la tempo rikolti la fruktojn de tiom da strebo. Plej multe da tempo dediĉis al tio Bernard Schneider. Nun deĵoras laŭeble Lilio Grandière, Jacqueline Uzé, Juliette Ternant, Juliette Boyer, Élisabeth Barbey, Charles Billard, Jacques Fiĉou, Guy Cavalier... Ankaŭ gejunuloj estus bonvenaj.
Bedaŭrinde, la sanstato de kelkaj aktivuloj ne ebligas al ili plue dediĉi tempon aŭ fortojn por helpi, i.a. en deĵorado, en preparo de la dissendo de la revuo, en prizorgado de la Libroservo kaj en aliaj funkcioj aŭ laboroj.

Grava bato por la tuta asocio, sed aparte por la Pariza Grupo, estis la forpaso de k-ino Renata Meŭrant, kiu estis multrilate la tipo mem de membroj kiujn ni bezonas, precipe nun.

Kiuj povas disponigi tempon por helpi en diversaj laboroj aŭ funkcioj, okaze aŭ regule, tiuj bonvolu anonci sin aŭ en la referendumo, aŭ la 15-an de decembro, okaze de la matena Kunveno de la Pariza Grupo aŭ de la malferma posttagmezo.

ĝis nun ni ekspluatis nur etan parton el la eblecoj kiujn havigas al ni la nova sidejo. Tio estas tre bedaŭrinda, ĉar la diversaj elspezoj kiujn trudas propra lokalo (impostoj, kromkostoj, elektro, gaso por hejtado, bontenado, riparoj, asekuro, ktp) ne multe diferencas ĉu ĝi estas longtempe aŭ nelongtempe malfermita, ĉu oni uzas ĝin multe aŭ malmulte, por unu, du aŭ tri kursoj ĉiusemajne, pluraj kursoj ĉiutage aldone al semajnfinaj staĝoj, ktp. Do, ni zorgu ke ĝi fariĝu "abelujo" en kiu estu konstanta aktivado. Por tio ni bezonas ne nur seriozajn, kompetentajn kaj respondecajn helpantojn sed anka" kursgvidantojn, kapablulojn por deÏori, informi, organizi aranĝojn (malfermajn tagojn — tion ni devus fari multe pli ofte), ankaŭ por teni la lokalon daŭre pura, bela kaj alloga.

Do, bonvolu pripensi la aferon. Antaŭdankon.