Promenadoj ĉirkaŭ la SAT-Amikara sidejo

La loko kie situas la nova sidejo de SAT-Amikaro estis, en la pratempoj, vilaĝo kiu apartenis al la komunumo Ivry. Ĝi staris sur monteto tiel alta kiel la monteto Sankta Genoveva. Tiuj du montetoj estis apartigita per la valo do la rivero Bièvre. Bedaŭrinde, nuntempe tiu rivereto ne p1u estas videbla : ĝi fluas interne de parizaj kloakoj.

La vilaĝon oni nomis "Vilaĝo de la du mueliloj" ĝis 1806. Tiam, glore al la venko de Napoleono Bonaparte, oni nomis ĝin "Vilaĝo Austerlitz".
Ĝestis kunigita al Parizo en 1816. Ĝis tiam, la muro ĉikaŭanta Parizo (Mur des Fermiers Généraux - Muro de la Impostistoj) laŭlongis la bulvardon "de l’Hôpital". En 1816, tiu muro estis anstataŭigita per alia kiu laŭiris la bulvardon de la Gare, nun Boulevard Vincent Auriol. Nuntempe la aera linio de la "métro" anstataŭas tiun muron.

Tute proksime, je la sudo de la Placo Pinel estis pordo kiu permesis eniri, kaj eliri Parizon. Pro tio formiĝis la carma, vivoplena Placo Pinel.
Iom pli malproksime estas alia placo, multe pli granda : Placo de Italio. Tie staras la urbodomo de la 13a distrikto kaj,je la alia flanko de la placo oni povas vidi grandan, modernan konstruaĵon, konstruita en 1992 de la japena arkitekto Kenzo Tange. Ĝi entenas, oni diras, la plej grandan ekranon en Francio. Ĝi estas la deirpunkto de tre granda komerca centro.

De la placo de Italio oni pavas atingi la "Butte aux Cailles" (Monteto de la Koturnoj) kie oni povas ankoraŭ nun vidi kelkajn malnovajn, malaltajn domojn (rue des 5 Diamants, passage Barrault). Tie, en 1783, la "montgolfière" (varmaerostato) de Piltre de Rozier surteriĝis post du-dek-kvin minuta flugo kiu atingis altecon de 950 metrojn.

De la placo de Italio oni pavas malsupreniri la avenuon "des Gobelins" bela, larĝa avenuo kun multnombraj butikoj. Je la n° 75 oni povas vidi kinejon, antaŭe teatron, kies frontono estas skulptita de Rodin kiam li estis debutanto.

Je la n° 42, ni alvenas al la enirejo de la "Manufaoture des Gobelins" (la fasado datumas de 1914), famkonata pro siaj tapiŝoj. Per la strato Croulebarbe oni direktiĝas al la malantaùa parto de la manufakturo. Tie, strato Berbier du Mets fluis la rivera Bièvre. La ĝardeno René Le Gall kuŝas sur insulo inter du brakoj de la rivero.

La konstruaĵoj des Gobelins ĉe la strato Berbier du Mets datumas de la 17a jarcento. Alia vidindaĵo : la hotelo de la Blanka Reĝino. Ĝi situas inter la strato Gustave Geffroy kaj la strato "des Gobelins". Oni pavas ekvidi parton de ĝi je ambaù stratoj. Ĝi datumas de la komenco de la 16a jarcento. Bedaŭrinde, nuntempe estas renovigata.
Ĉe la strato "des Gobelins" staras multaj aliaj malnovaj domoj. Tiuj kiuj ŝatas tion provu eniri ĉefe en n° 19 kaj n° 3bis. La hotelo de la Blanka reĝino : n° 17.

De tie ni ne estas malproksime de la strato Scipion. Je la n° 13a oni pavas facile eniri la hotelon de Scipion Sardini, ĝenova bankisto kiu venis en Francion kun Katerina de Medicis. Dekstre en la korto staras renesanca fasado kiu datumas de 1565. Ĝi estis la unua konstruaĵo el ŝtonoj kaj brikoj en Parizo, kvardek jarojn antaù la placo "des Vosges". Longtempe tiu hotelo estis la panfaradejo de la parizaj hospitaloj.
Je la alia flanko de la strato, oni povas ripozi en beleta ĝardeno. Ĝi estas ornamita de granda emajlita bareliefo kiu elvokas la panfaradon. Malantaù tiu bareliefo, oni supreniras terason de kie oni vidas la provincajn domojn de la strato "du Fer à Moulin" (de la feraĵo par mueliloj).

La ĉarma placo, kun ŝprucfontano, antaŭ la preĝejo Sankta Médard, estas la deirpunkto,par supreniri la straton Mouffetard, unu el la plej pitoreskaj, kaj la plej bone konservataj stratoj en Parizo, kun siaj malnovaj domoj, ŝildoj, kaj siaj surtrataj vendistoj.

