Protokolo - Kunveno de la 10a de februaro 2007

Protokolo de la kunveno de la Pariza Grupo, okazinta la 10an de februaro 2007 je la 14a horo en la SAT-Amikara sidejo.

Ĉeestis : Elizabet Barbay, Julieto Boyer, Veroniko Girard, Luis Gohin, Lilio Grandière, Vinko k Vito Markov

Protokolis : Vinko Markov

1. Informoj pri la SAT-Kongreso

La kongresaj glumarkoj estas pretigataj, kaj baldaŭ estos mendeblaj. Bernardo konfirmis, ke li prizorgos la kongresan libroservon, kaj helpantoj estos bonvenaj por helpi lin tiurilate.(Veroniko ?). La kongresa aliĝilo aperis en la januara numero de Sennaciulo kaj estas restas rete elŝutebla ĉe : http://www.satesperanto.org/Unuaj-praktikaj-informoj.html

2. Venontaj okazaĵoj/Kalendaro

17-18/3 : Verŝajne estos budo de SAT-amikaro okaze de la asocia forumo en la 20a distrikto : kutime tie deĵoras Andreo kaj Guy. Pliaj kuraĝuloj estus bonvenaj. Eble Elizabet’ venos. Ni tiuokaze levis demandon pri pretigo de novaj afiŝoj uzotaj dum tiaj okazaĵoj. Ĉu novaj afiŝoj ? . Ankaŭ utilus por montrofenestro... Proponoj bonvenaj... Ĉu iun kunvenon dediĉi al grupa laboro pri varbado ?

Antaŭ tiu evento estus bone inventarii la deĵormaterialon, kiu kuŝas en la fera ŝranko de la pariza gupo en avenuo Gambetta.

12-19/5 : Bernardo ne ĉeestos la fervojistan kongreson ( li decidis doni la prioritaton al tiu de SAT), kaj do serĉas fidindajn homojn por prizorgi la libroservon dum tiu semajno. Vinko kaj Elizabet pretas tion fari dum la semajnofino. Veroniko ankaŭ dum kelkaj tagoj en la semajno, prefere kun iu alia.

1/5 : manifestacio : estis decidite dissendi informon al aliaj parizregionaj esperantisoj por peti pri eventualaj interesatoj, kaj proponi ke ili venu venontmonate al la kunveno por tion pridiskuti.

Detala kalendaro, regule ĝisdatigita, estas afiŝita en la sidejo (momente en angulo de la kursa tabulo), kaj en la reto ĉe :

http://www.esperanto-sat.info/article923.html

3. Reordigo de la SAT-sidejo

Kadre de la reorganiziĝo, kiun necesigos la emeritiĝo de Kreŝo post du jaroj, estas amaso da pritraktendaj punktoj. La du plej urĝaj estas :
 malnovaj komputiloj apartenantaj al SAT-Amikaro plu kuŝas neuzite en la SAT-sidejo, kiel ili senutile voras spacon : estis decidite transloki ilin al la SAT-amikara sidejo. Ĉu Guy konsentus zorgi pri tio ?
 malplenigo de la supra ĉambro : SAT luprenas super la sidejo ĉambron, kiun ni riskas devi iam tre rapide forlasi pro la alta aĝo de la luantino. Por eviti lastminutajn malagrablaĵojn necesus trovi datojn kaj volontulojn por inventarii la tie kuŝantan materialon, kaj transloki parton de ĝi al la suba etaĝo. Interesatoj kontaktu Vinkon pri tio.

4. Kunveno de deĵorantoj

Estus bone interkonsenti kun ĉiuj deĵorantoj por scii precize kio fariĝas kaj homogenigi la aktivaĵojn, por povi doni klarigojn al informpetantoj. Kursgvidantoj ankaŭ bonvenas dum la kunvenoj de la pariza grupo !

5. Diversaj informoj

 Pri aĉetotaj muzikaparato kaj korkopanelo plu planas zorgi Vito kaj Elizabet, sed momente mankis al ili tempo por tio.

 La jarkomenca flugfolio, kutime prizorgata de Elizabet, estos venontjare dividita en du sendependaj dokumentoj : unu estos la memstara flugfolio de la bondia grupo, la alia estos tiu de SAT-Amikaro.

 Fringoj : volontuloj estas bezonataj por akcepti diversajn homojn vendredon la 6an de aprilo en la flughaveno. Dimanĉon la 15an : akompanantoj bonvenaj kontaktu Elizabeton (01 48 47 23 87, eliz.barbay ĉe wanadoo punkto fr)
 Ŝajnas, ke estas interesatoj por vesperaj aranĝoj, eble vendrede post la kursoj, por havi plian eblecon parole praktikadi Esperanton. Do, afero rediskutota.
 Necesos ankaŭ du volontuloj (SAT-membroj) por kontroli la kontojn de SAT post kelkaj monatoj.

Post la kunveno okazis debato pri la politika situacio en Sudameriko. Ĉar la du « eksteraj ĉeestantoj » estis fakte lernantoj, ni debatis plejparte en Esperanto. Ŝajnas, ke la afiŝoj disdonitaj de Vito kaj Luis en La Brèche, Publico, ĉe la amikoj de la Pariza Komunumo, en la fakultato de Tolbiako kaj ĉe la mondcivitanoj ne sukcesis altiri eksterajn scivolulojn.


Jen la teksto, kiu anoncis la kunvenon :

La venonta kunveno de la Pariza grupo de SAT-Amikaro okazos je :

Sabato, la 10a de februaro, je la 14a horo, en la sidejo de SAT-Amikaro 134 boulevard Vincent Auriol 75013 Paris Metrostacio : Nationale

Tagordo :

1. informoj pri la nuna stato de preparoj por la venonta SAT-Kongreso

2. kompletigo kaj pridiskuto de la kalendaro pri venontaj aktivaĵoj

3. Diversaĵoj.

Je la 15a horo, okazos prezento malfermita al la ekstera publiko pri la temo :


Sudameriko : ĉu novaj alternativoj al kapitalismo ?

Laŭ la ĉeestantoj, la diskuto okazos ĉu en la franca, ĉu en Esperanto, ĉu en ambaŭ kun interpretado.

VENU MULTNOMBRAJ, KAJ DISKONIGU LA INFORMON !