La mallara strato Daŭbenton laŭlongas la preĝejon St Médard. Malantaù la preĝejo oni vidas la du malnovajn pordojn de la tombejo kie, je la komenco de la 18a jarcento okazis granda skandalo nomata "la afero de la konvulsiistoj", sekve de la morto de iu diakro rigardata kiel sanktulo okaziganta miraklojn. Pro tio la tombejo estis fermita.

Sur la placo vid-al-vide de la tombejo, la antaŭa kovrita bazaro, nun sporta centro, anstataŭas domon kiu apartenis al religiuloj. En 1561, tiu domo iĝis kunvenejo de protestantoj. Tio tute ne plaĉis al la pastro de St Médard. Okazis interbatalo. Finfine, deko da protestantoj estis pendigitaj antaù la preĝejo.

Iom pli malproksime, troviĝas la granda moskeo de Parizo tute blanka, konstruita en 1922/1926. Ĝi estas religia kaj kultura centro, kun "hammam" kaj "souks". Ekstere kafejo kaj restoracio. La Moskeo staras sur la loko de la unua "Hôpital de la Pitié" (Hospitalo de la Kompato). Ĝi ne estis domo por kuraci, flegi, sed nur rifuĝejo por mizeruloj, fondita en 1612, fare de Marie de Médicis.

Malantaŭ la Granda Moskeo, je la alia flanko de la strato Geoffroy St Hilaire, oni povas viziti la "Museum d’Histoire Naturelle" (Muzeo pri Natura Historio), kaj promenadi en "le Jardin des Plantes" (La ĝardeno de la Plantoj).

Se oni daŭrigas la promenadon laŭ la strato Geoffroy St Hilaire, sude, oni atingas vojkrucon,kvazaŭ placeton. Tiu loko konservis sian aspekton de la 19a / komence de la 20a jarcento. Ĉefe je la komenco de la strato Poliveau restas kelkaj malnovaj domoj. Unu el ili estis uzita en la filmo "La traversée de Paris" (la trairado en Pariszo). La nomo Poliveau devenas de "Ponto Liveault", ponto super la rivero Bièvre.
En la strato Geoffroy St Hilaire, n° 11-13 bis : granda domo ornamita de ĉevalkapo je la supro. Je la dua etaĝo estas skribite : "komercistoj pri ĉevaloj, poneoj, duoblaj poneoj iuj devenoj, kaj tir-ĉevaloj". Tiu domo estis uzita de la komercistoj kiam la ĉevalvendejo kuŝis proksime de ĉi-tie, bulvardo St Marcel, de 1687 ĝis 1859. N° 5 pavilono de 1760. Oficejo kaj loĝejo de la inspektoro de la ĉevalvendejo (frontono kun krono, maskeronoj ..)

La Salpetrière estis konstruita en la 17a jarcento por "ŝirmi" la multnombrajn malriĉulojn kiuj vagadis en Parizo (ĉi-tie estis nur virinoj kaj junaj infanoj). Nun ĝi estas tre granda hospitalo (2311 litoj, 2000 kuracistoj ..) sed tamen ĝi estas vizitinda.
Tuj post la ĝardeno oni vidas la kapelon (tre kurioza konstruaĵo : kvin navoj stelformaj kaj unu ĥoro je la centro), kaj la malnovajn konstruaĵojn de la 17a kaj 18a jarcentoj, sed, poste, bedaŭrinde, estas malfacile trovi, inter la multnombraj ĉiuepokaj konstruaĵoj, la historiajn partojn : la komuna loĝejo, la karcero (kie la virinoj atendis la foriron al Quebec, poste Madagascar, Les Antilles, la Louisiane), la domoj de la arkistoj (kiuj prizorgis la bonan ordon), la ĉeloj de la frenezulinoj, la malnova malsanulejo.
Antaù ol foriri, oni povas ripozi en bela granda ĝardeno.
Alia promenado : la Ĉina Kvartalo kiu kreiĝis ĉirkaŭ la jaro 1970 inter la avenuoj de Ĉoisy kaj Ivry.

Sed estas alia maniero promenadi, sen ia lacĝiado, kaj viziti, ne nur la kvartalon, ed ankaŭ la tutan Parizon : per la buso n° 27 kiu preterpasas antaŭ la domo de SAT-Amikaro. Gia vojiro estas agrabla : Placo d’Italio, avenuo "des Gobelins", Luksemburgo, Instituto de Francio, ponto de la Karuselo, la Piramido "du Louvre", placo de la Franca Komedio, Opera, la grandaj magazenoj, kaj finfine, la fervoja Stacio St Lazare.
Ankaŭ la buso n° 67 veturas laŭ agrabla vojiro. Placo d’Italio, Ĝardeno pri Plantoj kaj Moskeo, Scienca Fakultato, Instituto de la Araba Mondo, Insulo Sankta Ludoviko, Urbo domo, Placo "du Châtelet", oni transiras la bulvardon "Poissonnière" proksime de la muzeo Grévin, finfine oni atingas la placon Pigalle, je la piedoj de la monteto Montmartre.

Renée MEURANT (marto 2002)